Alternativa simbolo

Eldonejo
Mistera Sturno

 gan@starling.us 

atom feed


Enhavoj


Valid XHTML 1.0 Strict

Ilustru Rakonton ― Illustrate a Story

English: Don’t speak Esperanto but you can draw really well? Or, for that matter, skillfully color black-and-white line art? Those are skills even more precious and rare. Then all you need be is a true fan of Jack Vance. Deep thanks to our non-Esperantist contributing artists to date: Kanika Mukerji (India), Paul Rhoads (France), Konstantin Korobov (Russia), Jerome Huguenin (Belgium), William Michael Mott (USA), Gabe Ostley (USA) and Guillaume Génelot (France) each of whom either drew exclusively for this project or else shared the use of their existing works. We thank them all most sincerely.

We’d be very pleased to welcome you into our little project also. But first understand, that all of us here are volunteers. Unpaid every one, as too would be you yourself. In point of fact, should there ever be a dime earned from even some future ink-on-paper edition, that very dime and each of its fellows I shall remit wholly to the Jack Vance estate. Such has long been my standing agreement, for which I paid a goodly sum way back in 1997 just to get started. That qualifies me as Jack Vance’s number two fan, I do believe...after Paul Rhoads, ersatz Editor-in-Cheif of the VIE project ... or possibly third after also George R. R. Martin, who published this: Songs of the Dying Earth.

So then, care to contribute? You’ll receive full credit, of course, that in the afterward along with the rest of us. Should you gift the project with use of three items or more of your art, then your name will appear as well on that ebooks title page and also the web page, next to the cover image thumbnail and its several download buttons. Find my email button in the menu at right.

Esperanto: Dankegojn al Paul Rhoads, Kanika Mukerji, Konstantine Korobov, Jerome Huguenin, William Michael Mott, Gabe Ostley kaj Guillaume Génelot pro donaci ilustraĵojn. Se ankaŭ vi ilustras bone kaj volas partopreni tiun ĉi tradukan projekton, bonvolu kontakti. Trovu mian epoŝtan butonon en la menua kadro ĉe dekstre. Aŭ se vi volas, kontaktu min per Fejsbuko aŭ Skajpo kie mia membronomo ambaŭloke estas Aplonis.

Se vi provizos solan artaĵon por nur la kovrilo, mi dankos vin ege sed enlistigos vian nomon nur en la paĝo Atribuoj kie listiĝas ĉiuj aliaj partoprenatoj. Sed se por individua novelo vi provizus plurajn artaĵojn por ilustri la rakonton interne de la libreto, mi vin ĝoje identigus kaj tie, kaj sur kaj la titola paĝo, kaj sur ĉi tiu elŝuta paĝo tuj sub la nomo de la aŭtoro.


Kontrolu Tekston

Ajna leganto rajtas kontroli. Fakte, ni tion ja invitas. Kiel do fari? Nur sendu liston de frazeroj. Ju pli simple des pli bone. Do, montru nur la malplaĉan frazeron. Inter unu malplaĉaĵo kaj la sekva montru blankan linion. Tiel por aferoj iom memevidentaj: akuzativoj, ktp. Se vi volas diri sugestion, aldonu tion tuj sube de la frazero, antaŭ la blanka linio. Jen ekzempleroj:

Titoloj de Libro & Ĉapitro

Li vidas ŝi

Li vidas ŝi
ŝin

Mia nomo estis Inoĥ Ŭales
prefere ‘Inok Valso’

granda kiel mastodonto
aldonu difinon

Se vi havas bitlibro-legilon tian, kia kapablas pri la Interreto, jen la plej facila rimedo: Uzu servicon nomatan ‘EverNote’  html . Senpagaj kontoj haveblas. Per tio vi povos krei liston sur la legilo mem. Poste sendu epoŝte al ni ligilon kondukantan al via publika listo. Ni rapidos pri la riparo kaj dankos vin nome en la bitlibro.


Traduku Rakonton

Ĉu vi volas traduki verkon ne de Jack Vance, sed antstataŭe ion de tute alia aŭtoro? Se vi povas gajni la rajtojn, kaj ankaŭ konsentas prezenti bitlibre same kiel mi mem prezentas (senpage kaj kun interna vortaro interligita kun la teksto), mi konsentos prezenti vian tradukon kune kun la miaj. Fakte okazis, ke mi antaŭnelonge akiris la rajton traduki unu verkon de aŭtoro Clifford D. Simak. Se vi mem volas fari simile, kontaktu por lerni pri kiel mi faris.

Ĉu ekzistas rakonto de Jack Vance ankoraŭ ne tradukita, kion vi mem volas traduki? Se jes, bonvolu kontakti min epoŝte. Ni povos negoci la aferon. Pri la verkoj de Jack Vance, tamen, vi devas agnoski ke mi jam aĉetis tiujn rajtojn pri Esperanto. Sekve, la tuta afero pri verkoj liaj en Esperanto restas ĉe mi. Tiakaze, mi eble permesus al vi, ke vi traduku, sed certe tenadus por mi mem sola, rolon kiel redaktoro. Se tio agrablas, bonvolu kontakti.

Aŭ povas esti, ke vi volas helpi per tradukado kaj jam ne elektis la tekston. Ankaŭ bone. Kontaktu min por havi listeton de tiuj rakontoj de mi dezirataj por kiuj mi ĝis nun ne trovis tempon sufiĉan. Ekzemple: Genius Loci de Clark Ashton Smith.

Ajnakaze, vi ne devas esti spertulo pri kiel krei bitlibrojn. Vi rajtas nur prezenti la tekston kaj lasu al mi ĉiujn tiajn teknikajn detalojn. En tia kazo, ni devas nur interkonsenti pri la teksto. Prefere ĝi estu aŭ fantasta aŭ sciencfikcia. Kaj kompreneble, unue oni bezonas la rajton.


Alilokaj Senpagaj Elŝutejoj: epub & pdf

La subaj, almenaŭ je mia lasta vizito, ne suferigis min per agacaĵoj (ŝprucfenestraj reklamoj, ktp). Bonvolu informi se vi trovas ajnan malbonan ŝanĝon.

epub pdf ambaŭ