PRI LA AŬTORO

Naskita la 28-an de aŭgusto 1916 KE, Jack Vance (prononcu Ĝak VANS) deĵoris en la Usona komerca maristaro dum la dua mondmilito, kaj poste vivtenis sin per diversaj laboroj—inter ili, konstrui sian propran domon kaj ludi ĵaz-muzikon. Feliĉe por ni, li ankaŭ decidis ekprovi sin kiel aŭtoro, kun ja tre plena sukceso. Li tuj fariĝis tiom fama, ke anstataŭ devi ĉiam reklami sin ĉe literaturaj kunvenoj kaj ekspozicioj, li ĝuis la liberon loĝi kviete kun la edzino kaj filo en okcidenta Kalifornio, lasante ke nur la verkoj reprezentu lin. Por tia talentulo kia li, tio sufiĉas. Ĝis nun, li jam verkis pli ol sepdek du librojn (romanoj kaj novelaroj) kaj cent du novelojn, gajnante plurfoje la unuan premion (i.a. Hugo, Nebula’ kaj Edgar’ ) en diversaj literaturaj kampoj.

Bone konata ankaŭ pro liaj kontribuoj en la ĝenroj de mistero, hororo kaj fantasto, li aparte famas pro multaj verkoj scienc-fikciaj. En tiu ĉi ĝenro, oni nomas lin la Majstro de l’ Fremdeco. Li gajnis tiun titolon pro sia kutimo, ne simple ornami nuntempecajn homojn per estontecaj iloj kaj cirkonstancoj, sed elkrei tute novajn, neniam antaŭe imagitajn politikojn, ekonomiojn, morojn, sociojn, kulturojn, artojn. En tio, li estas vera pioniro. Lia genio montriĝas per tio, ke li apenaŭ bezonas priskribi nehomajn speciojn kun ekzotikaj korpoformoj. Ne, tute male. En multaj liaj verkoj, leganto trovas tian mondon, en kiu la homoj mem ofte fremdas multe pli ol povus eĉ la plej ŝlima, multokula insektulo.

Profunde elpensitaj, liaj rakontoj kondukas leganton en tute neatenditan mondon jam plenan de ĝia propra, tute aparta historio. Li koloras siajn kulturojn ĝis eĉ la plej malgranda detalo per mirinde bildopentra stilo. Ŝajnas tiel, kvazaŭ li ja rakontas pri iu jam reala lando. Tiom versimilaj estas liaj mondoj, ke leganto povas eĉ senti sian propran fantazia. Rigardante supren de la fina paĝo, oni trovos nur grizecon en la reala mondo. Leginte ion ajn de li, oni suferos kiel drogulo. Tuj komencos sopiro por biso kiu neniam fados. Por tio, la sola kuraco estas plonĝi refoje en la vastajn universojn de la plej supera majstro-imagisto, Ĝak VANS.

Jen kelkaj mallongaj noveloj liaj. Malgraŭ tio, ke la unua ne sufiĉe longas por ke la aŭtoro povu pentri kompletan socion tute fremdan, ĝi tamen donas etan guston de lia stilo—kiun mi strebe laboris konservi. La dua ja sufiĉe fremdecas. Malgraŭ ĉiuj miaj laboroj, mi tamen devas agnoski, ke lia talento tiom ĝisĉiele superas la mian, ke en ambaŭ tradukoj ankoraŭ certe restas mankoj. Mi sentas iom tiel, kvazaŭ mi prezentas al vi nuran foton de fama statuo majstre skulptita. Mi tamen fidas, ke la aŭtoro verkis tiujn tiom lerte, ke neniu bonintenca tradukisto povus multe ilin difekti, ne eĉ mi.

PRI LA TRADUKO

Mi fieras plue informi, ke tio ĉi rezultis de pli ol nur la mia laboro. Je la komenco, mi timis buĉi klasikaĵojn. Do, ellaborinte la unuajn malnetojn, mi metis ilin sub la kontrolo de kelkaj homoj kun la instruo, ke ili neniom hezitu kritiki. Neniu faris—kaj mi dankas ilin pro tio.

Inter tiom multe da homoj plena interkunsento neniam haveblas. Estis kelkaj akraj disputoj. Mi mem decidis la aferon tiam, kiam opinioj estis disaj—foje kontraŭ la volo de la plimulto. Ekzemple: oni ofte lasas subkomprenata la vorton “tiam” en esprimoj similaj al “Venu tiam, kiam vi povos” por ke ĝi estu simple “Venu kiam vi povos.” La plena, pli preciza alternativaĵo tute konformas al la gramatiko. Simpigi ĝin neniel estas deviga. La aŭtoro mem iom klinas sin al formala frazkonstruo. Do, laŭ mia propra elekto, jen tiel.

La celita legantaro estas progresantoj iomete preter la nivelo de komencanto. Do, por helpi tiujn, kiuj havas nur iom malvastan vortostokon, mi libere aldonis pli ol tri cent piednotojn. Pri ĝuste tiaj piednotoj mi mem sopiris kiel komencanto. Por eviti konfuzon inter kutimaj kaj maloftaj uziĝoj de certaj vortoj, sciu ke se piednoto montras plurajn difinojn por unu vorto, la unua montras ĝian plioftan signifon, sed la lasta montras la ĉifoje taŭgan. Sed atentu: tiuj ĉi piednotoj estas nur por prezenti difinojn. Ne lasu, mi petas, ke ili interrompu al vi la legadon. Se oni rekonas markitan vorton, kaj jam komprenas pri kiel ĝi uziĝis—estus nur superflue zorgi pri ĝia piednoto. Mi konsilas vin, ke ĝin vi tiukaze ignoru. Notu ankaŭ, ke en kelkaj piednotoj troviĝas tiaj kodoj, kia —EB 39/66. Ili indikas pri pli-malpli taŭga montraĵo en la Esperanta Bildvortaro. Esploru tien nur se la vorta difino ankoraŭ ne sufiĉas. Faru same pri PIV-aj ilustriaĵoj.

PRI LA INTERPUNKCIO

La uzado de interpunciaj markoj iom varias en Esperantujo. Kaj lernolibroj ne sufiĉe traktas tiun ĉi aferon. Sekve, foje okazas iom da konfuzo. Do malgraŭ tio, ke en tiu ĉi traduko ili agordas kun la instruoj priskribitaj en PAG, estos bone aldoni almenaŭ la subajn klarigojn.

Citiloj: PAG lasis, ke oni elektu inter kelkaj specoj. Mi iam ŝatis la aspekton de tiuj uzataj en Tutmonda Sonoro de K. Kalocsay, en la revuo Monato kaj aliaj. Sed mi ĉesis citi tiel tuj post januaro 1999. Do, por marki ordinaran citaĵon, mi nun preferas superliniajn duoblajn komojn. Kaj por marki citaĵon ene de citaĵo, mi uzas la unuopajn. Mi ankaŭ foje uzas ilin por marki nesubstantivan frazeron kiu uziĝas substantive. Jen iom komplika ekzemplero:

Kamiono preterpasis kun ioma bruo. Sed sube de ĝia motorsono, la gevira paro aŭdis ankaŭ homan krion.

La virino demandis sian kunulon, “Ĉu vi aŭdis tion? Estis krio. Mi kredas, ke ĝi estis ‘Helpon!’”

Respondis la viro, “Jes. Oni ja kriis ‘Helpon!’ Tio venis de ‘Hodiaŭ’.”

“Kompreneble ĝi venis hodiaŭ, ĉar mi ĵus aŭdis ĝin”, diris ŝi iom agacite.

“Ne,” diris li. “Ĝi ne venis hodiaŭ, ĝi venis de ‘Hodiaŭ’! Rigardu tiun tavernon.” Li indikis per fingromontro. “Ĝi nomiĝas ‘Hodiaŭ’!”

“Ho, jes!” respondis ŝi turninte la kapon por alrigardi, “Prave.”

Plue sciu, ke ĉiu ŝanĝiĝo de parolanto indikiĝas per nova paragrafo. Sed se ne ĉiu nova paragrafo indikas ŝanĝiĝon de parolanto, distingu tion per la citiloj mem. Se paragrafo komenciĝas per sinistra (“) duobla citilo sed finiĝas sen dekstra (”) duobla citilo, tio indikas ke la parolanto mem komencis novan paragrafon. Sciu, ke tiukaze la parolanto ne ŝanĝiĝos ĝis vi eventuale trovos la dekstranan (”) citilon.

Kliniĝo de la literoj indikas pri aparta emfazo ene de frazo. En parolado, ĝi indikiĝas per plilaŭtigo de la voĉo aŭ plialtigo de la voĉtono. Ekzemple:

Denove oni kriis “Helpon!”

Ili staris, kvazaŭ glaciiĝinte, ne sciante kion fari. Kaj ankoraŭ refoje ili aŭdis ĝin, ĉi tiam kun timega emfazo—virina voĉo kriadis, “Helpon! Helpon!

Aliafoje kliniĝo povas indiki la propran nomon de iu afero: la nomo de ŝipo, la titolo de ĵurnalo, libro, ktp.

Tripunkto indikas, ke parolanto ial lasis ion nedirita. Povas esti diversaj kialoj. Eble li kredas la nediritajn vortojn memevidentaj. Eble li forgesis vorton, aŭ perdis la temon de siaj pensoj. Eble li simple ne scias kiel fini la frazon. En parolado, ĝi plej ofte aŭdiĝas kiel grada mildiĝo de la voĉo, sekvata de eta paŭzo. Kaj se spaco apudas la tripunkton, ĉu antaŭe aŭ poste, tio ordinare indikas pri pli longa paŭzo. Ekzemple:

Ili ekvidis polican aŭton, kaj gestis ekscitite al ĝi.

“Haltu! Haltu! Ni aŭdis helpopeton,” li kriis. “Ĝi venis de la...de la... Ve! Mi forgesis la nomon. ...de tie !” Li etendis fingron en la direkto de la konstruaĵoj trans la strato.

Haltostreko indikas subitecon. Ĝi aldonas pli da emfazo ol la tripunkto. Uzate en citaĵo, ĝi povas indiki ke pluraj homoj samtempe parolas pro ekcitiĝo, aŭ ke unu sola parolanto ial subite ŝanĝis sian paroltemon, aŭ ial ekĉesis paroli meze en frazo. Uzate ekster citaĵo, ĝi indikas pri emfaza aldono al la frazo. Ekzemple:

“Trankviliĝu.” diris la policano. “De kie vi aŭdis tion?”

“De tiu taverno—” li komencis.

“—de la ‘Hodiaŭ’—” ŝi haste interrompis.

“—apud la hotelo.” li finis.

Li kriis, “Kio—ŝirmu vin! ” Kaj ĉiuj tri eksaltis malantaŭ la aŭton—tuj antaŭ ol ekfalis pluvego de flugantaj pecegoj de briko kaj betono.

PRI LA ILUSTRAĴOJ

Ilustraĵoj baldaŭ pretos por Trigamba Joĉjo. Tiuj estas originalaj por tiu ĉi TTT-a eldono. Ilin desegnis Kanika Mukerji, studentino ĉe Okcident-Miŝigana Universitato, en Kalamazuo, Miŝigano en Usono. Mi dankas ŝin tutkore pro ŝia senpaga laboro.

APARTAJ DANKOJ

Pro ĉio bona kiun vi ĉi tie trovos danku unue al la genieco de ĝia aŭtoro, Ĝak VANS, kaj due al lia edzino Norma, kiu min telefonis (posttagmeze je sabato, la 31-a de majo 1997 KE) por transdiri siajn bondezirojn kaj lian permeson pri la rajtoj de represado. Jen sufiĉe por kovri tutan daŭran tradukoprojekton! Ili unue rifuzis mian monon. (Pli ol ordinara donemo tio estis. Sciu ke en pasintaj jaroj, ilin oni suferigis per senpaga senpermesa represado. Kaj kutime, ilia agento furioze defendas per kaj dento kaj ungo.) Tiel mi labaoradis dum la unuaj du jaroj, sen ajna problemo. Poste, miaj financaj cirkonstancoj eke plialtiĝis per heredo; kaj mi tiam tuj elektis formale aĉeti tiujn ĉi samjan rajtojn per kontrakto. Tiel por ke mi povu defendi kontraŭ samcelulojn verdulajn. Do nepre atendu senĉesan serion da sekvaj legaĵoj. Do, al Ĝak kaj Norma ambaŭ mi tre dankegas. Pluse mi dankas ĉiujn el la nomitaj bonhelpintoj. Pro iuj ajn eblaj malagrabaĵoj kiujn vi trovas ankoraŭ restantaj, kulpigu nur la ĉeftradukinton.

Ĝan Ŭesli Starling

Valid XHTML 1.0!