Senpagaj Sonlibroj

English Note: These are audiobooks of works under copyright and translated into Esperanto with full permission granted under mutual agreement between the translators and the author’s estate.

Priskribo: Jen sonolibroj ankoraŭ kopirajtitaj en la angla lingvo kaj tradukitaj kun plena permeso aranĝita, unue kun la aŭtoro mem, kaj daŭrigita kun permeso de lia postlas-ekonomo.


    Kiel Aŭdi:

TitoloAŭtoroLegantoBitlibrojEldonita
 Retretejo Ulvarda  Jack Vance Jianping Zhao  teksto  2016-02-26
 La Luna Sfingo  Jack Vance Ĝan Ŭesli Starling  teksto  2014-03-23
 Trigamba Joĉjo  Jack Vance Ĝan Ŭesli Starling  teksto  2014-02-23

Invitas Voĉlegi

Ĝis nun, nur la tri supere listitaj rakontoj voĉlegiĝis por fari sondosierojn. Apartan dankegon al Jianping Zhao de Ĉina Radio Internacia kiu tre profesie plus-kontrolis kaj mem voĉlegis tiun lastan!

Produkti MP3-ojn estas laborega afero. Mi ja volas prezenti pluajn. Sed antaŭ ol voĉlegi ion, unue necesas ke ĝi estu kontrolita almenaŭ trifoje. Plejparte, la tradukaĵoj miaj jam kontroliĝis nur unu/du fojojn. Se vi mem ŝatos voĉlegi unu el niaj tradukaĵoj por fari sondosieron, bonvolu prezenti vin senhezite. Mi ĝojege negocos kun vi pri la teknikaj detaloj. Vi mem rajtas fari la trian kontolon, se tio necesas. Depende de cirkonstancoj, povas eĉ esti, ke mi helpus pri la elspezoj: por mikrofono, ktp. Trovu mian epoŝtan butonon en la menua kadro ĉe dekstre kaj supre.