La Ŝava Alfabeto

by Ĝan Ŭesli STARLING

En 1996 amiko mia menciis hazarde pri akcesora alfabeto por la moderna angla lingvo kion instigis la fama verkisto Bernard Ŝa [Shaw]. Mi trovis la ideon interesa kaj esploris ĝin kune kun la menciinto. Ni decidis alporti ĝin al Esperanto. La alfabeto, en ĝia originala formo, estis tre eleganta por esprimi la anglan lingvon. Pli oftaj sonoj representiĝis per laŭgrade plisimplaj simboloj. Ni ambaŭ taksis tion inter la plej valoraj karakterecoj de logika skribsistemo. Same pensis Bernard Ŝa. Antaŭ ĉio, ni volis konservi precize tion. Niaopinie, tio estis la plej esenca kerno de la tuta afero. Tio estas ĝia interna ideo. Jen komencis nia eta projekto ĝin esperantigi. Jen kiel la rezuto de niaj komunaj laboroj fine aspektis.

sxava_ekzerco_1.png

bildo de alfabeto

Mi supozas ke ĝi servos bone ĝian celon: ke ĝi estu facila kaj pli rapida skribmaniero por preskaŭ ajna Esperantisto kiu tion deziras. Ankaŭ, kaj eble pli realisme, kiel sekreta skrib-maniero inter junuloj.

Se vi interesas pri tio, ni ĝoje disponos pri lerno-libreto tute senpage. Ĝi estas 72-paĝa pamfleto kaj enkondukas ĉiujn simbolojn grade, po grupetoj: vokaloj, frikativoj, ktp. Por akiri du ekzemplerojn (por vi kaj amiko) poŝte, sendu aŭ unu Usonan dolaron (por la poŝto) aŭ samvalore de ajna lando, aŭ eĉ de poŝtaj kuponoj. Kaj skribu, tre ege klare, la poŝtan adreson kiu plej taŭgas por atingi vin. Post ricevi mi sendos tion sur-ŝipe al vi.

Elŝutu pluajn ekzercojn pri la Ŝava alfabeto:

Deveno Nomo de Teko KB
Semanto, jaro 1997, numero 44, paĝo 23 sxava_ekzerco_2.png 82

Esenco de Budhismo,
suplementa ekzerco el la instruopamfleto,
paĝoj 47-52
(kun akcesoraj ligaĵoj)

sxava_ekzerco_3a.png
sxava_ekzerco_3b.png
sxava_ekzerco_3c.png
sxava_ekzerco_3d.png
sxava_ekzerco_3e.png
sxava_ekzerco_3f.png
28
46
70
94
43
43

Valid XHTML 1.0!