Misur/o Unu el la ŝtatoj de Usono, situanta meze kaj plej sude.
Klasifik/i Ordigi laŭ sistemo de klasoj.
Arkansas/o Ŝtato de Usono, tuj apud Misuro okcidente.
Brod/i 1 Ornami per fadenoj, variigante la desegnon per diversaj kudreroj. –EB 101
Gruz/o 1 Malsubtila sablo, miksita kun malgrandaj ŝtonetoj. 2 Ano de la ĉefgento loĝanta en –ujo. –ujo Lando, parto de la nuna Sovetio, situanta pli sude kaj iom okcidente de Rusujo.
Kozak/o 1 Ano de popolo, loĝanta en sudorienta Rusujo. 2 Dum cara tempo, soldato de malpeza kavaliro, rekrutita inter tiu popolo.
Kudr/i Kunligi per fadeno, kion oni traigas tra la kunligotaĵojn per nadlo.
Ekvilibr/o 1 Stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova; egalpezo. 2 Stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas.
Humor/o riginala sentomaniero kaj esprimprocedo kontraŭa al la ordinaran. Ia ajn nekutima emocia stato kio kolorigas la observadon kaj pensadon de la sentanto.
Naiv/a Sensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano.
Kiras/o 1 Metala, iafoje leda armaĵo, ŝirmanta la bruston kaj dorson. 2 Aro de la ŝtalaj platoj fiksitaj sur milita veturilo, por ŝirmi kontraŭ pafaĵoj.
Tempi/o Ambaŭ el la ostoj formantaj la flankajn kaj malsuprajn partojn de la kranio. –EB 18/6
Garb/o Fasko da falĉita greno aŭ detranĉitaj vegetaĵoj. –ejo Biena konstruaĵo por ŝirmi garbojn kontraŭ pluvo. –EB 64/34
Ĉobham' Propra nomo de fabriko de kirasmetalo.
Popl/o Arbo el salikacoj, ofte granda kun longapetiolaj, larĝaj folioj. –EB 355/15
Akcel/i 1 Kreskigi la rapidecon de korpo aŭ atomoj. 2 Plirapidigi komencitan agon.
Gangren/o Detrua, iom post iom etendiĝanta putriĝo de korpomembro, kontraŭ kio nur amputacio efikas.
Inkandesk/a Varmiĝinta ĝis blankarda stato, kiel lampo.
Matric/o 1 Aro de nombroj aŭ aliaj elementoj aranĝitaj rektangule en horizontalaj kaj vertikalaj linioj. 2 Tiel arangita aro de datenoj en komputatora memoro, en kiu la horizontaleco kaj vertikaleco anstataŭiĝas per simbolaj adresoj.
Brul-kamer/o Malferma ĉambro en ĵet- kaj raket-motoro en kiu la fuelo ekbrulas kaj el kiu ĝi sin elĵetas. –EB 227/36
Pelator/o Tuto el la pelaj meĥanismoj en jetmotoro. –EB 227/38-45 –helicetaro Ŝafto de multaj malgrandaj helicoj kiuj ensuĉas kaj pelas aeron tra ĵetmotoro.
Nov-Angluj/o En Usono, tiuj ŝtatoj plej nord-orientaj.
Fad/o Sinsekva ŝanĝado de ies sentebleco (plej ofte aŭde) tiel, ke oni povas nur foj-foje distingi ĝin. forfadi Laŭgrade malaperi (tie ĉi vide) for de la sentokapablo.
Ruĝigitaj linioj Je spektroskopo, tiuj linioj da lumeroj disigitaj laŭ sia frekvenco. Relativa movado (speciale se tre ege rapida) aŭ premas aŭ streĉas ties frekvencon movante la liniojn aŭ ruĝen aŭ bluen sur la skalo.
Ploziv/o Momenta konsonanto, produktata per abrupta malfermo de la buŝkanalo — p, b, t, d, k, & g. –PAG 22/B/a
Dek kvar Elemento el kodo, uzata de usonaj policoj (kaj foje kamionistoj) je radioaparato por signali plejoftaĵojn. Tiun ĉi signifas, "Mi komprenis".
adios muĉaĉitos El la hispana, signifas je "adiaŭ knaboj".
Kansas/o Alia el la ŝtatoj meze en Usono.
Sil/o Granda ujo por konservi furaĝon, grenon, legomojn, origine en fosita kavaĵo, nun ordinare ŝaktforma cementa aŭ ligna konstruaĵo. –EB 64/45
Falĉ-ator/o Aŭtomate funkcianta falĉ-aparato, multe pli kompleksa ol simpla falĉilo.
Sorb/i Ensuĉi, enspiri, entiri ion (plej ofte likvaĵon) en sin, aŭ tra aperturo aŭ tra poroj.
Preter-ruĝ/o Koloro nevidebla, el pli malalta frekvenco ol videbla ruĝo kaj forte radiata de ĉiu varma objekto.
Bor-tur/o Turo por bori. –EB 139/1
Bakteri/o Unuĉela, senkolorfila mikrobo, kiu reproktiĝas per simpla dupartiĝo.
Grimac/o Vizaĝa esprimo, streĉo de la vizaĝaj muskoloj, kiu misformas la trajtojn.
Akcel/i (tr) 1 Kreskigi la rapidecon de korpo aŭ atomoj. 2 Plirapidigi komencitan agon. 3 Plifruigi. 4 Progresigi, antaŭenigi.
Balkan/oj Montaro en Bulgarujo. –ujo. Tuto de la –aj landoj. –iĝi. Dividiĝi (regionon) en malgrandajn, inter si malamikajn ŝtatojn.
Kontraband/o Sekreta importado de varoj, pri kiuj oni ne pagis la doganon, aŭ de objektoj malpermesitaj de la leĝo.
Misil/o Rakete propulsata bombo kiu atingas sian celon laŭ trajektorio aŭ per radia telekonduktado aŭ per gvido de interna komputatoro, ofte helpata de radaro aŭ trans-ruĝa vidkapablo.
Mikro- 1 Prefikso signifanta nenormalan malgrandecon. 2 Scienca prekfikso signifanta, ke io mezuriĝas per milionoj. –ondoj Radiosignaloj el certa altfrekvenca bando.
Kol Junger Fama bank-rabisto el okcident-usona historio. Li kaj lliaj kunuloj estis lokaj herooj tie.
Retro- Prefikso signifanta funkcion renversan laŭ direkto aŭ kutimo. –sekvi Sekvi la postsignojn de io al ties origino anstataŭ al ties nuna loko.
Bid/o Ĉiu el la globetoj (lignaj, perlaj, ktp) traboritaj por surfadeniĝo. maltrankvilo- Slogana nomo por rozario, bidaro por kalkuli preĝojn uzataj en multaj religioj.
Klap/o Peco artigita en unu el siaj finoj kaj libere svingiĝanta en la dua (kiel pordo). stir- movebla panelo, kiu bremse kontraŭas la venton por stiri, levi, ie ajn ŝanĝi la pozicion. –EB 228-42, 44, 46, 47
Kurs/o 1 Serio da lecionoj. 2 Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn.
Siluet/o Aspekto de objekto aŭ persono, vidata kontraŭ la lumo, tiel ke nur la konturoj distingeblas.
Lamen/o Mallarĝa, tre maldika, plejofte metala plato. –ero-disŝuta raketo Raketo por konfuzi radaraparatojn per grandskala disŝuto de etaj metalaj folioj.
Dopler/i Varii la frekvencon de ondoj aŭ senditaj aŭ ricevitaj inter du inter si relative movantaj objektoj.
Inerci/o Eco de materio, pro kiu ĉi emas, kiam senmova, resti senŝanĝe tia, k, kiam moviĝanta, daŭrigi senŝanĝe sian movon.
Giroskop/o 1 Aparato, konsistanta el peza rado tre rapide rotacianta ĉirkaŭ akso kardane muntita. 2 Instrumento, tre detala indikilo de relativa moviĝo laŭ angula pozicio.
Ŝvebaviadil/o Ŝveb-kapabla aviadilo. –EB 226/28
Dukt/o Kondukotubo por direkti la fluon de io. Tie ĉi, parto de jetmotoro. –EB 227/21
Plane/o Rigida flugilo de aviadilo. –EB 225/2, 11
Termit/o 1 Insekto kiu manĝas lignon. 2 Miksaĵo el feroksido kaj pulvorigita aluminio, kiu ekbruligite kreas temperaturon superan al 3000 gradoj C.
Paraŝut/o Ombrelforma aparato, por malrapidigi la faladon de io. –EB 228/48
Singular/o 1 Gramatika nombro, montranta ununurecon. 2 Loko de nigra astro, mortinta stelo kun plej alta gravito. Laŭ teorio, kosma singularaĵo havas nulan larĝecon (do nur unu dimension), ĝia larĝeco estante nur ŝajna, tiu sfera distanco, kie la gravito sufiĉas por ensuĉi eĉ lumon.
Kanab/o Unujara herbo, kun malgrandaj fibroj el kio oni faras ŝnurojn kaj kies florojn droguloj fumas tiel, kiel tobakon.
Rezin/o Solida aŭ duonsolida organika substanco, amorfa kaj ne solvebla en akvo, kiun plantoj produktas.
Ajkid/o Japana arto de senarmila batalado, kiu celas la redirektadon de la inercion de malamiko por kapti aŭ ĵeti lin teren.
Retro-ig-il/o Je jet-motoro, aparato por retroigi la direkton de la puŝ-gasoj. Tiel, ĝi servas kiel ia bremso.
Hidrokarbid/o Substanco, konsistanta el hidrogeno kaj karbono. Tie ĉi, neplene brulita fuelo.
Antibiotik/o Drogo, ĥemia substanco kiu malhelpas la kreskadon de bakterioj, kaj eĉ detruas ilin. Ekzemple — penicilino.
Protein/o Organika substanco, familio da nitrogen-havaj ĥemioj trovataj plejparte en viando. Tie ĉi, koncentrita nutraĵo.
Elektrolit/o 1 Ĉiu substanco malkonponebla per kurento. 2 Tiuj akve solveblaj nutraĵoj tre necesaj por sano, kiujn oni rapide perdas per ekzercado, ŝvitado.
Piroteknik/o 1 Arto prepari artfajraĵojn. –aĵo –EB 289/49-54 2 Scienco pri la eksplodaĵoj.
Kastor/o Mamulo el ordo de ronĝuloj, kun plata vosto, vivanta ĉe riveroj, konstruanta digojn en la rivero kaj parte subterajn loĝejojn.
Flirt/i 1 Delikate, kaprice flugeti. 2 Senpeze, facile moviĝi en la aero tien kaj reen.
Filadelfi/o Urbo en nordorienta Usono.
First/o 1 La eĝo formita de la du flankoj de tegmento. 2 La plej alta eĝoforma supro de monto.
Musk/o Klaso de herboj kiuj aspektas tiel, kiel densa tapiŝo, kaj plej ofte kreskas en malsekaj malhelaj lokoj sur krispa surfaco tia, kia roko aŭ arbo-ŝelo.
Pik/o Unu el la kvar specoj de kartoj en kart-ludado, nigra kaj pinta. –EB 265/39
Kluz/o Pasejo por ŝipoj, porvizita per pordoj kaj lifta meĥanismo por ebligi, ke ŝipoj trapasu lokojn kun malsamaj akvoniveloj. –EB 212/29-38
Beat/a Ĝuanta perfektan felilĉon.
Ikon/o Sankta bildo, pentraĵo sur ligna tabulo, kiun la ortodoksuloj honoras per kulto. Tie ĉi, simbolo.
Voj-et-aĉo-ratoj Ĵargono por malalt-statuaj homoj en la societo. Tie ĉi, Vakero kaj la Evitisto.
Solingen/o Urbo en germanujo, kiu famas pro tio, ke ĝi produktis ŝtalajn glavojn de tre alta kvalito.
Interez/o Plusvalora repago kontraŭ prunto, kalkulita en procentoj. Profita kompenso.