Pri Nia Traduko-stilo

Kiel Literumi Fremdajn Nomojn?

Celo:  Ni volas ebligi al ĉiu leganto ke tiu povu prononci kiel eble plej ĝuste ajnan vorton sur la nia ttt-ejo. Do, ni rigardas la aferon tiel, ke:

Argumentoj:  Ni bazas nian rigardon tiel, pro la jenaj kialoj:

Rezulte:  Ni literumas propran nomon fremdlingvan laŭ ĝia plej proksima prononcebleco permesata de la verda alfabeto. Jen la sola vojo por trakti ĉiujn lingvojn tute egale. Se Esperanto celas veran universalecon, denaskaj latinid-lingvanoj ne rajtas regule ĝui ajnan apartan avantaĝon.

Aŭtoritata Referenco: ‘Zamenhof, Esperantistische Mitteilungen, junio 1904, represita samjare en Lingvo Internacia, p. 216’ — “...ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn.”


Kie Anstataŭi la Akuzativon?

Celo:  Same kiel tuj supere:

Argumento:  Modifo de fremda nomo per aldonita ‘n’ sono foje kreas vorton apeneaŭ prononceblan.

Rezulte:  Ni tre ofte anstataŭas la akuzativon per aŭ ‘al’ aŭ ‘je’ sen la jenaj kazoj:

Aŭtoritata Referenco:  ‘Zamenhof, Lingvaj Respondoj, p. 103, respondo 129’ — “...en la plimulto da okazoj la diferenco inter ‘al’ kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulan, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion ‘al’ kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion ‘al’.”

Valid XHTML 1.0!