Medicin’

Fipopolkanto ‘The Shaving Cream Song’ el Usono

elanglige reverkis Jon LIECHTY
krom tri strofoj de Ĝ. Ŭ. S.

[Rekantaĵo]

Medicin’,
Malsanulin’,
Medikamento tuj kuracos vin.

[Strofoj]

Hieraŭ mi perdis ŝlosilon;
Ho, kiom min ĝenis la perd’!
Finfine la serĉo sukcesis:
Troviĝis sub aro da ...

Nu, jen kelkaj kompaniegoj
Koncernas sin nun pri la ter’;
Reklamas natur-protektadon,
Forĵetante eĉ pli da...

Glaciaĵon mi volis aĉeti,
Enpoŝe nek restis moner’.
Mi petis ekzemplan gusteton,
Kaj gajnis kuleron da ...

Pakaĵo de tre fora lando
Alvenis en granda kovert’.
Sed kiam mi ĝin ŝir-malfermis,
Mi trovis nur aron da ...

Vi sendis dum l’ amanto-tago
Donacon kun bela leter’.
Atendis mi ĉokoladetojn;
Vi sendis skatolon da...

Somere por malplivarmiĝi,
Mi naĝis al trans la river’,
Sed glutis buŝ-plenon da akvo—
Ĝi gustis simile al ...

Ekfalis bebin’ el fenestro
Rapide teren tra l’ aer’
Bonŝance sub ŝi tiam pasis
Grandega vagono da...

Idisto mortiĝis hieraŭ,
Trovante sin tuj ĉe infer’,
Kun lipoj por ĉiam fermitaj
kaj bŭso plenplena de...

Artist’ memorante De Beaufront
Decidis honori lin per
Statuo plej dece farita.
Li skulptis ĝin tute el...

“Esperanto ja ne povas vivi!”
Jen kelkaj klaĉadas pri l’ verd’.
Se vi nian lingvon malamas,
Nur manĝu peceton da...

Valid XHTML 1.0!