Libere Disdoneblaj: epub, azw3, mobi, pdf & mp3

English Note: This Esperanto translation project was undertaken with the late author’s permission and continues with the permission of his estate. Illustrators, please join our Facebook group here:  Fb  The original masterworks in English can be purchased here:  Spatterlight Press 

Priskribo: Jen projekto por traduki la verkojn de l’ majstro Jack Vance  wiki . Ĉi tiu projekto establiĝis kun permesso de la pasinta aŭtoro kaj daŭras kun permeso de lia postlas-ekonomo. Ni invitas ĉiujn partopreni la grandan laboron. Volontuloj kontrolu, ilustru, eĉ ankaŭ helpu je tradukado.


Fantasto — Jack Vance
el la serio ‘La Mortanta Tero’

The Dying Earth in Esperanto

Priskribo: Ses interligitaj noveloj pri la fintempo de la Tero, kiam magio regas super scienco kaj la suno montras signojn de baldaŭa estingiĝo. La unua libro en kiu komencas tiu mondfama serio ‘La Mortanta Tero’. Jen tiu libro kiu precipe inspiris kreiĝon de la rolludo ‘Ublietoj kaj Drakoj’.


Kovrilo de EPub bitlibro: kopirajto Pelgrane Press

Priskribo: Sendependa romano en la serio. Novelaro pri fifama anti-heroo Kugel la Ruza, kiu kvankam mankas al li ajna magio tamen venkas magiistojn (preskaŭ tiel ofte kiel li venkas sin mem). Tre amuaza. Ĉiuj 7 sinsekvaj rakontoj el la angla romano plus du sendependaj rakontoj el la sekva (kiu plentradukiĝos iam poste).


Scienca Fikcio — Jack Vance
sendependaj rakontoj

Kovrilo de EPub bitlibro: Trigamba Joĉjo

Tondaĵo: “Ŝirmu vin!” kriis Paskel. La manlampa lumcirklo faris frenezajn zigzagojn sur la lago. Milk sendis pafon post pafo al alta formo; la eksplodoj kaŭzis, ke pluvaĵo de eroj frapetadi iliajn ŝirmvestojn; la oranĝaj ekbriloj momente blindigis al ili la okulojn.


Kovrilo de EPub bitlibro: Edŭer Tissel rigardas la trenfiŝon

Tondaĵo: La gabaro malleviĝis al la kosmodromo ĉe Siréno, topaza disko izola inter la nigraj, verdaj kaj purpuraj montetoj. La gabaro surteriĝis kaj Edŭer Tisel paŝis elen. Lin renkontis Esteban Rolver, la loka agento por Kosmovojo. Rolver suprenĵetis la manojn, ekpaŝis malantaŭen. “Via masko,” li kriis raspe. “Kie estas via masko?”


Kovrilo de EPub bitlibro: Domo de Se

Tondaĵo: Mario mense ludis pri la ideo. Lia vivo estis sencela, senutila. Li hobiis pri arĥitekturo, ludis manpilkadon, dormis, manĝis. Plaĉa sed sensignifa ekzistado. Li levis sin stari. “Mi ekiras nun. Donu al mi la ok mil antaŭ ol mi ŝanĝos la volon.”


Kovrilo de EPub bitlibro: Retretejo Ulvarda

Tondaĵo: “Domaĝe,” diris Ravlea, “sed devas esti tiel. Se estus kvindek miliardoj plusaj, oni havus neniom ajn da privateco!” Ŝi rigardadis admire ĉirkaŭ la ĉambro, kiu utiliĝis nur por prepari manĝaĵon kaj manĝi.


Elŝuta, Fonta aŭ Bilda Problemo?
helpaj informoj

Elŝut-ligiloj: Se ajna ligilo ŝajne malfunkcias, ne rezignu pri la afero. Premu la butonon F5 sur via komputilo por devigi freŝan rigardon. Poste reprovu la elŝuton. Pro kio? Ĉi tiu retejo ofte refreŝiĝas. La internaj ligiloj ŝanĝiĝas pro havi daton kaj tempon ĉe fino de ĉiu dosiera nomo: titolo_2014-12-31_23-59-59.epub, ktp. Eblas, ke la retumilo elektis prezenti malfreŝan kopion konservitan de pasinta vizito. Ankaŭ eblas, ke prokura servilo simile prezentis malfreŝan kopion al via retumilo. Premo de F5 riparos ambaŭ tiajn aferojn.

Fontoj: Literfontoj el la familio Liberation Serif, Sans & Mono estas provizitaj interene de doseroj el la formatoj epub, azw3 & pdf sed ne en tiuj de formato mobi ĉar tiu lasta ne subtenas tiajn enhavojn. Pro tio, la aliaj tri formatoj taŭgas eĉ por malnovaj bitlibro-legiloj kiuj ordinare ne subtenas Esperanton. Sed la formato mobi taŭgas nur tiam kiam la aparato jam povas montri ĉapelitajn literojn per si mem.

Bildoj: Kovriloj kaj ilustraĵoj montriĝas bonaspekte nur en la formatoj epub, azw3 & pdf sed ne en la formato mobi ĉar tiu lasta ne subtenas la bildan formaton svg. Ni bedaŭras pro tio, sed devis fari elekton, kaj svg ebligas tut-paĝan montradon sendepende de paĝa grandeco. Do ni elektis favore al tiu, kun pardonpetoj al legantoj havantaj eksmodan legilon.


Laŭdoj pri Jack Vance
fare de famegaj aŭtoroj
(tradukitaj el diversaj retpaĝoj aŭ videoj se ne aliel atribuitaj)

George R.R. Martin — “Li faris grandegan influon al mi kaj mia verkaro, kaj por la pasintaj kvindek-kelkaj jaroj rangis inter miaj plej ŝatataj aŭtoroj. Ĉiam kiam nova libro de Jack Vance eldoniĝis, mi haltis ĉion kion mi estis faranta kaj por ĝin legi.” Tradukita el lia blogo.

Neil Gaiman — “Apenaŭ sufiĉas la aŭtoroj kiujn mi ŝatis je aĝo 13a kaj kiujn mi prognozas aliri refoje dudek jarojn post ol nun. Verkojn de Jack Vance mi relegados por ĉiam.” Tradukita el postparolo de la antologio ‘Songs of the Dying Earth’

Dean Koontz — “‘La Mortanta Tero’ kaj ĝiaj sekvaĵ-rakontoj konstituas unu el la plej fortaj konceptoj de fantasto/scienc-fikcio en la historio de la ĝenro.” Tradukita el antaŭparolo de la antologio ‘Songs of the Dying Earth’

David Drake — “La prozo de Vance estas rimarkinde kolora kaj inventema. Liaj rakont-strukturoj estas kompleksaj, li kreas neologismojn kiuj devas esti komprenataj laŭ konteksto, kaj li pli bone ol ajna alia aŭtoro faras tiel, ke la kreaĵoj el sia imago estu konkretaj sur la paĝo.” Tradukita el postparolo de la antologio ‘The World Turned Upside Down’

Roger Zelazny — “En tiu ĉi, mia deka libro, mi decidis provi krei ion komparindan al tiuj raraj kaj ekzotikaj ĉirkaŭaĵoj kiujn mi admiris tiom multe en rakontoj faritaj de Jack Vance. Ŝajnis nur ĝuste, tial, ke post ol mi elaboris ĉion, ke mi decidu pri titolo enhavanta ‘Jack’ kiel iomete privata omaĝo publike montrata. Nun vi ĉiuj scias.” Tradukita el antaŭparolo de lia romano ‘Jack of Shadows’

Robert Silverberg — “Antaŭ ol la majstra Vance-a romano ‘Por Vivi Ĉiame’ eldoniĝis en septembro 1956, mi jam elektis rigardi lin kiel unu inter la supremaj majstroj de la scienc-fikcia ĝenro, opinio kion mi neniam poste trovis kialon por ŝanĝi.”

Dan Simmons — “Jack Vance baze redesegnis la vizaĝon de fanasta fikcio en unu abrupta faro per tiuj ĉi libroj...” Pri ‘La Mortanta Tero’.

John Scalzi — “Jack Vance kompreneble estas vera grandegulo en la ĝenro, iu kies verkaro kaptis generaciojn da entuziasmuloj de scienc-fikcio kaj fantasto, multaj el kiuj mem poste fariĝis grandegaj.”

Steven Gould — “...unu el la plej grandegaj verkistoj de scienca fikcio kaj fantasto el la 20-a jarcento. Por mi, ‘La Drako-Mastroj’ ektenegis min je la gorĝo kaj neniam poste maltenis.”

John C. Wright — “Pro esti leginta la rakontojn je kaj 15a kaj 51a jaroj, tio pri kio mi atentiĝas unue kaj ĉefe estas la nuancoj nevideblaj al mi kiel infano.”

Michael Chabon — “Vance estas la plej dolora kazo el ĉiuj aŭtoroj kiujn mi amas kiuj ne ricevas la laŭdojn kion ili meritas.”

Michael Moorcock — “Mi taksis bonegaj la rakontojn de La Mortanta Tero kaj ili forte influis min.”


Bitlibro Sur Komputilo?

Malgraŭ tio ke dosieroj el la tipo EPub celas plejparte porteblajn montrilojn, tamen eblas ke bitlibro ankaŭ montriĝu sur via komputilo. Pluraj rimedoj haveblas por tio. Kelkaj el tiuj eĉ estas senpagaj. Sube mi montras ligilojn al la plej rekomendindaj. Unu ekzistas ankaŭ por la retumilo MSIE, sed ni jam ne provis ĝian utilon.


Kromaj Aferoj

Valid XHTML 1.0 Strict
Exclusive of the Fb, G+, & Tweet JavaScripts