Dum li staras en la varmega somera vetero de orienta Kolorado, ŝtala gitaro ludas iun solecan kanton ie en la malantaŭo de la menso de Vakero.
“Pri la polico mi havas ian respektemon,” li diras. “Pri soldatoj lueblaj mi havas nenian.”
Arkejdi Miĥajloviĉ Dragunov rigardegas lin dum duona sekundo. Liaj okuloj mallarĝiĝis pro la brila suno. La blankejoj ŝajnas tiel flavetaj, kiel antikva eburo, kaj la irisoj, tiel ŝtale malhelaj, kiel glavo. Poste li kapjesas. Estas ĝuste tiu respondo, kiun li deziris.
Malkontenteco tiel leviĝas en Vakero, kvazaŭ movanta ondo el ruĝa sablo. Li ŝatas nek tiun viron, nek liajn strangajn suspektemajn intervolvitajn malamojn. Ekscitiĝo sentiĝas pingle ĉe liaj brakoj, lia menso, la kristalo en lia kranio. Misuro. Post longe. Sed Arkejdi estas blinda pri la grandaĵo kio baldaŭ okazos, nur volas klasifiki Vakeron laŭ sia propra memcentra imago, rememorigi Vakeron, ke li estas ne nur ordinara estro, sed la estrego granda, ke Vakero ŝuldas al li ne nur lojalecon, sed ankaŭ servutecon. Tio estas ludo, kiun Vakero rufuzas partopreni.
“Damne vere,” Arkejdi diras. “Ni scias, ke tiuj ofertadis sian servemon al Iovao kaj Arkansaso. Ni maldeziras tion.”
“Se ili trovos min, mi faros tion, kion mi povos,” Vakero diras, sciante, ke en tia ĉi komercaĵo, oni evitas rektan paroladon pro neceso. “Sed unue necesas, ke oni trovu min. Kaj mia plano probable donos al mi bonan ŝancon restadi libera.”
Arkejdi portas pale violpurpuran je la gorĝo malferman ĉemizon kun sonoril-formaj manikoj tiom largaj, ke ili ŝajnas preskaŭ treniĝi en la grunda polvo; portas broditan gruz-stilan tolan zonon dufoje ĉirkaŭ la talio volvita; kaj striktajn, poluritajn kozak-stilajn botojn trenitaj super pli striktan pantalonon kiu havas brodaĵojn ĉe la kunkudraj linioj. Liaj haroj, je egalaj interspacoj, staras rigide supren kaj sparkas pro statikaj fulmetoj, nov-kolore je ĉiu fojo. Estas la plej nova modo el la havan-urbecaj butikoj de la Florida Libera Zono. Krio-maksimumaĵo, li diras fiere. Vakero scias, ke Arkejdi ne povus esti krio-maksimuma, eĉ se li penus dum sia tuta vivo. Tie ĉi, li faras tiel nur por impresi la kamparanaĉojn kaj siajn subulaĉojn.
Arkejdi estas granda, abrupta viro, kiu ŝatas ĉirkaŭbraki kaj tuŝi la de li alparolatajn homojn; tamen li havas tian koron, kia superkondukanta aparato, kaj okulojn kiuj samas, kaj estus stulte, se oni konsiderus lin sia amiko. Al interulo, ne ekzistas ŝarĝo-spaco por amikoj.
Arkejdi kunpremas la kartonan tubon de rusa cigaredo kaj ekbruligas alumeton. Liaj haroj staras rigide, subite brilas oranĝe. Imitante al la alumeto, Vakero pensas, la ŝtala gitaro ankoraŭ formante tonojn en lia menso...
La Evitisto, la aranĝisto de Vakero, onde promenas de tie, kie la pantero ŝarĝiĝas por la ekkuro. “Decas, ke vi certiĝu pri tio, ĉu la veturilo ĝuste ekvilibras,” Evitisto diras.
Vakero kapjesas. “Ĝis revido, Arkejdi.” La haroj de Arkejdi verdiĝas.
“Mi observis, ke vi malpacienciĝas,” la Evitisto diras tuj post ambaŭ tro foris por aŭdiĝo. “Vi provu ne ŝajni tiom damne supereca, jes?”
“Estas malfacile ne fari tion tiam, kiam Arkejdi apudas.”
La Evitisto faras al li malaproban esprimon.
“Devas esti, ke li ŝmiris sian postaĵon per butero, por ke li enigu sin en tiun pantalonon.” Li vidas, ke la ĉirkaŭokulaj sulkoj de la Evitisto pli profundiĝas dum li penas subpremi ridemon.
La Evitisto estas plimaljuna viro, stange maldika, kun alta frunto kaj senkurbaj nigraj iom griziĝantaj haroj. Li havas emon paroli poezie tiam, kiam certa humoro en li leviĝas. Vakero ŝatas lin—kaj fidas lin ankaŭ, almenaŭ ĝis certa grado, tiu lim-grado estante donado al Evitisto la ciferojn de sia enspezo-teko. Li eble naivas, sed li ne stultas.
Vakero rigardas dum la lastaj pecoj da ŝarĝaĵo enmetiĝas, certiĝante, ke la panzero ekvilibre pezas, ke ĉio pretas por la kuro trans loko, kiun la evitisto, dum poeta humoro nomis Damniga Vojeto.
“Kio estas la ŝarĝo?” Vakero demandas. Li ridetas heziteme, scivolante ĉu la Evitisto povas vidi la pensojn malantaŭ liaj artefaritaj okuloj. La suspektaĵojn, la malkontentecojn. “Nur por la historio.”
La Evitisto okupiĝas je tranĉado de peco da maĉ-tabako. “Kloramfenildorfino,” li diras. “Manko de tio okazos ĉe la orienta marbordo. La hospitaloj pagos multe. Almenaŭ tion indikas la oni-diroj.” Li ridetas. “Do, estu bonhumora. Vi helpos, ke multo da malsanuloj restu vivantaj.”
“Plaĉas, ke mi estu iom laŭ-leĝa,” Vakero diras. “Estas ŝanĝo.”
Li rigardas la panteron, tute el angulaj kirasoj kaj poraeraj suĉtuboj, malbela kaj sengracia kompare al deltaulo. Li posedas tiun ĉi sed li ne donis al ĝi nomon, ne pripensas ĝin same. Pantero estas nura maŝino, ne vivmaniero. Ne samas al flugado.
Vakero nomas sin Ĉevaleta Ekspedo nun. Tio estas lia radio-aparata nomo, alia kares-nomo. Li volas subteni la ideon vivanta, eĉ se li ne povas ekflugi.
Vakero grimpas sur la panteron, vermas tra la dorsan lukon, kaj eksidas en la antaŭa ĉambreto. Li enŝtopilingas ŝtopilon en la dekstran tempion kaj subite lia vid-kampo plilarĝiĝas, kvazaŭ liaj du okuloj ekstreĉus disen ĉirkaŭ tute la kapo kaj kvazaŭ tria okulo ekkreskis por rigardi supren. Li petas mapojn de la komputatoro, kaj ekranoj komencas tiel pulsi, kiel ekbriladaj lampoj sur la internon de lia kranio. Li kapo fariĝis komputatora memorila kubo. Interne li vidas fuel-portantajn ŝarĝ-aŭtojn diverse lokitajn sur la Vojeto, pretaj ekmovi je lia bezono, kun planitaj ekŝanĝoj kaj emergenciaj vojoj markitaj, montritaj per larĝaj koloraj linioj; ekzistas malnovaj bienaj garbejoj kaj profundaj krutaj valetoj kaj aliaj kaŝejoj spotitaj akno-aspekte sur la ekranoj, ĉio ĉi lokitaj per la skoltoj de Arkejdi.
Vakero prenas memor-kubon de el sia jako-poŝo kaj demetas ĝin en la pordeton. La ekrano eklumas per plua aro da punktoj. La al li sekretaj kaŝejoj, tiuj, kiujn li preferas uzi, kiujn li tenadas freŝ-dataj per skoltaj esploroj de li mem faritaj. Arkejdi, li scias, volas, ke tiu ĉi vojaĝo sukcesu; sed Vakero ne konas ĉiun el la interulara organizo, kaj iuj el ili eble povas esti aĉetitaj fare de la luita polico. Estos plej saĝe, ke li elektu tiujn lokojn, pri kies sekureco li estas certa.
La pantero balanciĝas iom kaj Vakero povas aŭdi la sonon de pied-paŝoj sur la ĉobham-sepa kiras-metalo. Li rigardas supren kaj vidas silueton de la Evitisto tra la dorsa luko. “Estas jam tempo, por ke vi ekmovu, Vakero,” la Evitisto diras, kaj poste kraĉas maĉ-tabakon preter la flanko.
“Ja,” diras Vakero. Li elŝtopilingas sin kaj ekstaras en la strikta ĉambreto. Liaj kikuju-aj irisoj mallarĝiĝas ĝis ili nur nadlo-true aspektas tiam, kiam li elmetas la kapon kaj rigardas okcidenten, kie trans-horizonte situas la vine malhelaj Rokaj Montoj. Li sentas, refoje, la strangan lacecon infekti lian koron, iu malkontenteco pri nunaj kondicioj.
“Damne,” li diras. Sopireco sentiĝas en la vento.
“Jes,” diras la Evitisto.
“Mi sopiras, ke mi povus flugi.”
“Jes.” La Evitisto ŝajnas pensi, “Iun tagon, Vakero,” li diras. “Ni nur atendas la teĥnologion, ke ĝi balanciĝu reen denove.”
Vakero povas vidi, ke Arkejdi staras apud sian kirasitan Pakard-an aŭtomobilon, ŝvitanta en la ombro de poplo, kaj subite la malkontenteco havas nomon. “Kloramfenildorfino,” li diras. “De kie Arkejdi akiras ĝin?”
“Oni ne pagas nin por ke ni sciu tiajn faktojn,” la Evitisto diras.
“Laŭ kvantoj tiom ĉi grandaj?” La voĉo de Vakero fariĝas pensoplena dum li rigardas trans la interspaco de brila ĉielo inter si kaj la interulo. “Ĉu vi kredas la onidiron vera,” li demandas, “ke la Orbitanoj tiel regas la interulojn, kiel ili regas ĉion alian?”
La Evitisto ekrigardas nervoze al Arkejdi kaj gestas ŝultroleve. “Laŭte paroli tiajn scivolaĵojn altirus malfacilaĵojn.”
“Mi simple volas scii tiun, por kiu mi laboras,” Vakero diras. “Se la subtera komerco regiĝas per la superteruloj, tio indikus, ke ni laboras por la samaj homoj kiujn ni kontraŭbatalas, ĉu ne?”
La Evitisto rigardas lin malrekte. “Mi ne konsciis, ke ni batalas iun ajn, Vakero,” li diras.
“Vi komprenas ties signifon.” Ke, se la interuloj kaj la panteristoj nur partoprenas en rearanĝado de financaĵo por la orbitantaj blokoj, tio indikas, ke la sonĝo pri tio, ke oni estu inter la lastaj liberaj usonanoj sur la lasta libera vojo estus stulta, romantika iluzio. Kaj kio do estus Vakero? Trompito, ŝveb-veturila klaŭno. Aŭ io pli malbona, ilo.
La Evitisto montras al li lacan rideton. “Vi atentu pri la lu-polico, Vakero, tio estas mia averto,” li diras. “Vi estas la plej lerta panteristo sur la planedo. Atentu al tio, pri kio vi lertas.”
Vakero strebe ridetas kaj faras al li la unufingran geston, kaj poste fermas la dorsan lukon. Li senvestiĝas ĝis nudeco kaj gluas elektrodojn sur la brakojn kaj gambojn, poste trenas la dratojn de la elektrodoj al ringoj ĉe liaj pojnoj kaj maleoloj. Li surmetas urino-tubon, poste surmetas akcelo-prem-ŝirman ensemblon kaj botojn, eksidas sur lian kontraŭakcelan seĝon kaj konektas kablojn al la ringoj, fiksas sin per zonoj en la seĝon. Dum lia korpo restos senmova, liaj muskoloj ekzerciĝos per elektrodoj por ke la sango fluadu. Je la malnovaj tagoj, antaŭ tiu ĉi tekniko efektiviĝis kaj la ĵokeoj devis rajdi el la gravitoputo de l' tero en la longan diamantan noktecon kun sia menso en kapaparato, foje okazis, ke siaj brakoj kaj gamboj malsaniĝis pro gangreno. Nekste li metas enŝtopilingas dratojn ĉe siaj tempioj, la arĝente ornamitaj ŝtopilingoj super ĉiu orelo, la kvina ŝtopilingo ĉe la subo de sia kranio. Li tiras helmon super ĉiuj ĉi, zorgante, ke li ne streĉu la optikajn dratojn kiuj pendas de la kapo. Li firmas la vizieron antaŭ sia vizaĝo. Li gustas kaŭĉukecon kaj aŭdas hisadon de anestezaĵo, laŭte ĉi tie en la fermita spaco de la helmo.
Lia korpo dormos dum li faras sian kuron tra la Vojeto. Li devos atenti aferojn pli gravajn ol korpa zorgado.
Vakero faras la devon rapide, aŭtomate. Tuttempe, estas sento: Mi faris tion ĉi tro ofte, por ke mi ne sciu tion, pri kio ĝi signifas.
Nervo-intersendaj ĥemiaĵoj vekas la kvin ŝtopilingojn en lia kapo kaj Vakero rigardas la internon de lia kranio ekflamiĝi pro inkandeska lumo, la likvokristalaj daten-matricoj de la pantero formantaj sin laŭ la desegno de lia menso. Lia koro pulsas pli rapide; li refoje loĝas en la interfaco, lia pli larĝigita menso rapidas tiel, kiel elektronoj tra cirkvito, en la metala kristala koro de la maŝino. Li kapablas vidi ĉirkaŭ la pantero je plena cirklo, kaj ekzistas aliaj paneloj en la stranga mensa loko por indikiloj pri la motoro kaj aliaj sistemoj de la pantero. Li esploras pri la funkciado de armiloj, rigardante la longajn vicojn da verdeco dum lampoj eklumas. Liaj korpaj sentoj ne plu havas nur tri dimensiojn: la paneloj superkuŝas kaj interplektas sin dum ili serpentas kaj en kaj el la interfaco, dum ili spegulas la sub-atoman realecon de la elektronikaĵoj kaj la datenaron kiuj estas la mortanta tago ekstere.
Nervaj intersendiloj likas per siaj ĥemiaĵaj langoj la metalon kaj kristalon en lia kapo, kaj elektronoj kraĉiĝas el la ĉipoj, rapidante laŭ la kabloj al la motorajn ekfunkciigilojn, kaj per dekduo da sentiloj Vakero sentas, ke la turbinoj malfacile ekturniĝas dum la motoroj ĝemas, kaj poste flamo ekbrulas la internan surfacon de brul-kameroj kaj pelatora helicetaro komencas turnadi kun altfrekvenca kriado. Vakero atentas la muĝantan brulitan gason dum ĝi ruktas fajron. Je liaj mensaj ekranoj Vakero vidas, ke la Evitisto kaj Arkejdi kaj la riparistaro rigardas la panteron tra la malklariga brul-gasa nubo, kaj li rigardas antaŭen kaj malantaŭen kaj esploras la motorajn informilojn kaj vidas pluan aron da verdaj lampoj kaj scias, ke estas jam tempo, ke li ekmovu.
La muĝado de la motoroj frapas al liaj sensoj. Ŭaren pasigis la tutan lastan semajnon ĝustigante ilin, farante esploron post esploro, por certiĝi, ke ili funkcios pli bone ol oni atendis. Ili estas aremeaj ĵetmotoroj revenditaj, gigantoj. Oni ne desegnis ilin por esti uzataj tiom ĉi proksime al la grundo, kaj sen tio, ke Vakero bridus tiun ĉi mutatcian kreaĵon je ĉiu centimetro de la vojo, ili sovaĝiĝus sub li.
Interne de la kaŭĉuke gusta masko liaj lipoj tiriĝas for de liaj dentoj kaj li ridetas: li devos rajdi tiun ĉi bestegon trans la Vojo kaj tra la reto da kaptiloj aranĝitaj je tiu ĉi flanko de la rivero Misisipio kaj aldonu pluan nivelon da ĉielo al tiu distanco kiu distingas lin disde la malpli gravaj idoloj de l' gloro kiuj estas la aliaj panteristoj, plua pruvo, ke la flama maiz-alkoholaj pulsegas tra lia brusto tiel, kiel sango, kaj ke, la krieganta ellasa gaso fluas tiel el liaj pulmoj, kiel spiraĵo, ke liaj okuloj radias radaraĵon kaj liaj fingroj povas elĵeti misilojn, kvazaŭ ili estus ŝtonetoj. Per liaj sensiloj li gustas la ellasan gason kaj vidas la ĉielon kaj platlandan sunsubiron, kaj parto de lia menso sentas la pulsantajn radio-energiojn kiuj estas la serĉ-aviadiloj de la malamiko, kaj ŝajnas al li, kvazaŭ la rigardantoj kaj la apudkuraj veturiloj subite malgrandiĝas, foriĝas de li je pli ol kelk-centaj metroj---li kondukos la panteron trans la Linion, kaj ili ne, kaj li rigardas ilin elde la interno de lia interfaco, de lia nemezurebla alteco da radia gloro kaj kompatas ilin pro tio, kion ili ne konas.
Je tiu ĉi momento la efektivaj gajnontoj de lia misio—la malsanulejoj en Nov-Anglujo, la interuloj, lia propra akcio-teko, eble la nemezureble malproksimaj, freneze manĝemegaj kreituloj kiuj rajdas siajn orbitantajn fabrikojn kaj rigardas suben al la tero tiel, kiel al rapide elĉerpiĝanta trezorejo kiu indas rabadon—ĉiuj ĉi forfadas tra longaj ruĝigitaj linioj, kvazaŭ malklarigitaj pro distanco kaj la flamanta ĵetmotora ellasaĵo. La realeco estas ĉi tie en la pantero. Malkontenteco malaperas. Agado gravas, superas ĉion.
Li redirektas parton de la ellasa gaso de la ĵetmotoro kaj plua aro da ventumilegoj ekvivas kun alta ĝemo, levante la ŝvebo-kapablan panteron saltete sur sia balona memriparebla kuseno. La Ĉevaleta Ekspedo aŭ sukcesos ekspedi la poŝtaĵojn aŭ sindetrue identigos nesupereblan obstaklon.
Mikroonda parolado tiel ĉirkaŭas liajn orelojn kiel muŝetoj, kaj li volas, ke li povus forviŝi ĝin per la manoj.
“Arkejdi volas diri kelkajn vortojn, Vakero.” La voĉo apartenas al la Evitisto, kaj Vakero komprenas, ke tiu ne kredas ĝin bona ideo.
“Mi iom okupiĝas je pretiĝado tie ĉi,” Vakero diras.
“Mi scias tion,” Baldaŭ poste, sonante kvazaŭ, ke lia buŝo plenas de tobako: “Arkejdi kredas, ke io estas grave.”
Arkejdi tenas la mikrofonon tro proksime antaŭ siaj lipoj. Liaj p- kaj b-sonoj sonas tiel, kiel kanonaj pafoj. Metu la damnitan mikrofonon interne de via kapo, Vakero pensas ĝenite. Estas tio, por kio ĝi ekzistas, ne por teni ĝin kontraŭ via buŝaĉo.
“Multo apartenanta al mi dependas de tio ĉi, Vakero,” Arkejdi diras. “Mi estos en aviadilo apud vi je la tuta vojo.”
“Aŭdi tion ja multege komfortas min, Arkejdi Miĥaeloviĉ.” Vakero scias, ke estas certe, ke Arkejdi dividis la investon inter la aliaj interuloj, kiuj tiom multe volas, ke la privata polico de Misurio rompiĝu, kiom li.
Okazas paŭzo kontraŭflanke dum Arkejdi pripensas tion ĉi.
“Mi volas, ke vi revenu,” Arkejdi diras. Vakero aŭdas la sonojn de kolero kvazaŭ de malproksime. La voĉo de la interulo tamburadas plu, ĉiu plozivo sonante kanonaĵe. “Sed mi riparis tiun maŝinon pro kialo, mi malvolas, ke vi revenu sen ĝi. Kaj mi malvolas, ke vi revenu senuzinte ĝin. Komprenite? Tiuj damnitaj luituloj ricevos tion, kion ili meritas.”
“Dek kvar,” Vakero diras, kaj antaŭ ol Arkejdi povus demandi pri tio, kion “dek kvar“ signifas, Vakero malfermas la fuel-regulilon kaj la muĝego, aŭdata kun plena klareco super la mikrofono de Arkejdi, superkovras la parolon de Arkejdi sub sian alkoholan kriegon. Kvankam li ne povas aŭdi al Arkejdi plu, Vakero iom certas. ke la malproksima babilado, kion li aŭdas per la ŝtopilingoj enhavas rimarkindan kvanton da insultado. Li ridetas.
“Adios, muĉaĉitos.” Vakero ridegas, kaj kondukas la panteron flanken de sur la vojo. La bienisto tie ĉi, amiko vera de libera komerco, pagiĝas kontraŭ la tritiko kio foj-foje damaĝiĝas, kaj Vakero havos senobstaklan kurejon ĝis la bordo. La radaraj detektiloj trovas nur malvermajn signaloj de malproksime kaj Vakero scias, ke neniu nun rigardas lin.
La bestaĵo muĝas tiel, kiel la plej lasta soleca dinosaŭro kaj tremblas dum ĝi akiras distancon. Mensaj indikiloj grimpas supren je siaj kolumoj de blueco tra verdeco ĝis oranĝeco. Matura tritiko flugas supren malantaŭe kiel nubo. Vakero aŭdas ŝtalan gitaron ludi iun solecan kanton ie en lia menso. Li plimultigas la flamon kaj kuras nun je rapideco pli alta ol cent sesdek kilometrojn hore, dum li transpasas la bordon.
Lia radaro estas el la antaŭen-rigardanta speco kaj strikte limiĝas: ĝi celas, ke li evitu truojn kaj sulkegojn kaj, ke li informiĝu, se domo obstaklus al li la vojon. Ĝi elsendas iom malfortan signalon kaj probable ne detektiĝos fare de io ajn, krom ke tio estus tiom proksime, ke la unua detekto tamen fariĝus per okulo. Kansaso aranĝis, ke siaj defendiloj alfronti plejparte tien ĉi, kaj se li aktiviĝus ion ajn, probable tio okazus nun.
La horizonto estas malklaraĵo el malhela malpleneco akcentita ie kaj tie per bienaj siloj. Ĉiuj malamikaj radaroj tre malproksimas. La luno leviĝas kaj la motoroj muĝegas kaj Vakero moderas sian rapidecon por ke li ne suprenkirlu polvan signon kiu eble detektiĝus per radaro. Li volas ŝpari siajn aparatojn por la pli grava testo, Misuro. Tie, kie la luituloj kaŝas sin en la ĉielo, koler-esprimaj kaj pretaj por salta ekkapto.
Bovoj forkuras de la pantera kriego. Robotaj falĉatoroj glitas tra la kampoj, starantaj kvazaŭ impresaj fremdaj gardistoj en siaj insuloj da brila lumo, movantaj sole, senkapablaj detekti la panteron dum ĝi preterrapidas sur la grundo. Vakero ricevas pli fortan radar-signalon de la nordo kaj scias, ke serĉ-aviadilo venas al lia direkto. La sorbema kaŝiga farbo tiel suĉas la radarondojn, kvazaŭ soifanta elefanto, tamen Vakero malakcelis kaj turnas, por malpliigi sian preterruĝan signon, kondukante laŭ malkruta arĥo for de ebla problemo. La serĉ-aviadilo daŭrigas tiel la flugadon, kiel antaŭe, ne alarmita.
Moveblaj turoj altas ŝajne kline, kvazaŭ kiel ŝton-epokaj monumentoj, mirinde altkostaj bor-turoj kiuj konstruiĝis por ke oni injektu specialan bakterion en la baz-rokon kuŝantan sub la erodita ter-surfaco, mikroboj kiuj putrigos la rokon kaj kreos novan grundon. Jen plua bieno kiu pro bankroto aparteniĝis al la orbitaj blokoj—neniu pli malgranda bieno finance kapablus rekrei grundon tiel ĉi. Vakero subpremas sian volon, ke li kur-frapu la bor-turojn, kaj grimacas al ili anstataŭe.
La pantero transpasas la riveron Eta Arkansaso sude de la urbo Mikfirsono, kaj Vakero scias, ke li transpasos Kansason sen problemo. La defendiloj situas malantaŭ li. La sola problemo eble okazus se li kondukus sin tuj antaŭ la vido de ŝtata policano transpasante iun vojon, kaj eĉ tiam la aŭtoritatulojn devus furioze pretigi helikopteron tuj ĝustatempe. Li kredas, ke tio ne povas okazi.
Kaj ĝi ja ne okazas. En la profunda viol-purpura ombro de kelkaj kadukaj siloj proksimaj je la urbo Gridlio la pantero glitas el la mallumeco kaj terure timigas knabon en la fuel-kamiono dormantan. Vakero grade malakcelas la motorojn kaj atendas ĝis la dolĉa malvarmeta alkoholo ĉerpiĝas en la fuelujojn. Li jam sentas la radarojn kiuj serĉas elen de la bordo de Misuro. Pli fortaj ol ĉio antaŭe trovitaj. La lu-polico ne estos facila obstaklo.
“Ili ne sufiĉe subteniĝas per mono, Vakero,” Arkejdi iam diris. “Ili ne kapablus financi perdon de sia ekipaĵo. Ili devas sperti multan sukceson tuj tuje kaj kaptu iom da ŝarĝo. Aliel ili spertos problemojn.”
Ek de la ŝton-milito, Usono balkaniĝis ege pli multe ol en eĉ la plej ekstremaj sonĝoj de tiuj iamaj politikuloj kiuj laboris kontraŭ la ŝtataro por la rajtoj de ŝtatoj. La tiel nomata centra registaro ne plu regas inter-ŝtatan komercon, kaj la rezulto estas furioza provado starigi impostojn tra tute la meza lando. En la okcidento, proksime je la kosmodromoj de Kalifornio kaj Teksaso kie la produktaĵoj subenvenis de la orbitantaj fabrikoj, la bordoj estas liberaj, sed la mezlandanoj trovis nenian kialon, pro kiu ke ili ne rajtas profiti per io ajn, kio trapasas sian teritorion. Peza imposto falas sur komercaĵon trapasante ien ajn inter la ŝtatoj.
Tio lasis la nordoriento en malbona pozicio, laŭ la distribuado de orbit-bokaj produktaĵoj. Tie oni ricevas iom el la kosmodromoj de la florida libera zono, sed la libera zono estas sub orbit-bloka regnado, kaj la orbituloj ŝatas, ke la merkato restu malsata por ties produktaĵoj. Artefarita mankeco estas la nomo de ties ludo, kaj la nordoriento pagas per sia elĉerpanta riĉeco la prezon de tiuj aĉaj malmultaĵoj, kiujn la orbitaj blokoj ofertas. La okcidento havas pli multon oferti al la blokoj, kaj la produktaĵoj kostas malpli kaj pli ofte haveblas—sufiĉe multas, por ke oni ekspedu ĝin al la merkatojn de la nordoriento kontraŭ granda profito, almenaŭ se ne pagendas grandan imposto-prezon survoje.
Pro tio la unuaj atmosferaj ĵokeoj ekrajdis siajn supersone rapidajn deltaulojn transen kun siaj meznoktaj ŝarĝoj da malpermesaĵoj. Kaj la mezokcidento reagis, unue per sendi supren radar-aviadilojn kaj armitajn ĉas-aviadilojn, poste, kiam la provo interŝanĝis aviadilojn kontraŭ panteroj, per plifortigo de siaj grundaj defendaj aparatoj.
Kaj nun, ĉe Misuro, per licencado al privata polico. La ŝtataj registaroj ne kapablis resti freŝe informitaj pri la ŝanĝoj de kontrabanda teĥnologio, kaj tial oni decidis licenci lokan korporacion, ke tiu ĉasu la kontrabandaĵon anstataŭe. Ĉiu ignoris la fakton, ke la usona konstitucio donis tiun aŭtoritaton sole al la federacia registaro; tamen la konstitucio estis mortaĵo, tute senpova kontraŭ la orbitana aŭtoritato.
Oni rajtigis la lu-policanojn, ke ili celu mortigi dum pafado, kaj enspezu per ekposedo, tuta kaj sen-demanda, de ĉiom ajn kontrabandaĵo, kiom oni povas kapti. Raportoj rakontis pri impresemaj aroj da flugantaj radaroj, pri detektiloj por hejto kaj strangaj son-detektiloj kaj aviadiloj plenaj de serĉ-kapablaj misiloj kaj bros-aspektaj pro ties multaj pafiloj.
De Gridlio Vakero iras malrapide nordorienten, kondukas paciente, notante sur mapo la flugantajn radararojn. Ili estas senhomaj aviadiloj, malpezegaĵoj sub robota gvidado, propulsataj per suna energio por ke ili restu ĉiam en la ĉielo, levante sin dum la suno brilas kaj glitante tre facile teren dum la nokto, kun nenia neceso surteriĝi krom por ripariĝi ĉiun duan monaton. Ili konstante komunikas mikroonde al surteraj komputatoroj, pretaj je la neceso rapide enĉieligi aviadilaron se io suspektinda okazus.
Ili tiom malpezas, ke radar-serĉaj misiloj ne kapablas trovi ilin por detrui, kaj signalo-sekva serĉ-misilo estus observata dum sia supreniro, sufiĉe frue por ke la aparato ĉesu sendi antaŭ ol la misilo alvenus.
Vakero celas la larĝan terenon inter Nov-Kansasa Urbo kaj la montaro Ozarko. Li scias, ke homoj en la Ozarkoj amikas, kun tradicio pri rezistado al la homoj, kiujn ili nomas leĝuloj kiu datas ekde la tempo de Kol Junger, sed la tereno tie tro striktas. Vakero deziras rapidan kuron sur platejo. La fakto, ke tia parto de la ŝtato situas ĝuste tie ĉi, kie la lupolico koncentrigis sin estas nur plezura hazardo.
La serĉ-robotoj turniĝas laŭ facilaj cirkloj en la aero dum ili glitadas suben helpe de bateria energio, kaj Vakero kredas, ke li vidas ritmon konstruiĝi kiu ebligas lin gliti en iun senrigardotan lokon kiu eble daŭros ĝis post li jam penetros la bordon ĝis okdek kilometroj. Dum la pantero glitas suben laŭ la malfirma bordo de la Marĉo de Cignoj kaj raketas super plataj kot-lagetoj kaj kota akvo, ĝi elkreskigas direkteblan antenon kaj kraĉas enciferigitan mesaĝon okcidenten, al tie, kie Arkejdi kaj la Evitisto atendas en la avidilo de Arkejdi, kiu turniĝas laŭ siaj propraj cirkloj super la ebenaĵo de orienta Kolorado.
La responda signalo venas rapide, forta sendaĵo por la subuloj de Arkejdi ĉe la bordo inter Kansaso kaj Misuro. Tie atendas pli da panteristoj, starantaj apud siaj veturiloj, atendante la ordonon...kaj tiam, kiam ili ricevas ĝin, siaj propraj panteroj eksaltos sur la ebenaĵon, movos rapide kaj poste haltos, freneze zigzagos sur la kampojn, sendos polvo-signojn ĉielen, ekfaros radarajn kaj trans-ruĝajn montraĵojn sur la komputatoraj ekranoj de la lupolico. La leĝistoj devos elspezi multan penadon por provi ĉasi kaj kapti ĉiun. Kaj kiam oni trovos, la tromp-panteristoj kapitulacos sufiĉe humile—ĉar ili portas neniom da kontrabandaĵo kaj nur suferos mon-punon pro la drat-bariloj kiujn ili platigis dum sia kuro, kaj enkarceriĝos dum mallonga tempo pro sia senzorga endanĝerigo. Arkejdi pagos la monpunojn kaj koston de advokatoj, kaj ankaŭ malavidajn salajrojn. Se la plej malbona ŝanco okazus, ties vidvino kaj orfoj akirus la asekuran monpagon. Tiu laboro pagas bone, kaj servas kiel ekzercado por tiuj ambiciaj panteristoj, kiuj volas penetri la bordon.
Sed post la signalo al la aliaj panteristoj venas la voĉo de l' Evitisto, tiom seka, kiom la ebenaĵo de Portaleso. “Arkejdi Miĥaeloviĉ deziras iom pli da informo, ĉi tie, Vakero,” li diras. “Li volas scii pri kial vi ne raportis pli frue.”
“Oni povas retrosekvi mesaĝon nuntempe, Evitisto.”
La Evitisto silentas ioman tempon, probable ricevante admonadon de Arkejdi, kaj kiam lia voĉo revenas, ĝi tiam estas malpli bonhumora. “Kunpremita mesaĝo per mikroondo sendita preskaŭ tute nedetekteblas,” li diras. “Arkejdi diras, ke decus, se vi estus raportinta tuj tiam, kiam vi transpasis la kansasan defendilaron.”
“Mi bedaŭras,” Vakero diras per ĝoja voĉo. “Sed mi ĝuste nun tre proksimas la bordon de Misuro, kaj mi preferas ne devi daŭrigu tiun ĉi konversacion dum mi provas labori.”
Plua paŭzo okazas. “Arkejdi rememorigas vin, ke li jam investis grandan monsumon en vian panteron, kaj li volas esti informata pri tio, kion lia investaĵo faras.”
“Mi celas doni al li kontentigan profiton kontraŭ lia mono,” Vakero diras. “Mi ne planas malŝpari tempon per multa babilado. Mi havas oportunon ĝuste nun, kaj mi prenos ĝin. Ĝis revido.” Kaj li malŝaltas, notante, ke li sendu al Arkejdi fadenon da maltrankvilo-bidoj de la oriento tiam, kiam li alvenos tie.
La pantero grimpas el la Marĉo de Cignoj kaj akcelis dum ĝi komencas sian kuron orienten. La tamburado de maizoj kontraŭ la antaŭo plilaŭtiĝas ĝis sonego martelada. Motoraj indikiloj montras aŭ oranĝe aŭ ruĝe. Ĉiu nemotora lampo verdas. Ŝtalaj gitaroj kantas tiel, kiel anĝeloj en la menso kaj Misuro krias kanton akompane. Ekspedi la poŝtaĵon estas glora ago.
La trompaj panteristoj kaŭzas maltrankvilecon, kaj pli da radaroj ekŝaltiĝas, tiuj, kiujn oni jam ne uzis kun la espero, ke subita ekapero eble kaptus kontrabandiston per surprizo. La rigardo-manka loko ankoraŭ restas sen radaraĵo. Li forĵetas sian singardemon kaj decidas, ke li plej plene ruĝumu la motorojn. Duone sentita mesaĝo el la korpo informas, ke ĝi nun premiĝas malantaŭen kontraŭ la seĝon, sed pli gravaj aferoj pripensindas. La pantero nun flugas en la aero duonatempe, elfosante malaltajn montetojn kaj flugante super la suproj, ĵetante maizojn kaj disigante barilojn, ĝia voĉo estas kriego de frenezulino. Nerveroj flagras en la menso de Vakero, pulse sendante siajn mesaĝojn al lia kristalo, stabiligante la veturilon dum ĝi batiĝas supren kaj reen. Li estas profunde en la interfaco dum la stir-klapojn invadas al li la menson, rajdante la akran eĝon de stabileco, kvazaŭ sketante tuj apud truego. Vakero scias, ke li poste trovos profundajn kontuzojn sub la korpo-zonoj de l' seĝo, malgraŭ ties kusenetoj.
Li transpasas la bordon de Misuro inter la urbo Luisburgo kaj la rustanta monumento kiu honoras la plen-mortiga batalo ĉe la Marĉo de Cignoj. Sekega Misuro sopire atendas pluvon, kaj lia nubo el polvo leviĝas ture kun alteco cent-metra, sed neniu rigardas tien. La stir-klapoj alkutimiĝas pri tiu skuado, kiun ili spertas, kaj pli facile moveblas.
Kaj poste radaro pulsas de tuj supere, plua robota detekt-aviadilo ŝaltiĝis por partopreni en la radara reto. La nerigardita loko eke plen-rigardiĝas kaj la polva nubo probable aspektas tiom atentiga, kiom brulanta sago en la nokto. Vakero malakcelas la motorojn de ruĝeco ĝis flaveco kaj provas fari sin malpli granda, sed la radaro situas tuj supere kaj ekzistas nenia metodo por eliri de sub ĝia rigardo. Li malakcelas la onde saltantan panteron kaj stiras trans la flankon de la Sude Granda Rivero. Lia akvo-ŝprucego altas malpli ol la antaŭa polvo-nubo kaj li scivolas ĉu li faris sukcesan eskapon, sed poste aliaj flugantaj radararoj komencas ŝaltiĝi en la proksima ĉielo kaj li scias pri tio, kio okazos.
Lia propra radaro montras rem-boaton senmovantan sur la kvieta akvo, kaj la pantero saltegas al la terbordo, por eviti ĝin. Li malvarmigas la motorojn de flaveco ĝis verdecon—estas pli saĝe savi fuelon por la estonteco. Li decidas, ke estas tempo por aŭskulti tion, kion la polico diras kaj ŝaltas la polic-bandan antenon. La sendaĵoj de la luita polico enciferiĝas sed tiuj de la ŝtata polico sendiĝas klare, kaj per parto de sia plilarĝigita menso li aŭskultas iliajn konsternitajn vokojn dum ili provas, per rade propulsitaj veturiloj, sekvi la panteristojn dum tiuj vipo-rapide transiras la kampojn. Foje iu lupolicano parolas por konsili ilin. Vakero ekhavas la ideon, ke la ŝtata polico iom malemas kunlabori kun ekster-registara luebla dungo-polico, io, kion li plimalpli antaŭe suspektis.
Ŝajnas, ke la radaroj cirklas pli sencele nun, kvazaŭ ili perdis lin almenaŭ partotempe. La pantero eniĝis la provincon Ĝansono antaŭ ol Vakero detektis radaron kiu boras al li de l' oriento, sufiĉe malalta por ke ĝi eble originu de aviadilo. Li funkciigas eksplodo-ŝraŭbojn kiuj tiel liberigas la ŝirmo-kovrilojn de sur liaj armiloj; la pantero fariĝos malpli aero-glatema kaj bezonos pli da atenton je alta rapideco. Vakero faras ke siaj motor-indikiloj ŝanĝiĝu de verdeco ĝis blueco kaj faras grandan turnon suden, esperante, ke li evitu la aviadilon, kaj dum momento ŝajnas, kvazaŭ tio sukcesis; la aviadilo daŭrigis norden, sed tuj poste ĝi subite ekturnas, falflugante rekte al la pantero.
Vakero sentas ondon da alkoholo saltadi tra sia koro dum la motor-indikiloj raketas ĝis ruĝeco, la pantero skuiĝadas dum ĝi kraĉas flamon. Dum momento ĝi provas grimpi superen en la aeron, la vento zumante preter la armiloj tiel, kiel la sudorientaj mond-ventoj faris tra la ŝnuroj de velŝipo, sed gravito tiras forte sur ĝia mov-direkto kaj la pantero frape falas sur sian kusenon. Dum la indikiloj maksimumiĝas, Vakero liberigas radar-trompan misilon kaj stiregas la panteron laŭ skuiga maldekstra turno, ĝia dekstra flanko skrapante teron dum la pantero premegas sian kusenon suben. La misilo daŭrigas laŭ rekta kurso, ĝiaj grandaj flugiloj etenditaj, flugante proksime je la grundo. Ĝi ne havas radaronde absorban farbon, kaj oni intencas, ke ĝia radara aspekto ŝajnu tiom granda kiom absorbaĵe farbita pantero; kaj ĝia ellasa gaso probable allogos iun ajn, kiu serĉas preterruĝe.
Vakero ŝaltas la postbruligilojn kaj rapidas al la Patro de Akvoj. Post si li vidas ekbrilojn en la nokta ĉielo dum la aviadilo pafas armilojn al la trompilo. Li esperas, ke civitanoj ne troviĝu sube; tiuj raketoj aspektas tre malplezurige.
Li ne povas vidi la eksplodojn; la lupolica aviadilo daŭrigas sian kurson dum ioma tempo, malripidiĝante, kaj Vakero malripidiĝas, ankaŭ, por minimumigi sian preterruĝan signalon. Fortaj radar-pulsoj ankoraŭ venas de tuj supere. Vakero aŭdas de la ŝtataj policanoj, ke du el la trompistoj kaptiĝis, kio signifas, ke pli da ĉasistoj estas nun liberaj por ĉasi lin. La lupolica avidilo komencas turni cirklon al lia direkto, kaj Vakero vidas strangajn siluetojn de metala arbaro sur la horizonto; li ŝanĝas kurson denove kaj kondukas al ĝi.
Ĝi estas arbaro da antenoj, kilometrojn larĝa, ricevante la malfortan mikroondan energion kiu venas suben de sun-energia satelito orbitanta, de brulanta fiksita stelo en la ĉielo kiu simbolas la dependecon de l' tero je la orbita forteco. Vakero stiras serpente tra la metala reto uzante nur la noktan vidkapablon. Estas probable, ke li konfuzis iun ajn signalon kiun la malamika radaro ricevas, tamen la lupolica aviadilo ankoraŭ pli proksimiĝas. La pantero eliras en malplenan lokon tie, kie metala ilo-dometo rustas sur sia betona bazo, kaj en tiu mallonga momento Vakero elpafas lamenero-disŝutan raketon rekte supren kaj saltas refoje inter la alojajn arbojn.
La kontraŭradara raketo supreniras ses kilometrojn kaj krevas, kaj subite la aparatoj de Vakero detektas malfortajn mikroondojn el ĉiu direkto resaltantajn. La lameneroj, facile drivantaj suben de tre granda alteco, estas el aluminiaj strietoj, ĉiu deka surhavas etajn ĉipon kun energi-fonton kiuj kopias kaj resendas ĉiujn elektro-magnetan signalon, kiujn ĝi ricevas. Sur la radaraj ekranoj de Vakero ŝajnas, kvazaŭ vasta stelaro da radio-fontoj subite estiĝis super la ebenaĵo. La homoj kiuj kontrolas la energifonta reto probable freniziĝas. Tuj post li eliras el la antenaro, Vakero refoje ŝaltas la postbruligilojn. La signalo de la aviadilo perdiĝis en la lamenera nubo kaj li divenas, ke estas tiu ĉi tempo decas por eskapi. Li komputatora mapo montras, ke antaŭe situas rivera fluejo. La tempo ŝajnas bona por ke li fiŝkaptu.
La rivera fluejo estas seka kaj serpenta, sed li forlasas la malamikan aviadilon malproksime malantaŭe. Multo da enciferigita radio-trafiko flugas, ĉiu mesaĝo eĥita pro la lameneroj dum ili malrapide drivas suben. Ĝi havas urĝegan econ, kaj unu mesaĝo de la lupolico petas helpon de la ŝtata polico, sendita sen ciferiĝo kaj redirata kun senfina frenezuleca efiko pro la lameneroj. Vakero ridetas kaj supreniras de el la rivera fluejo, rapidante nordorienten.
Ŝajnas, ke ĉiuj ĉas-aviadiloj surteriĝis por replenigi la fuelujon ĉar li jam transiris la riveron Misuro norde de Kolumbio antaŭ ol li trovas pluan malfacilaĵon. Li jam atendis tion, malvarmiginte la motorojn je verdeco kaj uzinte kaŝigan terenon, ĉar la policaj radio-aparatoj informas lin, ke du el liaj tromp-panteristoj jam kaptiĝis kaj la restaĵo jam ĉasiĝis al kaŝ-lokojn. Subite radaro ekpulsas de tuj supere denove kaj nova radaro dopleras al li de la nordokcidenta horizonto kvazaŭ ĝi ĵus saltis de sur aerodromo. Vakero malakceliĝas kaj turnas for: ne efike. Li serĉas bordon de larĝa arbaro kaj ne trovas, kaj subite ekaperas alia radara signalo kiu arĥas al li rapide el la sudo. Li pafas novan lamenero-raketon kaj ŝanĝas la kurson ankoraŭ refoje. La du ŝajnas konfuziĝi dum ioma momento pro la lamenera nubo, tamen poste unu el ili ĝustigas sian kurson, sekvite de la norda aviadilo. La suda aviadilo probable ekvidis lin per preterruĝa detektilo kaj celigis la alian pri lia loko.
Paf-celaj ekranoj ekbrilas kun freneza ruĝeco en la menso de Vakero. Ĝemo el lia gorĝo eĥas la amplifitan muĝegon de la brul-kameroj, kaj la pantero ĉizas teron dum ĝi turniĝas dekstren, alfronte al la venanta suda radar-fonto. Vakero malŝaltas la propran radaron por malhelpi eblajn retro-sekvajn misilojn kaj stiras laŭ nur la optikaj instrumentoj, lia menso farante decidojn fulmo-rapide, nervo-sendiloj pafante signalojn kontraŭ la kap-ŝaltiloj tiel, kiel hajlo, la interfaco entenante la tutan brilantan universon, la panteron kaj ties instrumentaron, la maizon kiu tondras sub la kirasoj, la dise ŝutitajn folio-ŝiraĵojn, la du malamikajn lu-policanojn kiuj raketas al li de el la nokto. Lia veturilo emas forlasi la grundon; ĝiaj ostoj ĝemadas pro perfortoj kaj la elstarantaj armiloj kriegas en la vento. La aero plenas de disŝirita maizo. Du drataj bariloj platiĝas, kaj la alta silueto de silo elstaras en la nigreco, la optikaj lensoj de la pantero kurbigas ties aspekton ene, minace. Li vidas la malamikon nun, ordinara helikoptero kiu rapidas al li je arbo-supra alteco, kun la maŝin-pafilo ekbriladanta. Li pafas kontraŭ-radaran misilon al la loko tuj inter la okuloj de la lupolicano ĝuste tiam, kiam la kiras-metalo super lia kapo komencas sonori pro la frapado de kanonaj kugloj. Fajretoj plenigas liajn internajn ekranojn kaj li ektremas je la perdo de okulo.
Nun li preterpasas, kaj tra la kiraso kaj la saltado de la veturilo li aŭdas la muĝon de la helikoptero dum ties helico disfrapas la superan ĉielon. La kontraŭ-radara misilo mistrafis: la multegeco da lameneroj konfuzis ĝin, aŭ eble la helikoptero malŝaltis sian radaron ĝustatempe. Sed nun ekestas alia sono, la tono de varmeco-sekva misilo kiu petas permeson ekflugi, kaj Vakero ellasas tiun birdon kaj stiras la panteron maldekstren, sentante kvazaŭ de trans longa distanco la tiron dum la veturilo glitas super monteton kun ŝprucado de maiza polvo, glitante flanken sur ĝia kuseno.
La helikoptero mortas en fajr-nubo de brila gloro, bruligante la kampon per erupcio de fuelo kaj armiloj. La silo staras en la malantaŭo, kun aspekto de tombo-ŝtono, spegule flagrante la ruĝecon. Freneza babilado soniĝas en la radio-aparato, enciferigitaj mikroondoj kriegas, rekoneble homeca malgraŭe, amplifita kaj reeĥita ĝis la bordo de tuta frenezeco pro la falantaj lameneroj. La lupolico kiu venas de la nord-okcidento ĵus vidis tion kio okazis al lia kamarado. La pantero provas turniĝi laŭ renversa voj-kurbo, glitante sur surfaco el maizaj silk-haroj dum gravito kaj inercio provas renversigi ĝin. Vakero sentas en lia kapo la rotacion de la giroskopoj, tremblantaj dum la ŝveb-veturilo ŝanceliĝas je ebla renversiĝo.
La lupolica veturilo krias supere kvazaŭ voĉo de morto-divena feino kaj Vakero vidas, ke ĝia subo spegulas la ruĝan flagrecon de la funebra fajro de ties kunulo. Jeta ŝveb-aviadilo, kun turbinoj tondrantaj ene de la rotacieblaj duktoj kiuj situas tuj ĉe la fino de ĝiaj mallongaj planeoj. Ĝi estas malpeza atak-jeto kiu povas ekflugi vertikale kaj ŝvebi, kunmetante la plej bonajn kvalitojn kaj de subsone rapida ĉas-aviadilo kaj de helikoptero, kun konsiderinda ŝparado de mono kaj fuel-uzado. Vakero esperas, ke li trovu oportunon por elpafi pluan misilon, sed la brulanta fuelo tuj super la supro de la monteto konfuzas liajn detektilojn kaj la ŝvebaviadilo subite kliniĝas en rapida turniĝo, disŝutante trompilojn el termito kiuj tiel brulas, kvazaŭ etaj paraŝutaj sunoj, kaj la oportuno kiu ekprezentis sin malestiĝas. La pantero ĵetas sin super la supro refoje kaj glitas laŭ la rando de la ruĝa rebrilo kiun la disiĝita helikoptero radias, celante la elstarantan silon en la malproksimeco.
Planoj ekflamas en tra la likvo-kristalaj ŝaltiloj de Vakero kun la fluida gracieco de internuba fulmo. Por la lupolicano, la plej saĝa decido estus daŭrigi la rigardadon kaj gvidu ĉi tien aliulojn sen riski sin. Se tio okazos, Vakero devos ĉasi la ŝveb-aviadilon; sed alia-flanke, la radaroj ankoraŭ senespere konfuziĝas kaj la ŝveb-aviadilo ne povas distingi inter la preterruĝecon de la pantero kaj tiu de la disrompaĵo, kaj nun estas la oportuno por ke Vakero foriri. Li decidas ruĝigi la motoron kaj rapidu por la sendanĝereco de Egipto je la alia flanko de la rivero Misisipo.
Sed ŝajnas, ke la lupolica piloto havas okulojn tiajn, kiaj singularaĵoj, ensuĉante mondojn, aŭ eble havas rimarkinde bonajn ekipaĵojn—eble eĉ unu el la plej novaj son-detektiloj?—ĉar la ŝveb-aviadilo haltas sian turniĝon kaj sekvas tuj post la ellasa gaso de la pantero. Sen eraro. Vakero malŝaltas la postbruligilojn kaj esperas, ke iom da kaŝiga tereno troviĝu tuj post la horizonto. Lia radio-sekvaj misiloj ne funkcios inter la lameneroj, kaj nek liaj radare gvideblaj misiloj. Li ne povas trovi bonan preterruĝan signalon de la antaŭa ŝveb-aviadilo, do la varmeco-serĉaj misiloj ankaŭ ne havus bonan ŝancon.
La tereno estas malglata, kaj subite la maizoj anstataŭiĝas per kanaboj, kun alteco de elefanta okulo kaj ĝis-kreve plenaj de rezino. Pro tio, la grundo estos malpli glitiga ol ĝi estis sub la maizoj, ŝanĝi la kurson estos malpli danĝere. La malamika piloto jetas rekte al li, ŝajne pro kolero pri tio, kio okazis al lia amiko, kaj Vakero scias, ke povos uzi tiun kolerecon tiel, kiel ajkida mastro uzas la kenetan energion de sia batalanto kontraŭ li—sed unue la motoroj devos maksimumiĝi ĝis ruĝeco, postbruligiloj sangi alkoholan fajron, kaj la pantero devos suferi iom da punado.
Vakero flugas dum li saltas super la supro de monteto, kaj eta tiro je la kontroliloj kaŭzas, ke la pantero glitu dekstren ĝuste tiam, kiam la ŝvebaviadilo malfermas armilujon kaj seso da formite eksplodaĵaj raketoj ekbruligas la kanabojn. Martelado soniĝas sur la kiraso, kaj ekbrilo el ruĝaj lampoj sur la ekranoj informas Vakeron, ke kuglo tiom granda, kiom botelego, penetris unu el liaj propraj armilujoj kaj detruis aron da plej nove designitaj elektronikaĵoj kiuj valoris du mil dolarojn. Tiuj detektiloj, kiuj celigas lian propran maŝin-kanonon detruiĝas pro pafado ĝuste tiam, kiam li mem decidas pafi kelkajn kuglojn. La nervo-sendiloj kiuj kiuj martelas kontraŭ la cerbo-ĉipoj de Vakero kvazaŭ fumas pro la maldolĉa sentaĵo de adrenalino, kaj ŝajnas, ke la ŝvebaviadila piloto moderigis sian kolerecon per singardemo ĉar lian rapidon li samigis al tiu de Vakero sen preterpasi lin, do tial, al Vakero restas neniun alian eblecon ol raketi plu trans la bona tero de Misurio, akceli, eke turneti dekstren kaj maldekstren, uzi la kanabon por helpi lin venki la malamikon. La maŝin-kanono martelas, martelas. La sentiloj de la pantero ekbrilas kaj mortas.
Kaj poste Vakero malfermas grande la valvojn por alkoholo kaj liaj motoroj krias angore dum en febra planado li plene funkciigas la jet-motorajn retroigilojn. Malgraŭ eĉ ĝia droga dormado, lia korpo krias dolore tiam, kiam la seĝo-zonoj tranĉe enpremas ĝin. Duono el la komputatoraj montriloj glaciiĝas pro la ŝoko. La ŝvebaviadilo baraktas dum ĝi provas daŭrigi sian pozicion, sed ĝi estas tro proksime je la tero por ke ĝi provu uzi bremse la aero-rezistecon kaj ĝiaj klapoj jam plene elstaras. La piloto anticipas tion, kio okazos kaj disĵetas termitajn brulaĵojn eĉ antaŭ ol lia duone regita kaj plene senespera aviadilo preterpasas flustre kaj la tono eksonas en la orela kristalo de Vakero. La misiloj de Vakero saltegas de el lia lasta armilujo, la dekstra turbino eksplodas kun ruĝa energio, kaj la ŝvebaviadilo ĝemas je metala doloro kaj turne falanta ŝraŭbe enteriĝas.
La pantero eskapas trans la ruĝe striita nokteco. Egipto proksimas, sed ankaŭ la sun-leviĝo. Vunditaj aparatoj revekiĝas; Vakero moderigas la motorojn kaj sukcesas zorgi pluan funkciadon el ili. Tempo ĝustas, por ke li trovu lokon por kaŝi dum la tago.
Vakero trapasas okdek kilometrojn da kamparo plu antaŭ ol alvenos la tag-lumo kaj kreskanta ondo da malamikoj. Ekzistas miloj da forlasitaj bienoj kaj garbejoj tie ĉi, malnovaj private poseditaj entreprenoj kiuj ne povis konkursi kontraŭ la de orbite organizitaj kulturo-fabrikoj kaj robotizitaj bienegoj. Vakero konas pri multe da ili, kie la malnovaj konstruaĵoj, apud la robote zorgataj maiz-kampoj, restas malplene.
Nova gusto venas tra la masko dum la korpo de Vakero revekiĝas. Garbejo vidiĝas per liaj sensiloj, unu el la longaj, mallarĝaj specoj, rektangula, desegnita por ŝirmi kubigitan garbon dum tiuj tagoj antaŭ ol la orbitanoj konstruis siajn grandegajn ŝirmo-domojn, po unu por ĉiu cento da bienoj. Zorge, kun delikata precizeco, li ŝultre puŝas malfermaj la pezajn duoblajn pordojn kaj gvidas la panteron en la betono-muran garbejon. Li memoras, tuj antaŭ ol li malŝaltas la motoron, ke li forgesis sendi mesaĝon al Arkejdi.
Nu, li rigardu la novaĵo-programojn kaj trovi informon tiel. Vakero nur diros al li, ke li ne povis sendi signalon tra la lameneroj.
Kun tuŝeto da bedaŭro, Vakero eliĝas la interfacon. Ondojn da atendigita doloro ekflamas en lian menson dum la ekranoj malaperas en la nokton. Lia korpo havas kontuzojn, doloradas kaj ŝmiriĝas de ŝvito. Li prenas la karbinon de el ĝia ujo kaj malfermas la lukon.
La garbejo odoras pro malsekeco kaj nebrulitaj hidrokarbidoj. Vakero ĝustigas la artefaritajn okulojn por vidi preterruĝe kaj vide ŝerĉas la garbejon. Li aŭdas la skrap-sonon de ratoj. Per la dratizitaj nervoj li kapablas pafi la karbinon kun perfekta precizeco al io ajn, kion la okuloj povas vidi.
Kaj la okuloj vidas du homojn, kunkune pozitaj sub iom da antikva pajlo en angulo. Vakero paŭzas momenton, strebas trovi signon de armiloj, kaj poste, tenante la karbinon en la mano, li etendas manon sube por trovi interŝanĝan donac-pakaĵon.
La malvarmiĝantaj motoroj eligas frapetan sonadon, kaj la pordo-rando, malantaŭe, arĝentiĝas pro tagiĝa lumo. Vakero tiras sin el la lukon kaj rampas suben laŭ la longa antaŭa klinanta kiraso-surfaco, liaj botoj glitante pro la glueca kanaba rezino.
“Homoj, de kie vi venis?” li demandas.
“Novjorko. Bufalo.” La voĉo estas juna kaj timo-plena. Vakero proksimiĝas al ili kaj vidas paron da ĉifone vestitaj gejunuloj kun aĝo ĉirkaŭ dek ses-jara, knabo kaj knabino, ambaŭ kune premitaj en unu sola dorm-sako sur malalta kun-puŝaĵo da antikva pajlo. Paro da ĉifonaj dorso-sakoj sidas kun soleco apude.
“Ĉu vi iras okcidenten?” Vakero demandas.
“Jes, sinjoro.”
“Mi iras orienten. Mi konjektas, ke vi tediĝis pro manĝaĵo el rostitaj maizoj,” Vakero diras. Li ĵetas la interŝanĝ-pakaĵon kaj ĝi frapas la betonan plankon apud la paro. Ili ektremas je la sono. “Estas iom da vera manĝaĵo en tio, aŭ glaciige-sekigita aŭ enladigita. Iom da bona viskio kaj cigaredoj. Kaj ĉeko venont-lunde post-datita, valora je kvin mil dolaroj.”
Estas silento, rompita nur de la sono de spirado kaj la skrap-sono de ratoj.
“Por ke vi plene komprenu,” Vakero diras, “la ĉeko estos interŝanĝebla nur se mi sukcesos je mia misio.”
La paro rigardas inter si dum momento, poste al Vakero. “Vi ne devas pagi nin,” la knabo diras kviete. “Ni certe ne faros—ni estas el la oriento, komprenu. Ni scias pri tio, kion vi faras. Mi ne estus vivanta se iam antaŭe, mi tiam ne estus havinta iom da antibiotiko.
“Jes. Nu. Nur konsideru, ke la mono estas bonvola gesto,” Vakero diras, kaj turnis sin for por meti kelkajn transdistancajn detektilojn ekstere kaj fermi la pordegojn de la garbejo.
Estas tempo por ripozi.
En la pantero la ĉambreto odoras pro ŝvito kaj adrenalino. Vakero demetas la akceloprem-ŝirman ensemblon kaj elŝtopilingas la elektrodojn, poste banas sin per spongo kiun li malsekigis per akvo el porto-ladego. Li manĝas specialan manĝaĵon kiu plenas de proteinoj, trinkas ion oranĝo-flavoran kaj plen-plenan de elektrolitaj nutraĵoj. Li rulas sin en la etan liton.
La adrenalino ankoraŭ ekscitas lin kaj li povas vidi nenion malantaŭ la palpebroj krom brulantaj postvidaĵoj de mapoj kaj ekranoj kaj motoraj indikiloj grimpante ĝis oranĝeco, de eksplodanta fuelo kaj raketoj flamantaj tra la nokto kun piroteĥnikaĵa senbrideco. Kaj, de ie malantaŭ la neone pulsantaj bildaĵoj al li ungas eta indigneco.
Ĉiam antaŭe sufiĉis, nur ke li faru penetrojn, ke li kuniĝu kun pulsantaj turbinaj pumpiloj kaj kriantaj postbruligiloj, portante la poŝtaĵon el unu libera zono en alian. En tio estis ia moralismo, pura kaj sendifekta. Sufiĉis al li, ke li estu libera ĵokeo sur libera vojo, batalante tiujn, kiuj volas striktigi lian vivon, volas ligi lin al la tero kvazaŭ li estus nenio pli granda ol kotulo. Ne gravis al li tio, kion li portis. Estis sufiĉe, ke li sciu, ke malgraŭ la kondicio de la restaĵo de la lando, la blua ĉielo super la propra kapo estas kvazaŭ la aero de libero.
Sed nuntempe li suspektis, ke ligeco al tiu moralo eble ne sufiĉas. Li komprenas, ke esti kaj nobla kaj vera batalanto estas ia afero, sed esti trompito estas afero tute alia.
Supozu, ke oni estus orbitana fabrikestro kiu volas alproprigi por si mem la regadon de la merkatoj de sia planedo. Oni jam tute posedas tiom da politika forteco, kiom necesas, kaj oni daŭrigas la prez-altecon per regado de la var-fonto. Tamen, oni sufiĉe inteligentas por ke oni komprenu, ke kie varoj mankas, tie nigraj merkatoj disvastiĝos. La pli multo el la varoj—la drogoj kaj multaj el la aparatoj, krom nur la raraj alojoj—povas esti fabrikata sur la tero, sed je pli multa kosto.
Se oni certas, ke malgraŭ ĉio nigraj merkatoj devos ekzisti, kial oni mem ne starigu ilin? Oni povas provizi la interulojn per flueto da varoj, sufiĉe por ke ili riĉigu sin. Oni povas dungi sufiĉe da muskoluloj por malsukcesigu la kontraŭajn entreprenulojn, kaj dumtempe oni ne nur superregas la laŭleĝan merkaton, oni ankaŭ regas la fonton de la eksterleĝa samtempe. Oni povas kaj krei kaj satigi la bezonojn de du malsamaj merkatoj, la laŭleĝa kaj la eksterleĝa.
De kie Arkejdi akiras siajn ŝarĝaĵojn? La demando komencas havi en si gravan sonon.
Sed nun la adrenalino jam elbruliĝis de la korpo de Vakero kaj liaj doloroj tiras al lia forteco. Li ne trovos iom ajn da informoj en forlasita garbejo en Misuro kaj liaj pensoj jam fariĝis konfuzitaj. Estas nun tempo por ke li glitu sub la mallarĝan lanan por-interŝangan litotukon markitan per tiu strio, kiu signifas, ke iam ĝia valoro egalis tion de kastora felo, kaj pretigi siajn menson kaj korpon por la venonta saltego tra la striktejo.
Jam estas posttagmeze antaŭ ol li vekiĝas, kaj trovas, ke la gejunuloj estas for. La postdatita ĉeko flirtas ĉe unu el la antenoj de la pantero. Vakero prenas ĝin de sur la anteno kaj rigardas ĝin dum ioma tempo, pensas pri etiko kaj devo, simboloj kaj agoj, kaj tiu aĵo, kiu en antikvaj tempoj nomiĝis honoro. Ie proksime, li certas, ekzistas pecon da libera kaj klara ĉielo.
Li faras la necesajn laboretojn, remetante la sensilojn kiujn la lupolicanoj forpafis, elskrapante la plejparton de la kanaban rezinon kaj la maizan kaj farunan disŝiraĵojn, kiuj surgluiĝis al ĝi, ŝprucigante radio-absorban farbon sur la ĉizitajn lokojn en la kiras-metalo. La maŝin-kanono ja multe difektis la veturilon, kaj estas bonŝance, ke la pli multo el la aparatoj ne penetriĝis. Al li restas malmulte da armiloj, sed restas nur kelkajn kilometrojn inter tie ĉi kaj la rivero Misisipio.
Li sidas en la kusena seĝo kaj eniĝas en la interfacon, aŭskultante la detektilojn dum kelkaj minutoj. Trafiko ŝajnas normala. Sed tiam, post kiam la tago estingiĝas, komencas multe da parolado kaj al kaj de iu proksima aerodroma turo. Devas esti, ke la turo situas proksime je malpli ol kelkaj kilometroj ĉar li aŭdas ĉiun silablon tre klare. La babilado ne enciferiĝas kaj ŝajnas ordinara, sed multaj el la aviadiloj havas la samajn vok-literajn prefiksojn. Vakero komencas trovi tion ĉi tre interesa.
Supozu, ke oni estus lupolic-estro kiu koleriĝis pro kelkaj perdiĝoj dum la antaŭa nokto okazintaj. Supozu, ke oni prognozis, ke la pantero kiun oni ĉasis probable suferis damaĝon, eble kripliĝon, kaj certe ne kapablis eskapi trans la Misisipion antaŭ ol tagiĝo. Supozu, ke oni volus venĝi sin pro la perdo de siaj amikoj, kiuj lastanokte bruliĝis preter rekonebleco en maiz-kampo trans la rivero Misuro.
Oni certe koncentriĝus ĉiom el siaj fortecoj ĉe la aerodromo plej proksima je la loko, kie la pantero devas atendi noktiĝon. Kaj oni ordonus al siaj aviadiloj, ke kelkaj el la plej nov-teĥnologie spion-kapablaj ĉirkaŭ-flugu super tiu regiono, kaj ke ĉiuj aliaj aviadiloj sidu sur atendejo tuj apud la aviadila flug-vojo, pretaj por ekflugi cele al la pantero tuj post ĝia eltrovo, por ke oni ŝanĝu ĝin en nur parte armitan oleecan makulon ĉe iu aĉa loko sur la ebenaĵo. Oni farus ĝuste tiel ĉi.
Vakero igas mapon montriĝi sur la ekrano kaj trovas ion, kiu havas la nomon Komunuma Aerodromo de Filadelfio kaj situas nur sep kilometrojn malproksime. Ĝi tro malgrandas por ke ĝi havu tiom ĉi multan trafikon tien kaj reen irantan, kaj ĝi situas tuj trans etaj monteto kaj arbaro. Vakero komencas rideti.
Antaŭ ol noktiĝo li jam ligis la korpon en la seĝo kaj ĝentile varmigis la motorojn. Li retroigas ilin kaj malantaŭiĝas el la garbejo, poste movas malrapide trans iom da rustita pik-barila drato laŭ la monteto-firsto, ne kuraĝinte meti sian radaran signon sur la supron eĉ dum nura momento. Li trovas sen-paviman vojeton, serpentas laŭ ĝi tra abia arbareto kiu kaŭzas rememorigon pri la odoro kaj sono de dolĉaj ventetoj, pri la kuseneco de molaj abio-nadloj sub piedo. Li iras for de la vojeto kaj eniras malseketan malaltejon, kie la sono de liaj motoroj mallaŭtiĝas pro folioj kaj muskoj. Poste, irante malrekte, li supreniras arbaran ebenaĵon, puŝante flanken junajn abiojn, ĉis post lia plifortigita vidkapablo trovas etan radar-turon antaŭ la sunsubiro siluetitan.
Ĉiuj el ili estas tie, pli ol dek milit-aviadiloj sidas tiel, kiel inferaj metalaj insektoj, kun sunsubirecaj flamoj spegulantaj de sur iliaj poluritaj korpoj, de sur la kanonoj, la pintaj nazoj de la armiloj en siaj ingoj. La aviadiloj ornamiĝas per sloganoj kaj komiksoj sur la nazoj pentritaj, pensige pri rapida meĥanika malpaco, militista virismo, aŭ pri la fidemo de vet-ludisto pri la instrumento de sia pasio: Morto de Supere, Panter-Eksplodigilo, Dolĉa Juliet' la Serpent-okulino, Aco de Pikoj. Kelke da teĥnikistoj marŝas tie laŭ flanka vojo, iloj en la manoj. Vakero permesas al si momenton da adrenalina triumfeco antaŭ ol li ekrapidos por detrui.
Dum la pantero tremblas ĉe bordo de la arbaro, Vakero havas imag-bildon de kuristo pozita sur etenditaj fingropintoj, kun la piedoj ĉe la blokoj, lia hauto elstara super striktaj tendenoj en kiuj la premita energio, sendifekta perfekteco, atendas la finiĝon de la senmovado. Li liberigas la fortecon kaj birdaro da korturnoj ekflugas dise de antaŭ la venanta frunto de la pantero. La motoroj ŝanĝiĝas de murmureco tra tondreco ĝis kriegeco, kaj Vakero vidas, ke la teĥnikistoj staras en momento da galciiga teruro tiam, kiam la pantero eksaltegas el el la arboj, subpremante barilojn kiel ciklono, iu peco de muĝanta meĥanika venĝo rekkte el infero, kaj poste la viroj en labor-vestoj diskuras, kriante avertojn.
Tro malfrue. Irante trans la plata grundo, la kirasita pantero jam atingis rapidecon pli multa ol cent sesdek kilometrojn hore antaŭ ol ĝi balais flanken la unuan helikopteron. La pantero multe pli pezas kaj la Aco de Pikoj fladiĝas tiell, kvazaŭ ĝi estus la malplena kaj mortece blanka forlasita haŭtu de insekto. Vakero jam eligis la maŝin-kanono de sub ĝia kirasita ujo kaj per ĝi pafadas malantaŭen al la rublo, ekbruligante la fuelon. Dolĉa Juliet Serpentokula platiĝas je kontakto kun la ĉirkaŭ-kusenaj kirasoj, poste ŝvebaviadilo nomita Morto de Supere, kaj alia plu kun la nomo Pendumema Juĝisto. Tra unu el la detektiloj li ekvidas, ke pilotoj elkuras el la aerodroma atendejo, kelkaj kun kaf-taso ankoraŭ en la mano, kun okuloj kaj buŝoj larĝe malfermaj dum ili rigardas la detruegadon. Poste la brulanta fulelo komencas eksplodigi municiojn kaj la pilotoj maltenas siajn trinkaĵojn kaj diskuras tiel, kiel koturnoj por trovi ŝirmejon.
Ŝtalo kaj brulanta aluminia alojo ŝtormas kontraŭ la kirasa metalo. Je la fino, Vakero kalkulas dek kvar detruitojn sur la ekflugvoja apudejo. Li batas suben iom pu da bariloj ka laŭiras la Salan Riveron ĝis la Patro de Akvoj, transirante inter kluzoj 21-a kaj 22-am seb ataji fare de noktaj flubantoj. Kvankam tio, ke la okcidenta suno jam delonge foriris, tamen eĉ de profunde en Ilinojso li ankoraŭ povas vidi ruĝan lumadon ĉe la okcidenta horizonto. Li suspektas, ke oni ne plu sugestos luadon de privata polico.
La defendiloj de Ilinojso alfrontas norden por kontraŭi malslaman aron da panteristoj kiuj kontrabandas buteron kaj fromaĝon el Viskonsono, kaj Vekero atendas neniom da problemoj. Dum li ĝintile kondukas la ŝvebveturilon al fuel-portanta ŝipo sur la rivero Ilinojso, Vakero decidas, ke estas jam tempo por ke li akcepti la sinsekvojn de lia silentado, kaj li eligas unudirektan antenon kaj celigas ĝin al la okcidenta horizonto.
“Jen Ĉevaleta Ekspedo,” li diras. “Mi pardon-petas pro la malfrueco de tiu ĉi raporto, sed anteno for-pafiĝis.” Por respondo, estas ia kolera muĝeto de statik-sono, p-oj kaj b-o tiaj, kiaj kuglegoj, kaj Vakero ridetas dum li mallaŭtigas la aparaton kaj parolas malgraŭ tio, ke li ricevas.
“Mi nun estas en Ilinojso, kaj mi kredis tion deca, ke mi menciu, ke mi ĵus elkuris la striktejon kaj ke dum la lastaj dudek kvar horoj mi detruis dek ses flugmaŝinojn kiuj apartenis al tiuj sensufiĉe mon-subtenataj bastardoj. Vi povos legi pri tio en la ĵurnaloj morgaŭ. Flankenŝparu kelkajn ekzemplerojn por mia memorlibro.”
La zum-sono en liaj oreloj mirakle ekhaltis, kaj Vakero ridetas refoje. “Adios,” li diras, kaj li malŝaltas la radioaparaton kaj sidas en dolĉa kaj beata silento dum li rigardas la fuel-indikilojn grimpi supren, al tiun lokon, kie li mem flosas en la ĉielo, estante malproksima punkteto laŭ la okuloj de la aliaj panteristoj, tiom alta en la ŝtale pura azureco, ke li ne videblas de la kotuloj kaj terulinoj de l' planedo, estante ikono de libereco. Li ne simple trakuris la striktejon, li venkis ĝin, detruis la novan subpremo-instrumenton, kaj lasis ĝin nur senformaĵo el duon-fanditaj ripoj kaj nigrigita plasto-vitro en lageto da flama fuelo kaj piroteĥnikaj municioj.
Kentukio estas ŝtato kiu kredas, ke ĝi profitas pli multe pro libere elspezantaj interuloj kaj panteristoj ol ĝi povus per impostado de tio, kion ili faras, kaj la irado facilas trans Egipto al la rivero Ohio. Brule transirante la riveron, li renkontas neniun el la riveraj serĉaj ŝvebveturiloj, kiujn la ŝtato Ohio sendadas tien ĉi. Vakero sekvas iun sennoman rivereton supren en la liberan ŝtaton ĝis ĝi proksimiĝas al kampara vojo, kaj tiam faras novan radiovokon por ekspliki pri sia loko.
Tio, kion li faras, permesiĝas en Kentukio, sed la ŝtato ne aprobas la ĉeeston inter ĝiaj bordoj de aĵoj havantaj grandan kapablon por subita minaco, do la enhavaĵoj de ĉiuj liaj armilujoj ja multe kontraŭas la leĝon. Pro tio, Vakero devas atendi sur tiu ĉi eta kampara vojo por ke, teĥnikistaro venu kaj demeti ilin de sur la veturilo, kaj dum li atendas li prenas la ŝiritan post-datitan ĉekon de el la poŝo kaj rigardas ĝin dum longa tempo. Antaŭ ol la tempo kiam ŝarĝaŭto plene de kotuloj alvenas saltete laŭ la ondete surfaca vojo, li jam ordigis al si la situacion.
Li decidas, ke tio gravas. Tio gravas, de kie la kloramfenildorfino devenas kaj tio gravas, kiu finance subtenas al Arkejdi. En la mano de Vakero estas io, kio representas obskuran, nedifineblan ŝuldon al anoniman paron da vojetaĉo-ratojn, ŝuldon tiom malmola kaj tranĉa kiom Solingena ŝtalo, kaj lia devo estas nur eltrovi tion.
Neniam plu sufiĉos, ke li estu la plej kapabla. Ial, ankaŭ nun gravas, ke li estu saĝa. Gravas, ke li konu tiun, por kiu li laborigas sian glavon.
Kaj kion li faru, se li malkovros la plej malbonan el eblaj situacioj, ke la interuloj estas nur maskoj kiujn la orbitaj registoj portas?
Se estos tiel, alia ŝuldo estiĝos. Kaj la grandeco de nur la interezo mem falige frapas, necesigos jarojn da repagado. Sed li jam nomis sin civitano de la libera kaj senmakula ĉielo tro longe, por ke li akceptu la ideon, ke la aero estu iel kaĝa.
Ĝentila frapo soniĝas ĉe la luko, kaj li remetas la ĉekon en la poŝo. La kotuloj informas lin, ke estas tempo por movi. Ie en lia menso, ŝtala gitaro ludiĝas...
~ ĉapitro tri ~
~ fintradukita ~