En 1996 amiko mia menciis hazarde pri akcesora alfabeto por la moderna angla lingvo kion instigis la fama verkisto Bernard Ŝa [Shaw]. Mi trovis la ideon interesa kaj esploris ĝin kune kun la menciinto. Ni decidis alporti ĝin al Esperanto. La alfabeto, en ĝia originala formo, estis tre eleganta por esprimi la anglan lingvon. Pli oftaj sonoj representiĝis per laŭgrade plisimplaj simboloj. Ni ambaŭ taksis tion inter la plej valoraj karakterecoj de logika skribsistemo. Same pensis Bernard Ŝa. Antaŭ ĉio, ni volis konservi precize tion. Niaopinie, tio estis la plej esenca kerno de la tuta afero. Tio estas ĝia interna ideo. Jen komencis nia eta projekto ĝin esperantigi. Jen kiel la rezuto de niaj komunaj laboroj fine aspektis.
sxava_ekzerco_1.png
Mi supozas ke ĝi servos bone ĝian celon: ke ĝi estu facila kaj pli rapida skribmaniero por preskaŭ ajna Esperantisto kiu tion deziras. Ankaŭ, kaj eble pli realisme, kiel sekreta skrib-maniero inter junuloj.
Se vi interesas pri tio, ni ĝoje disponos pri lerno-libreto tute senpage. Ĝi estas 72-paĝa pamfleto kaj enkondukas ĉiujn simbolojn grade, po grupetoj: vokaloj, frikativoj, ktp. Por akiri du ekzemplerojn (por vi kaj amiko) poŝte, sendu aŭ unu Usonan dolaron (por la poŝto) aŭ samvalore de ajna lando, aŭ eĉ de poŝtaj kuponoj. Kaj skribu, tre ege klare, la poŝtan adreson kiu plej taŭgas por atingi vin. Post ricevi mi sendos tion sur-ŝipe al vi.
Elŝutu pluajn ekzercojn pri la Ŝava alfabeto:
Deveno | Ligiloj | Speco |
---|---|---|
Helpiloj por Skribi
|
Skribo-paĝo kun simboloj
Linioj por meti sub blanka paĝo |
19.2kB PDF 1.2kB PDF |
Trigamba Joĉjo,
|
Tuta Dokumento
Paĝo 1 Paĝo 2 Paĝo 3 Paĝo 4 Paĝo 5 Paĝo 6 Paĝo 7 Paĝo 8 |
19.3kB PS 63.1kB PNG 52.3kB PNG 48.8kB PNG 50.0kB PNG 47.0kB PNG 46.3kB PNG 47.5kB PNG 31.9kB PNG |
Trigamba Joĉjo,
|
Tuta Dokumento
Paĝo 1 Paĝo 2 Paĝo 3 Paĝo 4 Paĝo 5 Paĝo 6 Paĝo 7 Paĝo 8 |
19.3kB PS 64.9kB PNG 53.8kB PNG 50.3kB PNG 51.5kB PNG 47.9kB PNG 47.7kB PNG 48.4kB PNG 32.8kB PNG |
Semanto
|
Sola paĝo | 82kB PNG |
Esenco de Budhismo,
|
Paĝo 1
Paĝo 2 Paĝo 3 Paĝo 4 Paĝo 5 Paĝo 6 |
28kB PNG 46kB PNG 70kB PNG 94kB PNG 43kB PNG 43kB PNG |