Dratizitaj

verkita de Ŭalter Ĝan Ŭiljamz (1953 -    )

Ĉapitro Du

HODIAŬ/JES

Korpoj kaj partoj de korpoj flame ekbrilas kaj estingiĝas en la lasera lumo, tie ĉi la diafana rebrilo de okuloj rande malheligitaj per kaĥalo aŭ turnitaj supren al la ĉielo, kiu kaŝiĝas malantaŭ la stele brilero-plena plafono, tie ĉi elektraj haroj flame ekbrilas pro laŭ-modaj statikaj fulmetoj, tie ĉi blue blanka lumado de dentoj ĉirkaŭitaj per nokto-luma ardo kaj penetritaj per muta elpuŝita lango. Tio ĉi estas zon-dancado. Kvankam la muzika grupo estas laŭta kaj ŝvite intensa, tamen multaj el la zonanoj encerbigas sian propran muzikon per kristalo delikate dratizitan en la orelajn nervojn, aŭ dancas laŭ kap-aparato per kio oni aŭskultas al unu el la dek du kanaloj kiujn la taverno dissendas... Ili ondas laŭ ritmaj formoj, sen atento inter si. Oni strebas al perfekta reguleco, sed okazas akcidentoj–interfrapoj, ekfuriozo de pugnoj kaj kubutoj–kaj iu rampas el la zono, kaŝante ploretadon per sango-striita mano, sen atento de la homamaso.

Al Sera la dancantoj en la noktoklubo Hodiaŭ’ aspektas kvazaŭ ili estus tremanta amaso de mortanta karno, sanga, sensenta, mortema. Ligita per la koto de l’ terglobo. Ili estas karno. Ŝi ĉasas, kaj Mustelo estas la nomo de ŝia amiko.

MODERNAKORPOMODERNAKORPOMODERNAKORPOMODERNA
Ĉu vi Bezonas Modernan Korpon?
Tute Elektra - Interŝanĝebla - Laŭ la Modo!
Akiru Ekzempleron Tuj!
AKORPOMODERNAKORPOMODERNAKORPOMODERNAKORPO

La korpo-desegnistino havis okulojn el brilero-plena viol-purpuro super vango-ostoj el skulpita eburo. Ŝiaj haroj estis strie blondaj kaj kombitaj malantaŭen laŭ formo de perfekte fiŝa dorso-naĝilo malantaŭ ŝia nuko. Ŝiaj muskoloj estis kataj kaj ŝia buŝo estis kvazaŭ kruela floro.

“Haroj estu malpli longaj, jes,” ŝi diris. “Oni ne portas ilin longaj tie, kie gravito mankas.” Ŝiaj fingroj vipe etendiĝis kaj ekkaptis al Sera je la mentono, klinigante ŝian kapon en la malvarmetan nordan lumon. Ŝiaj fingro-ungoj estis viol-purpuraj, por harmonii kun la okuloj, kaj akraj. Sera kolere rigardis al ŝi, malafabla. La korpo-desegnistino ridetis. “Kuseneto en la mentonon, jes,” ŝi diris. “Vi bezonas pli fort-aspektan mentonon. La pinto de la nazo povas esti ŝanĝota; la via kurbas iom tro supren. La kurbiĝo de la mandiblo bezonas iom da platigo–Mi kunportos la skulpto-tranĉilon morgaŭ. Kaj, kompreneble, ni forigos la cikatrojn. Tiuj cikatroj ja devas foriĝi.” Sera kurbigis supren la lipojn sub la premado de la purpure pintaj fingroj.

La desegnistino maltenis la mentonon de Sera kaj rapide turniĝis. “Ĉu ni devas uzi tiun ĉi virinon, Kuninham?” ŝi demandis. “Ŝi havas tute neniom da modo-sento. Ŝi ne povas marŝi gracie. Ŝia korpo estas tro granda, tro mallerta. Ŝi estas neniulo. Ŝi estas koto. Ordinara.”

Kuninham sidis silente en bruna ensemblo, kun la neŭtrala, nememorebla vizaĝo montrante nenion. Lia voĉo estis flustra, trankvila, sed ankoraŭ aŭtoritata. Sera taksis, ke ĝi povus esti voĉo de komputatoro, tiom mankis al ĝi karaktereco. “Nia Sera havas modan senton, Fajro-burĝono,” li diris. “Modan senton kaj disciplinon. Vi celu doni formon al ili, skulptu ilin. Ŝia modo devas esti armilo, formita eksplodaĵo. Vi faros ĝin, mi celos ĝin. Kaj Sera puŝe eksplodigos truon ĝuste tie, kie ni volas, ke ŝi faru ĝin.” Li rigardis al Sera per senmovaj brunaj okuloj. “Vi faros, ĉu ne, Sera?” li demandis.

Sera ne respondis. Anstataŭe, ŝi rigardis supren al la korpo-desegnistino, apartigante la lipojn, montrante dentojn. Permesu, ke mi ĉasu vin je iu nokto, Fajro-burĝono,” ŝi diris. “Mi montros al vi modecon.”

La desegnistino turnis supren la okulojn. “Ter-ulina afero,” ŝi diris malŝate, sed malproksimiĝis je unu paŝo. Sera ridetis.

“Kaj, Fajro-burĝono,” Kuninham diris, “lasu la cikatrojn netuŝitaj. Ili parolos al nia Princino. Pri tiu ĉi kruela realeco, kiun ŝi helpis krei. Kiun ŝi superregas. Kion ŝi jam preskaŭ amas.

“Jes,” li diris, “lasu la cikatrojn netuŝitaj.” Li ridetis unua-foje, mallonga striktiĝo de la vangaj muskoloj, tiom malvarma kiom likva nitrogeno. “Nia Princino ŝategos la cikatrojn,” li diris. “Ŝategos ilin ĝis la fina momento.”

GAJNULOJ/JES   PERDULOJ/JES

La klubo Hodiaŭ’ estas taverno por ĵokeoj, kaj ĉiu speco de ili ĉeestas; luno-ĵokeoj kaj aparato-ĵokeoj, ŝarĝo-ĵokeoj kaj energi-ĵokeoj kaj ŝtonego-ĵokeoj–la ĵokeoj degnantaj doni porcion da planko al kotuloj kaj ter-ulinoj kiuj ĉirkaŭas ilin, kiuj esperas iĝi tiaj, kiaj ili estas aŭ ami ilin aŭ volas simple proksimiĝi al ili, tuŝi ilin dum zono-dancado kaj ensorbi iom da ilia aspekteco. La ĵokeoj portas siajn kolorojn, la veŝton aŭ jakon kun la emblemo de sia bloko–TRW, Pfizero, Toŝibo, Tupolevo, ARAMKO–la blazonoj de la venkintoj de la ŝtonego-milito portataj kun senzorga fiero de la ĵokeoj kiuj gajnis sian propran lokon en la ĉielo. Alta je cent naŭdek centimetroj, Sera ĉas-maniere promenas inter ili portante nigran satenan jakon, blazonizitan sur la dorso per blanka gruo kiu leviĝas al stela firmamento inter birdaro da ĉinaj ideogramoj. Tio estas la emblemo de malgranda bloko kiu centrigas la plimulton da sia komercado en Singaporo, kaj preskaŭ neniam vidiĝas tie ĉi en la Florida Libera Zono. Ŝian vizaĝon la ofte-ĉeestantoj ne konas, sed oni esperas, ke tiuj ne kredos tion malnormala, ne tiom malnormala kiom ŝajnus se ŝi portus la emblemon de Tupolevo aŭ Kikuju-a Optiko IG.

Ŝia skulptita vizaĝo estas pala, la floridane malhela haŭtkoloro ne plu vidiĝas, ŝiaj okul-randoj nigraj. Ŝiaj preskaŭ nigraj haroj estas mallongaj ĉe la kap-flankoj kaj elstaraj ĉe la kap-supro, ŝiaj nuko-haroj falas en formo de du maldikaj plektaĵoj malsupren laŭ la dorso. Fajro-burĝono jam pli larĝigis ŝiajn jam antaŭe larĝajn ŝultrojn kaj tranĉe malgrandigis la larĝecon de ŝia pelvo; ŝia vizaĝo estas akra kaj pinta sub la frunta har-pintaĵo, aspektanta sinsekvon de sago-pintoj, la formita eksplodaĵo, kion Kuninham postulis. Ŝi portas nigrajn danc-ŝuojn ĉirkaŭ-maleole laĉitajn kaj malhele purpuran streĉ-ŝtofan brusto-tukan pantolonon kun ŝelko kiu ĉirkaŭas la mamojn, streĉante la ŝtofon sur la cicojn kiujn Fajro-burĝono faris pli elstaraj. Ŝia bluzo estas diafanaĵo surŝutita de arĝento; ŝia kolo-tuko, nigra silko. Ŝi havas dratizitan ambaŭ-direktan radio-aparaton en la orelaj nervoj kaj legaĵo-ricevilo instaliĝis en la optik-nerva centro de ŝia antaŭ-cerbo, ĉi momente raportante dissendaĵojn de l’ polico per ĉiama litero-konkurso el sukcenaj lum-diodoj, kiuj montriĝas laŭ ŝia volo, transiras super ŝia amplifita vid-kampo.

Donacoj de Kuninham. Ŝiaj dratizitaj nervoj apartenis al ŝi jam antaŭe. Ankaŭ la Mustelo.

MI ŜATEGAS MIAJN KIKUJU-AJN OKULOJN, DIRAS PORNOGRAFI-KINAĴA STELULO RAD MEKLIŜ, KAJ PER LA MENDEBLA KAPABLO POR VIDI TRANS-RUĜE MI POVAS DISTINGI ĈU MIA SEKSA KUNULINO VERE EKSCITIĜIS AŬ ĈU MI NUR RAJDAS LA SILICION

–Kikuju-a Optiko IG

fako de Mikojan-Gureviĉo

Ŝi unuafoje renkontiĝis al Kuninham en alia taverno, la Blua Silko. Sera tiam ĵus finis la utiligon de Mustelo laŭ kontrakto, sed la kroĉisto, iu kurinto kies avareco superis lian eblon per saĝo ĝin sendanĝere utili, ankaŭ havis ĥirurgajn ŝanĝojn–ŝi pro tio poste flegis kontuzojn. Ŝi reakiris la varojn, bonŝance; kaj ĉar la kontrakto estis kun interuloj, kiuj pagis ŝin per endorfinoj; estas utile ĉar ŝi mem bezonis iom.

Kontuzo surosta troviĝas ĉe la malantaŭo de ŝia femuro kaj ŝi ne povas sidi; anstataŭe, ŝi kliniĝas malantaŭen kontraŭ la kusenizita taverna vendo-tablo kaj drinketas limonizitan rumon. La muzik-aparataro de la Blua Silko ludas insulanan muzikon kaj trankviligas ŝiajn ekscititajn nervojn.

La Bluan Silkon direktas atak-aviadila eksĵokeo kiu nomiĝas Moris, okcident-indiana insulano kun malnovaj de l’ kompanio Zejso artefaritaj okuloj kaj estis ano de la venkitoj de la ŝtonego-milito. Li havas por-blatajn ŝtopilingojn en la maleoloj kaj pojnoj, tiel, kiel la militistoj portis ilin. Fotoj de liaj amikoj kaj herooj pendas sur la muroj, ĉiu el ili ĉirkaŭita per la ĉiel-blua silka kolo-tuko de la elita spaco-defenda armea grupo, la plimulto el ili ĉirkaŭitaj ankaŭ per funebre nigra rubando kio jam purpuriĝis pro la longaj jaroj.

Sera scivolas pri tio, kion li vidis per tiuj okuloj. Ĉu tio inkludas la eklumon de ikso-radioj kiuj ekantaŭis la 10,000-tunajn ŝtonegojn, de orbitantaj pezaĵo-ĵetiloj pafitajn, kiuj traŝiris la atmosferon por frapi la urbojn de l’ ter-globo? La nenaturaj meteoregoj, ĉiu kun tiom da energio, kiom nuklea eksplodo, falis unue sur la orientan duon-sferon, de super Mombaso kaj Kalkuto, kaj antaŭ ol sufiĉa tempo pasis por ke la planedo turniĝu kaj faru paf-celaĵon ankaŭ el la okcidenta duonsfero, la terglobo jam kapitulacis–sed la orbitantaj blokoj kredis, ke ŝi ne sufiĉe imprese demonstris sian mesaĝon al la okcidentanoj, kaj tial la ŝtonegoj tamen falis. Ili diris, ke estis miskompreno de interna komunikado. La miliardoj de l’ terglobo konsciis, ke ne estis tiel.

Sera estis dek-jara. Ŝi tiam deĵoradis en junulara tereno-renaturiga laborkampo apud la Ŝtona Monto, kiam tri ŝtonegoj tute detruis la urbon Atlanto kaj mortigis la patrinon. Daŭd, kiu estis ok-jara, kaptiĝis en la rubo, sed la najbaroj aŭdis liajn ploregojn kaj liberigis lin. Post tio, Sera kaj ŝia frato resalte transloĝiĝadis ekde unu ŝtata protekto-departementa agentejo al alia, kaj poste trovis sin en Tampo ĉe la patro, kiun ŝi, de post la tria vivjaro, nek vidiis nek aŭdis. La sociologa plenumistino tenis ŝian manon tut-tempe ĝis atinginte la supron de la kaduka apartamentara ŝtuparo, kaj Sera tenis la manon de Daŭd. La koridoroj naŭze odoris pro urino, kaj senmembrigita pupo dise kuŝis sur la platejo de la dua etaĝo, disrompita tiel, kiel la nacioj de l’ terglobo, kiel la vivo de la homoj ĉi tie loĝantaj. Kiam la pordo de l’ apartamento malfermiĝis, ŝi ekvidis viron en ŝirita ĉemizo kun ŝvit-makulo ĉe la akseloj kaj havantan likvo-plenajn alkoholulajn okulojn. La okuloj, nekomprenante, moviĝis de Sera al Daŭd kaj poste al la sociologa plenumistino, kiam la paperoj transdoniĝis, kaj la plenumistino diris, “Jen via patro. Li zorgos pri vi,” tuj antaŭ ol ŝi maltenis la manon de Sera. Poste evidentiĝis, ke tio estis nur duone mensoga.

Ŝi rigardas la fotojn en iliaj polv-kovritaj kadroj, la mortintaj viroj kaj virinoj kun iliaj metalaj zejs-aj okuloj. Ankaŭ Moris rigardas ilin. Lia konscio forestas en ŝiaj memoroj, kaj aspektas kvazaŭ li provus plori; sed liaj okuloj memlubrikiĝas per silicio kaj liaj larmo-glandoj ne plu estas, kompreneble, kune kun liaj revoj, kune kun la sonĝoj de la kvin miliardoj da homoj kiuj esperis, ke la orbitanoj plibonigus iliajn vivojn, kiuj havas nenian esperon nun krom eskapi iel, eskapi eksteren en la malvarman, perfektan kobaltecon de la ĉielo.

Sera volas, ke ŝi mem povu plori, pro la nigre kadrita mortinta espereco pendanta sur la muroj, pro ŝi mem kaj Daŭd, pro la rompitaĵo kio estas ĉiu surtera ambicio, eĉ por la kroĉisto kiu vidis sian ŝancon eskapi sed ne estis sufiĉe inteligenta por ludi sian rolon ĝis la finiĝo de tiu ludo, en kiun la espero kondukis lin. Sed la larmoj jam de longe foriĝis kaj en ilia loko nun estas hardita ŝtala aspiro–la aspiro komuna al ĉiuj de la terulinoj kaj kotuloj. Por realigi ĝin ŝi devas deziri ĝin pli multe ol la aliaj, kaj ŝi devas esti volanta fari tion, kio ajn necesas–aŭ suferi, ke ĝi estu farata al ŝi, se tio necesus. Nevole ŝia mano leviĝas al la gorĝo dum ŝi pensas pri Mustelo. Ne, tempo ne sufiĉas por larmoj.

“Ĉu vi serĉas laboron, Sera?” La voĉo venas de la kvieta blankulo kiu ĵus antaŭe sidis ĉe la fino de la taverna vendo-tablo. Li jam proksimiĝis, unu mano ĉe la dors-apogilo de la alt-seĝo apud ŝi. Li ridetas tiel, kiel homo al kiu ridetado malkutimas.

Ŝi mallarĝigis la okulojn kaj rigardas lin de flanke, kaj faras laŭ-vole longan drinkon. “Ne tian laboron, kian vi pripensas, ŝnuristo,” ŝi diras.

“Oni vin rekomendis,” li diras. Lia voĉo estas sablo-papero, tia, kian oni neniam forgesas. Eble li neniam devis laŭtigi ĝin dum la vivo.

Ŝi drinketas denove kaj rigardas lin. “Kiu rekomendis?” ŝi diras.

La rideto nun estas ne plu; la nerimarkebla vizaĝo rigardas ŝin suspekteme, “La Hetmano,” li diras.

“Majkl?” ŝi demandas.

Li kap-jesas. “Mia nomo estas Kuninham,” li diras.

“Ĉu malplaĉos al vi se mi telefonos al Majkl kaj demandos lin?” ŝi diras. La Hetmano regas la haven-regionajn interulojn kaj foje ŝi laborigas la Mustelon por li. Ŝi malŝatas la ideon, ke li eble donas ŝian nomon al nekonatoj.

“Se tio al vi plaĉos,” Kuninham diras. “sed mi preferas paroli al vi pri laboro antaŭe.”

“Tiu ĉi taverno ne estas tiu, al kiu mi iras por labori.” ŝi diras. “Renkontu min en la Plasta Knabino, je la deka.”

“Tiu ĉi oferto ne estas tia, kio povas atendi.”

Sera turnas sian dorson al li kaj rigardas en la metalajn okulojn de Moris. “Tiu ĉi viro,” ŝi diras, “ĝenas min.”

La vizaĝo de Moris ne ŝanĝas sian esprimon. “Decas, ke vi eliru,” li diras al Kuninham.

Sera, ne rigardante al Kuninham, ricevas de vidkampa ekstremo tian senton, kio pensigas pri risorto malpremiĝanta. Kuninham ŝajnas pli alta ol li antaŭ momento estis.

“Ĉu mi rajtas fini la drinkaĵon antaŭ ol iri?” li demandas.

Moris, sen rigardi malsupren, etendas manon en la mon-tirkeston kaj ĵetas banknotojn sur la surfacon de la vendo-tablo. “La drinkaĵo estas senpaga. Eliru mian tavernon.”

Kuninham diras nenion, nur rigardas dum trankvila momento al la senpalpebrumaj metalaj okuloj. “Taŭnsend,” Moris diras, signal-vorto kaj la nomo de la generalo kiu iam gvidis lin supren kontraŭ la orbitanoj kaj iliaj bruligaj defendaj energioj. La aparataro de la Blua Silko analizas lian voĉon kaj la defendo-sistemo ekaperas de tie, kie ĝi kaŝadis sin super la taverna spegulo, kaj fiksis sin preta. Sera ekrigardas supren. Laseroj milit-kvalitaj, ŝi taksas, elserĉitaj el la nigra merkato, aŭ eble el la iama atak-aviadilo de Moris. Ŝi scivolas, ĉu la taverno havas sufiĉe grandan energi-kapablon por ilin uzi, aŭ ĉu ili estas trompiloj.

Kuninham staras senmove dum unu plua duon-sekundo, poste turniĝas kaj eliras la Bluan Silkon. Sera ne rigardas lin eliri.

“Dankon, Moris,” ŝi diras.

Moris esprimas senemocian rideton. “Diable, virino,” li diras, “vi estas ofta kliento. Kaj tiu homo estis ĉe orbito.”

Sera pripensas sian surpriziĝon. “Li estas el la blokoj?” ŝi demandas. “Ĉu vi certas?”

“Ines,” Moris diras, plua nomo el la pasinteco, kaj la laseroj rapide retiras sin en la kaŝejon. Liaj manoj risorte etendiĝas por ekteni la monon de sur la vendo-tablo. “Mi ne diris, ke li estas de la blokoj, Sera,” li diras, “sed li ĉeestis tie. Ja antaŭ ne longe. Oni povas observi tion pro la maniero, laŭ kiu li marŝas, se oni havas spertajn okulojn.” Li levas malglatan fingron al sia kapo. “La orelo, ĉu vi komprenas? Gravito per rotacia premo artefarita iom malsamas. Iom da tempo bezoniĝas por ke oni re-alkutimiĝu.”

Sera malridetas. Kian laboron li ofertas? Ĉu io tiom gravas, ke ĝi venigis lin malsupren tra la atmosfero, por dungi iun terulinon kaj ŝian Mustelon? Ne ŝajnas esti probable.

Nu. Ŝi renkontos lin en la Plasta Knabino, aŭ eble ne. Ŝi decidas ne ĝeni sin pri tio. Ŝi movas la korpan pezecon de sur unu gambo sur la alian, la muskoloj sparkante kun doloro tra la endorfina sento-malklareco. Ŝi etendas la glason. “Pluan, mi petas, Moris,” ŝi diras.

Kun tia malrapida gracieco, kio probable servis lin bone en la alta stelo-plena ĉiam-nokteco, Moris turniĝas al la spegulo kaj etendas manon al la rumo. Eĉ en ago tiom simpla, malĝojo montriĝas.

VIVE EN LA CIUDAD DE DOLOR?
DEJENOS MANDARLE A FELIĈEJO!

–Pojntsman-a Medikamentaro AG

Ŝi taksie veturas hejmen de la Blua Silko, penante ignori la trankvilajn okulojn de Kuninham, kiujn ŝi sentas fiksiĝi je la malantaŭo de ŝia kapo dum ŝi diras la hejman adreson al la ŝoforo. Li estas sub baldakeno trans la strato, penante ŝajnigi sin, kvazaŭ li legus magazinon. Kiom ŝi povos perdi, per tiu ĉi afero? Ŝi ne turniĝas por lerni, ĉu li montras malesperan surprizon pro la retreto, sed dubas ial, ke lia esprimo ŝanĝiĝis.

Kun Daŭd ŝi komune havas apartamenton, kiu zumas. Estas la zumado de klimatizo kaj reencikligilo, plua zumado fare de la etaj lumaj robotoj kiuj ŝajne sencele iras, purigante kaj polurante, manĝante insektojn kaj araneojn, kaj forigante la araneaĵojn de anguloj.

Ŝi havas en la antaŭ-ĉambro modestan komputatoron kaj Daŭd havas vastan muzik-aparataron kun ĝi interligitan, kun du metrojn alta ekrano por montri la bildan parton. Ĝi funkcias nun, silente, montrante komputatore pentritajn kolor-desegnaĵojn, dise projekcias ilin sur la murojn kaj plafonon per laseraj optik-aparatoj. La komputatoro prilaboras ŝanĝojn per ruĝo, kaj la muroj ŝajne brulas pro malvarma kaj silenta fajro.

Sera malŝaltas la bildon kaj rigardas malsupren al la malvarmiĝanta komputatoro; la ruĝaĵoj malrapide malaperas for de sur ŝiaj retinoj. Ŝi malplenigas la cindrujojn, kiujn Daŭd postlasis, pensante pri la brune vestita viro, Kuninham. La endorfinoj al ŝi malfortiĝas kaj la sur-osta kontuzo ĉe la femuro martelas ŝin je ĉiu paŝo. Estas tempo por plua dozo.

Ŝi esploras sekretan surbretan kaŝ-lokon, en lad-skatolon da sukero, kaj trovas, ke du el ŝiaj dekdu ampoloj estas for. Daŭd, kompreneble. En apartamento tiom ĉi malgranda, kaŝ-lokoj ne sufiĉe multas por ke oni kaŝu eĉ malgrandan kvanton de la drogo. Ŝi suspiras, poste ligas turniketon super la kubuton. Ŝi enigas ampolon en injektilon, elektas per skalo la deziratan dozon, kaj premas la injektilon sur la brakon. La injektilo zumas kaj ŝi vidas aero-vezikon leviĝi ene de la ampolo. Poste avertan lampeton lumiĝas sur la injektilo kaj ŝi sentas moviĝon ĉe sia haŭto dum la nadlo glitas en ŝian vejnon helpate de malvarmeta ŝpruco de anestezaĵo. Ŝi malligas la turniketon, vidas la lum-diodon de la injektilo dek-foje ekbrili, kaj poste sentas vualon gliti inter si kaj la doloro. Ŝi ensuĉas malgracian enspiron, poste stariĝas. Ŝi postlasas sur sofo la injektilon kaj marŝas reire al la komputatoro.

Majkl la Hetmano estas en sia kontoro tiam, kiam ŝi telefonas. Ŝi parolas al li hispangle kaj li ridas.

“Mi kredis, ke mi aŭdos vin hodiaŭ, mi hermana,” li diras.

“Jes?” ŝi demandas. “Ĉu vi konas tiun orbitanon Kuninham?”

“Iom. Ni iom komercis inter ni mem. Li rekomendiĝas plej impreseme.”

“Fare de kiuj?”

“De la plej gravaj.” li diras.

“Do vi rekomendas, ke mi fidu lin?” Sera demandas.

Lia rido ŝajnas iom maltrankviligita. Ŝi scivolas, ĉu li ebrias. “Mi neniam faras tian rekomendon, mi hermana,” li diras.

“Jes, vi farus, Hetmano,” Sera diras. “Se vi ricevus porcion da tiu komerco, kiun ajn Kuninham faras. Pro tio ĉi mi scias, ke vi nur faras al li favoron.”

“Da svedanja, mi hermana,” diras Majkl, per ĝeno-indika voĉo, kaj ekmalŝaltas la kontakton. Sera rigardas la zumantan ricevilon kaj malridetas.

La pordo malfermiĝas malantaŭ ŝi kaj ŝi rapide turniĝas kaj ekfaras defendan pozon, kun la pezeco ekvilibra, por ke ŝi saltu aŭ antaŭen aŭ reen. Daŭd marŝas senzorge tra la pordon. Malantaŭ li, portante sesopon da bieraj lad-skatoloj, venas lia administristo, Tigeto, malgranda junulo kun aktivaj okuloj.

Daŭd rigardas supren al ŝi, parolas tra la cigaredo tenata en liaj lipoj. “Ĉu vi atendis iun alian?” li demandas.

Ŝi maltensiiĝas. “Ne,” ŝi diras. “Nur nervozeco. Estis nervozige hodiaŭ.”

La okuloj de Daŭd moviĝas malripozeme laŭ la apartamento. La koloron de la irisoj li iam antaŭe ŝanĝis de bruneco en palan bluecon, ankaŭ la koloron de liaj haroj, brovoj kaj okul-haroj, en blankan blondecon. Lia haŭto estas bruneta, kaj la haroj ĝisŝultre longas kaj malorde aspektas. Li portas ornamajn ledajn sandalojn kaj striktan blankan pantolonon sub malhela tula ĉemizo. Li kutimas konsumadi kontraŭ-hormonajn drogojn; kaj kvankam li havas du-dek jarojn, li tamen aspektas dek kvin jara kaj barbo al li mankas.

Sera alproksimiĝas kaj salute kisas lin. “Mi laboros ĉi nokte,” li diras. “Li volas vespermanĝi. Mi ne povas longe resti.”

“Ĉu tiu estas konato?” ŝi demandas.

“Jes.” Li faras ombran rideton, celante certigi trankvilecon. Liaj bluaj okuloj flagras. “Mi antaŭe kuniĝis kun li.”

“Ne kun fiseriozulo?

Li glitas el ŝia brakumo kaj aliras la sofon por sidi. “Ne,” li diras flustre. “Maljunulo li estas. Mi konjektas, ke li sentas sin soleca. Facile plaĉebla. Probable deziras konversacion pli multe ol ion alian.” Li vidas la plastan pakaĵon de endorfino kaj ektenas ĝin, esploras ĝin. Sera vidas du pluajn ampolojn malaperi inter liaj fingroj.

“Daŭd,” ŝi diras, per averta voĉo. “Tio estas niaj manĝaĵo kaj lu-pago–Mi devas vendi ĝin surstrate.”

“Nur unu,” Daŭd diras. Li remetas la alian en la sakon, supren tenas unu por ke ŝi vidu ĝin. Cigareda cindro falas drive planken.

“Vi jam konsumis vian porcion,” Sera diras.

Liaj palaj okuloj flagras en la malhela vizaĝo. “Jes,” li diras. Sed li ne remetas la ampolon.

Lia bezono tro fortas. Ŝi rigardas malsupren kaj kap-neas. “Unu,” ŝi cedas. “Jes.” Li enpoŝigas ĝin, poste ektenas la ŝarĝitan injektilon kaj elektas dozon–grandan dozon, ŝi certas. Ŝi rezistas la tenton esplori la injektilon, konscia, ke iam, se li daŭros faradi tiel, li enkomatigos sin, sed ankaŭ konscia, ke li ĉagreniĝus pro ŝia zorgo. Sera rigardas dum la endorfino atingas lian kapon, dum li ripoziĝas kaj suspiras, lia emo moviĝi tro eke pro nervozeco ne plu evidentiĝas.

Ŝi prenas la injektilon kaj eligas la ampolon, poste remetas ĝin en la plastan sakon. Sur la vizaĝo de Daŭd estas duona rideto dum li supreme rigardas ŝin. “Dankon, Sera,” li diras.

“Mi amas vin,” ŝi diras.

Li malfermas la okulojn kaj frotas kat-maniere sian dorson kontraŭ la sofon. Lia gorĝo eligas strangajn ploretajn sonojn. Ŝi prenas la sakon kaj marŝas en sian propran ĉambron kaj ĵetas la sakon liten. Ondo de malĝojo flustras tra ŝiaj vejnoj kvazaŭ ĝi estus drogo el distilita melanĥolio. Daŭd mortos post ne longe; kaj ŝi ne povas haltigi tion.

Iam estis ŝi, kiu staris inter li kaj la vivo; nun estas la endorfino, kiu izolas lin de ĉiuj aferoj, kiuj volas tuŝi lin. Ilia patro estis freneza kaj malpacega, kaj duono el ŝiaj cikatroj rajte apartenus al Daŭd; ŝi tiam suferadis ilin kiel lia anstataŭulino, ŝirmante lian korpon per la propra. La batadoj de la frenezulo instruis ŝin kiel batale reciproki, faris ŝin malmola kaj rapida, sed ŝi ne povis esti tie por li ĉiam. La maljuna viro serĉis malfortecon en Daŭd, kaj trovis ĝin. Kiam Sera estis dekkvar jara, ŝi tiam forkuris kun tiu unua knabo, kiu promesis al ŝi sendoloran loĝejon; du jarojn poste, post kiam ŝi aĉetis sian liberecon for de tiu unua prostitua kontrakto kaj revenis por akiri lin, Daŭd jam neripareble damaĝiĝis, la nadlo jam eniris lian brakon. Ŝi gvidis lin al la nova domo, kie ŝi laboris–ĝi estis al ŝi la sola tiama hejmo–kaj tie li lernis kiel perlabori la viv-tenadon tiel, kiel ŝi jam lernis siatempe. Li restas ankoraŭ rompita, kaj kiom ajn longe ili ambaŭ restos sur la stratoj, tiom longe ne eblos, ke oni povu lin kuraci.

Se ŝi ne estus cedinta, se ŝi ne estus kurinta for, ŝi eble estus povinta protekti lin. Ŝi neniam plu cedos.

Ŝi revenas en la alian ĉambron kaj vidas, ke Daŭd ripozas sur la sofo, unu sandalo pendanta kun la rimenoj implike volvitaj inter liaj pied-fingroj. Tabaka fumo drivas supren el liaj naztruoj. Tigeto sidas apud li sur la sofo kaj drinkas unu el liaj bieroj. Li ekrigardas supren.

“Ŝajnas, ke vi marŝas lame,” Tigeto diras. “Ĉu vi volas, ke mi frotu viajn gambojn?”

“Ne,” Sera eke krietas, kaj poste konscias, ke ŝi kondutis tro ofendite. “Ne,” ŝi diras denove, kun rideto. “Dankon. Sed ĝi havas surostan kontuzon. Se vi tuŝus min, mi kriegus.”

ARTEFARITAJ SONĜOJ

La Plasta Knabino estas kvazaŭ revo pri bona vivo, kiun trompisto imagus. Estas ĉambro por zon-danci, kaj estas kap-aparatoj enigantaj en staton ebrian, aŭ pornografian, aŭ ian ajn, kian oni deziras sed timas akiri per envejna injekto. Orbitantaj drog-kompanioj ofertas la servon senkoste, kiel reklamon pri la propraj produktaĵoj. Estas dancistinoj sur la spegul-surfaca taverna vendo-tablo en la malantaŭo; la tablon oni provizis per video-ludoj por ke, se oni venkas, kun-tenilo de vestaĵo de unu el la dancistinoj disiĝas kaj falas for. Se oni venkegas, ĉiuj vestoj falas for de ĉiuj dancistinoj samtempe.

Sera estas en la granda antaŭa ĉambro, kie estas latuna muziko, mur-kavaj seĝejoj el ruĝa ledo, latunaj ornamaĵoj. Ŝi ne nuntempe, kaj probable neniam, rajtas eniri la kvietan ĉambron malantaŭan, ornamitan per frotita aluminio kun multo da malhela ligno, kiu eble iam estis la lasta mahagon-arbo en sudorienta azio–tiu ĉambro estas por la granduloj, kiuj regas tiun ĉi rapidan kaj danĝeran mondon; kaj kvankam ne montriĝas ŝildo, kiu diras “VIRINOJ NE ENIRU” , tamen estas preskaŭ same. Sera estas sendependa laŭ-kontrakta laboristo kaj meritas iom da respekto, sed malgraŭ ĉio ĉi, ŝi ankoraŭ estas por-dunga karno, kvankam de nivelo pli alta ol tiu, kiu ŝi iam estis.

Tamen, la ruĝa ĉambro plaĉas onin. Hologramoj, koloroj kaj helicoj kvazaŭ modelo de DNA, ŝvebas tuj super okula alteco, radiante per divers-kolora lumo tra la kristala kaj briletanta likvoro en la manoj de klientoj; kaj estas ŝtopilingoj ĉe ĉiu tablo por komputatoraj klavaroj por ke la klientoj freŝigu sian konadon pri la profitaĵoj; kaj estas virinoj kun rekonstruitaj mamoj kaj vizaĝo kiuj alvenas ĉiun tablon vestite per striktaj plastaj korsetoj, portante drinkaĵojn, kaj rigardas kun tute samaj kaj tre blankaj ridetoj dum oni enigas kredito-nadlon en iliajn komputilojn kaj klavumas malavaran plus-donacon per fingro-ungo.

Ŝi pretas por la renkonto kun Kuninham, portante noktbluan jakon, pri kiu la vendinto garantiis, ke ĝi povas ŝirmi ŝin kontraŭ energia malpaceco ĝis 94 kilogram-metroj po kvadrata centimetro da forteco kaj pantalonon ĝis 78. Ŝi investis iom da endorfinoj kaj aĉetis la helpon de du samlaboruloj. Ili marŝas libere ie en la taverno, pretaj por defendi ŝin kontraŭ Kuninham aŭ liaj amikoj se ŝi bezonos tion. Ŝi scias, ke ŝi bezonas atentan menson kaj tial konsumis malmultan endorfinon. Doloro nervozigas ŝin; kaj ŝi ankoraŭ ne povas sidi. Ŝi staras ĉe malgranda tablo kaj drinketas limonizitan rumon, atendante.

Kaj nun Kuninham aperas tie. Nerimarkinda vizaĝo, brunaj okuloj, brunaj haroj, bruna ensemblo. Flustra voĉo kiu pensigas pri puraj lokoj kiujn ŝi neniam ĉeestis, lokoj brilaj kaj molaj kontraŭ la diamantece brilanta nigreco.

“Nu, Kuninham,” ŝi diras. “La komercon.”

La okuloj de Kuninham ekrigardas en la spegulon malantaŭ ŝi. “Ĉu tiuj estas amikoj viaj?” li demandas.

“Mi ne konas vin.”

“Ĉu vi telefonis la Hetmanon?”

Ŝi kapjesas. “Li estis flatema pri vi,” ŝi diras, “sed li ne laboras por vi; li repagas al vi favoron, eble. Do mi emas mem gardi.”

“Kompreneble.” Li prenas komputatoran klavaron el interna poŝo kaj enŝtopas ĝin en la tablon. Pala flaveta ekrano eklumas en la profundeco de la tablo, montrante vicon da nombroj.

“Ni ofertas al vi tion ĉi en dolaroj,” li diras.

Sara sentas tuŝon de metalo sur la nervoj, sur la lango. Jen la sukcesego, ŝi pensas, la vera realaĵo. “Dolaroj?” ŝi diras. “Fariĝu serioza.”

“Ĉu oro?” Alia numeraro montriĝas.

Ŝi drinketas el ŝia rumo. “Tro peza.”

“Akcioj. Aŭ drogoj. Elektu.”

“Kiaj akcioj? Kiaj drogoj?”

“Vi rajtas elekti.”

“Polimksin-fenildorfinon. Tio mankas en la merkato ĝuste nun.”

Kuninham malridetas. “Se vi volas. Sed multo da tio envenos la merkaton post ĉirkaŭ tri semajnoj.”

Ŝiaj okuloj defias lin. “Ĉu vi kunportis ĝin malsupren de orbito?” ŝi demandas.

Lia vizaĝo esprimis tute neniom da surprizo. “Ne,” li diras. “Sed se mi estus vi, mi elektus kloramfenildorfinon. Pfizero planas estigi mankon, kiu daŭros kelkajn monatojn. Jen la numeroj. Medikamenta kvalito, freŝa el orbito.”

Sera rigardas la flavetajn numerojn kaj kapjesas. .”Kontentige,” ŝi diras. “Duonon antaŭe.”

“Dek procentojn nun,” Kuninham diras. “Tridek procentojn post viaj instru-ekzercoj. La restaĵon post la plenumo de la kontrakto, ĉu vi mem sukcesos aŭ ne.”

Ŝi rigardas supren al unu el la moviĝantaj hologramoj de la taverno, la koloroj estas puraj kaj brilaj, kvazaŭ vidite tra vakuo. Vakuo, ŝi pensas. La akcioj ne estas malbonaj, sed ŝi povas fari multe pli per la drogo. Kuninham ofertas al ŝi la drogon laŭ ĝia orbita valoro, kie ĝi produktiĝas kaj kie la kosto estas preskaŭ nenio. La surstrata valoro ege pli multas, kaj pere de tio ŝi povas aĉeti pli multe da akcioj ol la valoro, kion ili ofertas. Dek procentoj da tiu valoro estas pli multa ol tio, kion ŝi enspezis hieraŭnokte, kiam ŝi ĉasis la kroĉiston.

Por aniĝi ĉe la orbitanoj oni devas havi spertojn kiujn ili bezonas, lertecojn kiujn ŝi neniam povos akiri. Ekzistas alia vojo: ili ne povas rifuzi tiun, kiu havas sufiĉe da akcioj. Ili elsuĉas ĉiun restantan riĉaĵon de l’ terglobo, kaj se oni helpus ilin kaj aĉetus sufiĉe da akcioj, oni eble liberiĝus de la koto por ĉiam. Tiu ĉi sumo preskaŭ sufiĉas, ŝi kalkulas. Preskaŭ sufiĉas por aĉeti paron da biletoj kondukantaj al la supro de la gravita puto.

Ŝi levas la drinkaĵon al la lipoj. “Ni akordiĝu, ke mi ricevu kvaronon nun,” ŝi diras. “Kaj poste mi permesos, ke vi aĉetu por mi drinkaĵon, kaj vi povos informi min pri tio, kion vi volas, ke mi faru por gajni ĝin.”

Kuninham turniĝas kaj gestas al unu el la ridantaj korsete vestitaj virinoj. “Estas tre simple,” li diras, kaj li rigardas al ŝi per glacie malvarmaj okuloj. “Ni volas, ke oni estu enamigita je vi. Nur por unu sola nokto.”

ĈU VIA AMAT/INO SERĈAS ULON PLI JUNAN?
VI POVAS ESTI TIU ULO!

“La princino estas ĉirkaŭ okdekjara,” Kuninham diras. La hologramo, kiun li donas al Sera, montras palan blond-haran virinon ĉirkaŭ dudek jara, vestita per ia krispa bluzo kiu lasas nudaj la ŝultrojn, la kavetojn de la ŝultraj ostoj. Ŝi havas akvecajn bluajn okulojn kiaj tiuj de Daŭd kaj efelidojn ĉe la mamoj. Ŝi projektas senton de sendefenda senkulpeco.

“Ni kredas, ke ŝi devenis origine el Rusujo,” Kuninham daŭrigas, “sed la Koroleva Buroo ĉiam emas sekreti kaj ni ne havas plenan liston de ĝiaj estroj kaj desegnistoj. Kiam li meritis novan korpon, li tiam petis, ke li fariĝu virino. Lia rango tiom altas, ke oni permesis tion, sed ankaŭ malaltigis al li la rangon–oni eligas ĉiujn el siaj malnovaj dungitoj por estigi lokojn por la novaj. Ŝi laboras kiel kuriero nun.”

Ne estas malkutime, Sera pensas. Nuntempe oni povas aranĝi, ke pornografio eniĝu rekte en la cerbon, multaj ŝancoj por esplori tiujn plezurojn, kiujn ajn oni ŝatas, kaj poste, se oni sufiĉe riĉas, akiri novan korpon laŭ la propra gusto. Sed la teknologio por transloĝigi personecon ne estas perfekta–foje pecoj perdiĝas: memoroj, kapabloj, ecoj kiuj eble uzindus. Sinsekvo da korpoj povas konduki grade al demenco. Se oni akirus novan korpon kaj ne estas tiom potenca, ke ne estas eble formovi onin, oni probable malpromociiĝus ĝis li povos provi sin ankoraŭ kapabla.

“Kio estas ŝia nova nomo?” ŝi demandas.

“Ŝi informos vin, mi certas. Ni simple nomu ŝin Princino intertempe.”

Sera gestas per ŝultlrolevo. Ekzistas seso da stultegaj reguloj pri sekretismo en tiu ĉi afero, kaj ŝi konjektas, ke la pli multo da ili simple celas provi ŝian kapablon obei.

“Ŝajnas, ke ŝia nova korpo ne ŝanĝis lian seksan preferaĵon, nur lian modon ĝin esprimi,” Kuninham diras. “Princino montris kelkajn karakterizajn kondutojn post komenci sian novan laboron. Kiam ŝi trovas sin sur la tero, ŝi tiam ŝatas tavernumi. Trovi laborantinon–foje terulinon, plej ofte ĵokeinon–porti ŝin hejmen por unu aŭ du noktoj. Ŝi deziras dorlotulon, kondiĉe ke tiu estu danĝera. Ne tro pura. Iom malĝentila. Ne tro longe forlasinta la stratojn. Sed sufiĉe civilizita, ke ŝi sciu kiel plaĉi. Ne iun fiseriozulon.”

“Tio estas mi?” Sera demandas, tute sen surprizo. “Ŝia nova dorlotobesto?”

“Ni enketis vin. Vi iam estis licenco-hava prostituitino dum kvin jaroj. Kaj vi multe laŭdiĝis de viaj dungintoj.”

“Kvin kaj duono,” ŝi diras. “Kaj ne kun virinoj.”

“Li estas viro, vere. Maljuna viro. Kial tio estus malfacile por vi?”

Sera rigardas la blondan efelid-havan virinon en la hologramo, penante trovi la maljunan ruson en tiuj okuloj. Tiu esprimo, kio ĉiam samas, volas, ke ŝi fariĝu peco de iu privata fantaziaĵo, sed ne tro realeca, orgasmoj realaj sed neniam kun reala pasio. Plasta virino, objekto por ideoj kiuj kreskis kaŝite en ties menso, io kion oni povas forĵeti rapide kaj neniam porti hejmen. Iu tia koleriĝus, se la alia ne tuj ekkomprenus ties fantaziaĵon. Post iom da tempo, ŝi fariĝis kapabla fari tion.

Ne estas malsame de ĉiuj aliaj maljunaj viroj, ŝi pensas dum ŝi rigardas la bildon. Ne vere. Ili deziras direkto-povon, super kaj sia propra karno kaj tiu de aliuloj. Iu tia pagas plejparte ne por senti seksecon sed direktopovon super sekseco, super tio, kio mem minacas esti direktanto. Do oni uzas sian pasion por direkti aliulojn. Ŝi ja bone komprenas la direktemon.

Ŝi rigardas supren al Kuninham. “Ĉu oni donis ankaŭ al vi novan korpon?” ŝi demandas. “Garantiita esti nerimarkebla? Aŭ ĉu vi instigis Fajroburĝonon, ke ŝi refaru vin, por ke vi havu nenian rimarkindecon?”

Li rigardas ŝin longe, per tiu sama trankvila rigardado. Ŝajnas, ke ŝi ne povas afekti ĝin, aŭ lin. “Mi ne rajtas diri,” li diras.

“Kiom longe vi laboris por ili?” ŝi demandas. “Vi iam estis kotulo – vi ne havas tian saman aspekton, kian ili havas. Sed vi laboras por ili nun. Ĉu tio estas la rekompenco, kiun ili promesis al vi? Nova korpo kiam vi maljuniĝos? Kaj se vi mortus pro unu el tiuj ĉi labor-taskoj tie ĉi en la koto, ŝatinda funebro kun kantado de la himno de l’ kompanio super via korpo?”

“Io simila al tio,” li konsentas.

“Ili posedas vin tute, ĉu?” ŝi demandas.

“Ili volas, ke estu tiel.” Senemocie, akcepteme. Li scias la prezon de lia bileto.

“Direktismo,” ŝi diras. “Vi komprenas tion. Vi estas posedaĵo de homoj kiuj adoras la direktopovon, kaj sekve vi direktas vin mem bone. Sed vi estas vapor-prema kuirujo, kaj la vaporo troviĝas tuj sub la surfaco. Ĉu vi tavernumas dum viaj liber-horoj, kiel Princino? Iras al la tavernoj, al la prostituejoj? Ĉu vi estas unu el miaj antaŭaj klientoj?” Ŝi rigardadas en liajn senesprimajn okulojn. “Vi povas esti,” ŝi diras. “Mi neniam memoras vizaĝojn.”

“Efektive, mi ne estas,” li diras. “Mi neniam vidis vin antaŭ ol mi ricevis tiun ĉi taskon.” Li komencas aspekti kvazaŭ la pacienco en li elĉerpiĝus.

Sera ridetas. “Ne zorgu,” ŝi diras, kaj ĵetas la hologramon de Princino sur la tablon. “Mi fierigos viajn posedantojn per sukceso.”

“Mi certas, ke vi faros tiel,” li diras. “Ili ne toleros, ke io alia okazu.”

EN LA ZONO/JES

Simile je vico de marŝantoj, la sukcen-koloraj literoj iras transen ĉe la supera limo de la vidkampo de Sera, ĝuste tie, kie estus la ombro de ŝiaj brovoj.

PRINCINO MOVAS PRINCINO MOVAS PRINCINO MOVAS...

La Hodiaŭ’ estas la de Princino plej ŝatata taverno, sed ekzistas ankaŭ aliaj. Sera devas esti preta, se translokiĝo necesos.

La lav-ĉambro de la Hodiaŭ’ estas ŝajne hazarda kunmetaĵo el speguloj kaj neintensaj blankaj lampoj, ora mur-papero superŝutita de ruĝaj tufetoj, bronzaj ŝpruc-tuboj super basenoj, ujoj el kromo kiuj ofertas molajn paper-tuketojn por ke oni ĝustigu al si la ŝminkon. Sera eniras, puŝante per ŝultro la pordon, kaj paro da terulinoj antaŭ la spegulo starantaj ekrigardas ŝin. Envio evidentiĝas en iliaj esprimoj, kaj iom da preter-espera miro, kaj tuj poste la okuloj turniĝas sin-kaŝeme reen al la spegulo. La satena jako simbolas ion, kion ili deziras kaj plej probable neniam havos, la libereco de la blanka gruo flugi en la ĉielon inter la arĝenta ekbrilado de la steloj. Sera subite atentas sonon de ekplorado, plilaŭtigita per la malalta plafono, per la malmolaj surfacoj de la ĉambro. La okuloj de la terulinoj restas fiksitaj je siaj propraj spegulaĵoj dum ŝi preterpasas kaj paŝas en la budeton.

Estas la virino en la apuda budeto kiu ploras, paŭzante nur por ensuĉi grandan korpo-skuan enspiron antaŭ ol eligi la aeron denove tra la turmentitaj muskoloj de la gorĝo. Sera scias, ke plori tiom laŭte doloras. La ripoj sentiĝas kvazaŭ ili rompiĝus. La budeto skuiĝas pro alfrapo dum la virino batas sian kapon kontraŭ ĝian muron, kaj Sera komprenas, ke ŝi serĉas doloron, eble por kontraŭi doloron de alia speco.

Sera kutime evitas meti sin inter homoj kaj tio, kion ili bezonas.

Je la sono de la frapoj Sera prenas etan inhalilon de la zono, metas ĝin ĉe la nazo, kaj funkciigas ĝin. Ellasata gaso siblas. Sera klinas la kapon malantaŭen, sentante la ekscitiĝon de drogo nomita “hardfajro” kuri tra ŝiaj nervoj. La budeto skuegiĝas. Sera inhalas refoje, uzante la alian naztruon, kaj ŝi sentas la korpon unue varmiĝi kaj poste malvarmiĝi, la harojn de la brakoj ekstari. Ŝiaj lipoj apartiĝas for de la dentoj, kaj ŝi samtempe sentas sin esti kaj nenormale sentema kaj nenormale malmola, kvazaŭ la korpo estus farita el razil-klingoj kiuj povas senti ĉiun polveron. Ŝi bezonas la senton de la drogo por ke ĝi donu al ŝi kroman mezuron da certeco. Kuninham iru inferen–ŝi ludos la aferon laŭ sia preferita maniero...

PRINCINO MOVAS PRINCINO MOVAS...

La plorado de la alia virino estas plenda, ĝena sono tia, kia segilo sur osto, akcentita per la maltrankvila batado dum ŝi frapas sin foje kaj refoje kontraŭ la interbudan muron. Sera vidas, ke gutoj da sango falas ŝprucete sur la plankon de la apuda budeto. Ŝi malfermas la pordon kaj glate rapidas tra la ĉambro, preter la terulinoj, kies okuloj elstaras pale en la ĉirkaŭ-ŝmiraĵo el kaĥalo dum ili interrigardas kaj pripensas tion, kion fari pri la ploranta viktimo.

PRINCINO ĈE HODIAŬ REDIRE ĈE HODIAŬ MI ŜALTAS KANALON POR KE VI RICEVU POLICAJN SENDAĵOJN BONAN ĈASON KUNINHAM

Sera palpebrumas dum ŝi elpaŝas en la mallumecon de la taverno, sentante la hard-fajron instigi la movadon de ŝiaj membroj, kaj ŝi rajdas la drogon kvazaŭ ŝi estus ĵokeo sur flamego de raketo, celante la limon de la ĉielo kaj ankoraŭ kapabla direkti. La anguloj de la ĉambro, la dancantoj kaj mebloj, ŝajnas ekflami tiel, kiel likvo-kristalaj kalejdoskopoj.

Nun Princino venas, kaj Sera ekhaltas glaciiĝe. Forta muskola kotularo ĉirkaŭas Princinon, sed ŝi klare elstaras en la mallumeco–kaj ĉirkaŭ ŝi radias sensacio, lumaĵo. Ŝi havas la aspekton tiom profunde, kiom neniu alia el ili havas, molan radiaĵon kiu komunikas pri lukso, pri molaj kaj senzorgaj ĝuoj, libereco malgraŭ eĉ gravito. Tia vivo, kian eĉ la ĵokeoj ne povas sperti. Ŝajnas kvazaŭ okazus paŭzo en la muziko, kvazaŭ ĉiu en la ĉambro enspirus pro komuna miro. Ducent okuloj povas vidi la lumaĵon kaj cent buŝoj, malsataj por tio, komencas salivi. Sera sentas pikadiĝon je la korpo, ekflamojn de nerva varmeco ĉe la fingro-pintoj. Ŝi pretas.

Sera ridetas al si mem, kvazaŭ la venko estus jam fakto, kaj marŝas longa-gambe trans la malluma taverno tiel, kiel Fajro-burĝono instruis ŝin fari, svingante la larĝajn ŝultrojn kontraŭ-harmonie je la koksoj, sugesta besteca stilo. Ŝi montras rideton al la muskoluloj kaj etendas la manojn, kun polmoj supren, por montri, ke ŝi portas neniujn armilojn, kaj nun Princino staras antaŭ ŝi.

Ŝi estas almenaŭ dek centimetrojn malpli alta ol Sera kaj Sera rigardas malsupren al ŝi, kun la manoj apogitaj sur la koksoj, defie. La molaj blondaj haroj de Princino estas longaj, volvaĵoj falantaj apud la vangoj, la oreloj. Grandaj burĝonaĵoj el purpura kaj flava ŝminko ĉirkaŭas ŝiajn okulojn, por ŝajnigi ilin kontuzitaj, farante publika la sekretan deziron de diafanece blanka vizaĝo, kiu neniam konis doloron. Ŝia buŝo estas malhele viol-purpura, alia vundo. Sera klinas la kapon malantaŭen kaj ridas mallaŭte, montrante la dentojn, kaj pensas pri la sono, kiun hieno faras dum ĉaso.

“Dancu kun mi, Princino,” ŝi diras al la larĝaj cejanecaj okuloj. “Mi estas via plej sovaĝa sonĝo.”

EKZERCO KREAS PERFEKTECON
PERFEKTECO KREAS FORTECON
FORTECO VENKAS LEĜON
LEĜO KREAS PARADIZON

Helpa rememorigo fare de Toŝibo

Nikol tenas cigaredon en la angulo de la buŝo kaj portas jakon el sulko-plena bruna ledo. Ŝi havas malhelajn blondajn harojn, kiuj falas malsupren laŭ ŝia dorso kiel brunetaj ŝnuraĵoj, kaj longajn profundajn okulojn, kiuj rigardas supren al Sera sen reflekta lumero.

Kuninham staras malantaŭ ŝi kun ŝiaj du helpistoj. Unu estas grandega, muskolulo sen kolo. La alia estas malgranda, blonda, kaj parolas eĉ pli malmulte ol Kuninham. Sera pensas, ke la malpli granda estas la pli danĝera el la paro.

“Heziti eĉ dum nura sekundo estus danĝerege, Sera,” Kuninham diras. “Eĉ dum frakcio da sekundo. Princino rekonus tion kaj ekscius, ke io malĝustas. Nikol estas tie ĉi pro tio. Vi devas ekzerci kun ŝi.”

Sera rigardas al Nikol dum momento da surprizo kaj poste bojas ekridon. Kolero bolas en ŝi, blanke, malvarmete, kiel ekflamoj sur nokta horizonto. “Mi supozas, ke vi planas rigardi dume, Kuninham,” ŝi diras.

Li kapjesas. “Jes,” li diras. “Mi kaj Fajroburĝono. Vi ŝajnis malcerta unue pri la ideo, ke vi sekskuniĝu kun virino.” Nikol ensuĉas malrapide je la cigaredo kaj diras nenion.

“Eble vi anakaŭ volos fari vidbendon, ĉu?” Sera demandas. “Por doni al mi post-ludan prijuĝon?” Ŝi kurbas la lipon. “Ĉu tio estas via propra preferaĵo, Kuninham?” ŝi demandas. “Ĉu rigardi tian ĉi specon de vidbendaĵo forigas viajn demonojn?”

“Ni kune detruos la vidbendojn, se vi volas,... poste,” Kuninham diras. Lia senkola helpisto ridetas. La alia rigardas ŝin, tiom senesprime, kiom lia estro.

Sera jam trapasis du monatojn da instruiĝo, permesis sian korpon esti ŝanĝita kaj ĥirurgaĵojn esti farita, kaj ĉiam ŝi estis ilia volema terulino. Sed kiom ajn da kandidatoj listiĝis en la teko de Kuninham antaŭe, ŝi certas, ke ŝi estas al li la sola esperaĵo nun, la sola eksplodaĵo, kiun Kuninham estus jam forminta antaŭ ol Princino venos malsupren de orbito, kaj ŝi konscias nun, ke ŝi havas sian propran direkto-povon. Oni devas fari per ŝi aŭ lasi la projekton malsukcesi, kaj estas jam tempo por ke oni rekonu tion.

Ŝi kapneas malrapide. “Mi pensas kontraŭe, Kuninham,” ŝi diras. “Mi estos preta je la ĝusta nokto, sed mi ne pretas nun kaj mi ne volas pretiĝi. Nek por vi, nek por viaj fotiloj.”

Kuninham ne respondas. Ŝajnas, ke liaj okuloj mallarĝiĝis iom, kvazaŭ la lumo fariĝus subite pli intensiĝa. Nikol rigardas al Sera per fumecaj okuloj, poste skuas la longajn harojn kaj parolas. “Nu, do, simple dancu kun mi.” Ŝiaj vortoj paroliĝas iom tro abrupte, kvazaŭ puŝite per iu speco de preterespero, kaj Sera scivolas pri tio, kion oni promesis al ŝi, per kio oni faris ŝin sendefenda kontraŭ tiuj. Kiam ŝi parolas, ŝia voĉo malkaŝas ion pri ŝi: ĝi estas multe pli juna ol ŝia pozo. “Nur dancu iom,” ŝi diras. “Tio estus tolerebla.”

Sera turnas sian rigardon for de Kuninham al Nikol kaj reen, poste kapjesas. “Ĉu kelkaj dancoj plaĉos vin, Kuninham?” ŝi demandas. “Aŭ ĉu ni finigu la aferon tie ĉi, kie ni staras?”

Liaj mandiblaj muskoloj striktiĝas, kaj dum momento Sera kredas, ke la komerco ja finiĝis, ke ĉio finiĝis. Poste li kapjesas, ankoraŭ alfrontante ŝin. “Jes,” li diras “Se aferoj devas esti tiel.”

“Jen tiel, kiel la afero devas esti,” ŝi diras. Pasas momento da silento, poste Kuninham kapjesas denove, ŝajne al si mem, kaj turnas sin for. Nikol faras nervozan rideton, volante plaĉi, ne sciante kiu estas ŝia bileto por tio, kion ajn ŝi bezonas. Kuninham marŝas al la muzik-ludilo kaj premas ŝaltilon. Muziko frapetas la murojn. Li turnas sin reen kaj krucigas la brakojn, atendante.

Nikol malfermas la okulojn kaj ŝultro-leve demetas sian jakon. Aŭ oni pene serĉis virinon korpe similan al Princino, aŭ oni spertis bonŝancon. Sera rigardas dum Nikol balancas la korpon laŭ la muziko tiel, kiel plasta knabino, atendante blinde, ke oni formu ŝin.

Ŝi paŝas antaŭen kaj prenas la manojn de la virino per la propraj.

DELTA-TRIA KRIZO SINMORTIGO PENITA ĈE HODIAŬ’ KRIZO

Profunde en propra zono, Sera balancas la kapon por forigi la ŝviton el la okuloj kaj sentas la hardfajron mordi ŝiajn vejnojn. Princino estis ŝia kunulino tutnokte. Ŝi saltas kaj turniĝas, kaj Princino rigardas per brilaj okuloj, plaĉinta. Ŝajnas al Sera, kvazaŭ ŝi estus la gruo sur ŝia dorso, kun la brakoj etenditaj por ekflugi per plumoj el plej pura arĝento. Sera movas en alian zonon kaj Princino sekvas, permesante ŝin doni nomon al sia movado, al sia likva desegnaĵo. Ŝi trenas Princinon pli proksimen ĝis, kiel ondo, si povas fali sur ŝin de sia supro el ŝaŭma blankeco.

Iu trudas en la zonon, provas ŝanĝi la desegnaĵon. Sera rapidege turniĝas, ŝia kubuto fosante profunde en ripojn. La trudinta zon-viro faldiĝas pro la bato. Ŝi tranĉas al lia kolo per glav-mana bato kaj la viro flugas el la zonon dolore ploretante. Princino rigardas, ravita pro arda admiro. Sera paŝas al ŝi kaj kaptas ŝin ĉirkaŭ la talio, kaj ili rotacias tiel, kiel sketistoj sur randoj de ĵus akrigitaj klingoj.

“Ĉu mi estas tiu danĝereco, kiun vi deziras?” ŝi demandas. La bluaj okuloj donas respondon. Mi konas vin, maljunulo, Sera pensas je la venko, kaj klinas la kapon por premegi la viol-purpurajn lipojn, manĝante kvazaŭ rabobesto sur sia ĉasito. La okuloj de Princino larĝiĝas, kaptite en la rigardado de Sera. Ŝiaj lipoj gustas sale, sange.

MODERNAKORPOMODERNAKORPOMODERNAKORPOMODERNA
Oni Ne Rajtas Nomi Sin Cibernetikulo Ĝis Oni Havas
MODERNAKORPAN SEKS-ORGANAN ENMETAĵON
Neperceptebla...
Donas al Vi la Povon, ke vi Daŭrigu Tutnokte
Orgasmigaj Blatoj Haveblas...
Via Sekskunulo Dankos Vin pro tio !
MODERNAKORPOMODERNAKORPOMODERNAKORPOMODERNA

La aŭtomobilo de Kuninham siblas tra la nokto sur ĝiaj pro rapideco ne fokuseblaj radoj. Hologramoj glitas preter la fenestroj tiel, kiel neona aranĝaĵo. Sera rigardas la malantaŭon de la kolo de la ŝoforo ŝveli tie, kie ĝi eliras el ties kolumo. “Estus pli bone, se vi irus sola al la taverno,” Kuninham diras. “Princino eble sendos kelkon da siaj subuloj antaŭen, kaj vi volos, ke oni ne vidu vin esti kun iuj aliaj.”

Sera kapjesas. Li jam antaŭe donis tiujn ĉi instrukciojn; kaj ŝi povas rediri ilin parkere, eĉ imiti iom bone la flustran unutonan voĉon. Ŝi kapjesas por montri, ke ŝi aŭskultas. Pli frue ĉi matene ŝi akiris la restaĵon de la kloramfenildorfino, kaj ŝia menso jam okupiĝas plejparte pri metodoj por vendi ĝin surstrate.

“Sera,” li diras, kaj serĉas en la la poŝo. “Mi volas, ke vi havu tiun ĉi. Kontraŭ ebla neceso.” Lia mano leviĝas kun aerosola boteleto.

“Kio ĝi estas?” ŝi demandas. Ŝi ŝprucas ĝin sur la dorson de l’ mano, tuŝas ĝin, flaras ĝin.

“Silikona lubrikaĵo,” li diras. La odoro ĝustas, kaj probable daŭros horojn. Apliku ĝin en la necesejo, se vi trovos, ke vi ne. . . allogiĝas al ŝi.”

Sera fermas la boteleton kaj etendas ĝin al li. “Mi planas, ke la afero ne progresu tiom longe,” ŝi diras.

Li kapneas. “Kontraŭ ebla neceso,” li diras. “Ni ne scias tion, kio okazos tiam, post kiam vi malaperos trans ŝiaj muroj.”

Ŝi etendas ĝin, atendante, kaj tiam, post kiam li ankoraŭ ne reprenis ĝin, gestas ŝultroleve kaj metas ĝin en la zono-poŝon. Ŝi apogas la ĥirurge skulptitan mentonon sur la manon kaj rigardadas elen tra la fenestro, kun la hologramaj reklamoj spegulataj sur ŝiaj okuloj, ĝis la aŭtomobilo glite haltas ĉe la pordo de ŝia apartamento.

Ŝi etendas la manon, ektenas la anson kaj malfermas la pordon, paŝas eksteren. La varmeco de la ekstero ĉirkaŭas ŝin kvazaŭ sufoka dika litkovrilo, kaj ŝi sentas gutojn da ŝvito ekestiĝi sur la frunto. Kuninham sidas preme en la seĝo, estante ŝajne iom malpli granda ol li antaŭe estis. Ĝis nun, ĝis la elpafo de lia formita eksplodaĵo, li estris la direktadon - sed nun li trovas sin ligita al ŝia agado kaj li povas fari nenion krom observi la rezulton kaj esperi, ke li komputis la balistikaĵon ĝuste. Liaj mentonaj muskoloj ektremetas en striktan rideton kaj li levas la manon.

“Dankon,” ŝi diras, komprenante, ke li tiel gestis al ŝi sian esperon pri tio, ke ŝi sukcesu, sed ne volis riski malfortunon per buŝa eldiro, kaj ŝi turniĝas for kaj elspiras kaj sentas striktiĝon en sia korpo kaj koro, kvazaŭ la gravito iel malfortiĝus. Nur restas al ŝi la laboro. Neniom plu devas ŝi plaĉi al Kuninham, neniom plu da reguloj kaj ekzercado, neniam plu devas ŝi aŭskulti Fajroburĝonon prijuĝi ŝian marŝ-manieron, ŝian manieron klini la kapon. Ĉio tia forpasis.

La apartamento surŝpruciĝas de koloroj pro la videoaparato kaj ŝi scias, ke Daŭd estas hejme. Jam movinte la kafo-tablon for de la mezo de la ĉambro, li faras korp-ekzercojn, pezaĵoj en la manoj, brule koloraj hologramaĵoj ĉirkaŭ-lumigas lian nudan korpon, lian senharan seks-organon. Ŝi kisas al li la vangon.

“Ĉu ni vespermanĝu?” ŝi demandas.

“Mi planas iri kun Tigeto. Li volas, ke mi renkontu iun.”

“Ĉu iu nova?”

“Jes. Ĝi multe pagos.” Li maltenas la pezaĵojn kaj mallevas sin sidiĝi sur la plankon, komencas ligi alian paron da pezaĵoj ĉirkaŭ la maleolojn. Ŝi staras super li kun malrideto.

“Kiom multe?” ŝi demandas.

Li eke rigardas ŝin, verda lasera fajro ekbrilante reen de sur la blankaĵo de la okuloj, poste li rigardas suben. Lia voĉo direktiĝas al la planko. “Ok mil,” li diras.

“Tio estas multo,” ŝi diras.

Li kapjesas kaj streĉe kurbigas la dorson sur la planko, levante la gambojn kontraŭ la gravita premeco de la pezaĵoj. Li pinte pozigas la piedojn kaj ŝi povas vidi la muskolojn striktiĝi ĉe liaj femuroj. Ŝi tiras la proprajn piedojn el la ŝuoj kaj streĉe movadas la pied-fingrojn en la tapiŝo.

“Kion li deziras kontraŭ tio?” ŝi demandas. Daŭd gestas ŝultroleve. Sera kaŭriĝas kaj rigardas suben al li. Ŝi sentas striktiĝon en la gorĝo.

Ŝi rediras sian demandon.

“Tigeto estos en la apuda ĉambro,” li diras. “Se io malbona okazos, li scios tuj.”

“Tiu estas fiseriozulo, ĉu ne?”

Ŝi vidas, ke lia gorĝ-pomo ekmovas dum li glutas. Li kapjesas silente. Ŝi enspiras kaj rigardas lin labori kontraŭ la pezaĵoj. Poste li leve sidiĝas. Liaj okuloj aspektas malvarme.

“Vi ne devas fari tion,” ŝi diras.

“La mono multas,” li rediras.

“Morgaŭ mia laboro plenumiĝos,” ŝi diras. “Ĝi pagos sufiĉe por ke la enspezo daŭru longan tempon, preskaŭ sufiĉos por aĉeti paron da biletoj por nia eliro.”

Li kapneas, poste salt-leviĝas sur la piedojn kaj turniĝas montrante al ŝi la dorson. Li marŝas al la duŝejon. “Mi ne deziras vian monon,” li diras. “Nek viajn biletojn.”

“Daŭd,” ŝi diras. Li turniĝegas alfronti ŝin kaj ŝi vidas lian kolerecon.

“Via laboro!” li ekdiras. “Vi kredas, ke mi ne scias tion, kion vi faras?”

Ŝi leviĝas de la kaŭrado, kaj dum momento ŝi vidas timon en liaj okuloj. Timo pro ŝi? Kojno el dubo penetras ŝian menson.

“Vi scias pri mia laboro, jes,” ŝi diras. “Vi ankaŭ scias pri la kialo.”

“Ĉar iu viro fariĝis fiserioza iam,” li diras. “Kaj ĉar kiam vi eskapis vi tuj mortigis lin kaj ĝuis fari tion. Mi scias la rakontojn surstrate diratajn.”

Ŝi sentas striktiĝon en sia brusto. Ŝi balancas la kapon malrapide. “Ne,” ŝi diras. “Estas por ni, Daŭd. Por ke ni iru for, aniĝu kun la orbitantojn.” Ŝi proksimiĝas tuŝi lin, kaj li ektremas. Ŝi lasas la manon fali. “Ni iru tien, kie estas pure, Daŭd,” ŝi diras. “Kie ni ne estus sur la stratoj, ĉar ne ekzistas stratoj tie.”

Daŭd eligas malestiman ridon. “Ne ekzistas stratoj tie?” li demandas. “Nu, kion ni farus do, Sera? Ĉu ni laboru ĉe komputatora klavaro en iu eta kontoro?” Li kapneas. “Ne, Sera,” li diras. “Ni farus tion, kion ni ĉiam faris. Sed ni farus por aliuloj anstataŭ por ni mem.”

“Ne,” ŝi diras. “Estos malsame. Estos io, kion ni neniam spertis. Io pli bona.”

“Decus, ke vi povu vidi viajn okulojn kiam vi diras tion,” Daŭd diras. “Vi esprimas same kiel tiam, kiam vi enigas nadlon en la vejnon. Kvazaŭ espero al vi estas drogo, kaj vi sklaviĝis al tio.” Li rigardas ŝin sobre, ĉiom da lia kolero elĉerpita. “Ne, Sera,” li diras. “Mi konas pri tioj, kio mi estas, kaj kio vi estas. Mi ne deziras vian esperon, nek viajn biletojn. Speciale biletojn kiuj surhavas sangon.” Li turnas for denove, kaj ŝia respondo venas rapide kaj kolere, celante lian malfortecon, lian koron. Kiel mustelo.

“Vi ne malavaras ŝteli miajn sangohavajn endorfinojn, mi observis,” ŝi diras. Lia dorso rigidiĝas dum momento, poste li ekmarŝas plu. Varmeco dolorigas la okulojn de Sera. Ŝi palpebrumas por averti larmojn. “Daŭd,” ŝi diras. “Ne iru al fiseriozulo. Mi petegas.”

Li paŭzas ĉe la pordo, unu mano sur la rando. “Kiel tio diferencas?” li demandas. “Iri al fiseriozulo, aŭ vivi kun vi?”

La pordo malfermiĝas kaj Sera povas nur stari kaj batali kontraŭ senhelpa milito inter siaj kolero kaj larmoj. Ŝi ekturniĝas kaj forte marŝas en sian ĉambron. Ŝiaj dratizitaj nervoj sparkiĝas, adrenlino kaŭzinte al ŝi ekmovemecon, kaj ŝi apenaŭ povas malpermesi sin ekpuŝegi pugnon tra muron. Ŝi povas gustumi mortoecn per la lango, kaj volas funkciigi la Mustelon tiel eble plej rapide, kiel si povas.

Ka hologramo de Princino sidas sur la tirkestaro. Ŝi prenas ĝin kaj rigardadas al ĝi, vidante la kremkolorajn ŝultrojn, la bluan senkulpecon de la okuloj, senkulpecon tiom falsan, kiom tio de Daŭd.

MORGAŬ/NE

Sera kaj Princino sekvas la ambulancistojn el la taverno Hodiaŭ’. Ili portas la virinon kiu estis en la lavĉambra budeto. Ŝi vundis la vangojn kaj mamojn per la ungoj. Ŝia vizaĝo fariĝis ŝvelita nubo da kontuzoj, ŝia nazo estas blua dispremaĵo; ŝiaj lipoj havas vund-sulkojn kaj sangas. Ŝi ankoraŭ penas plori, sed ŝia forteco ne sufiĉas.

Sera povas vidi la ekscitecon de Princino ekbrileti en ŝiaj okuloj. Tio ĉi estas tiu tuŝo de l’ mondo, kiun ŝi deziregas, varma kaj ŝvita kaj reala, gustigita per la aktuala tero de la malnova planedo. Princino staras sur la varmega trotuaro, dum ŝiaj muskoluoj ĉirkaŭe amasiĝas kaj vokas peti la aŭtojn. Sera metas la brakon ĉirkaŭ ŝin kaj flustras en ŝiajn orelojn, dirante al ŝi, ke si scias tion, kion ŝi deziras. “Mi estas via sonĝo.”

“Mia nomo estas Danika,” Princino diras.

En la malantaŭo de la aŭto estas odoro de ŝvito kaj alte preza parfumo. Sera komencas manĝegi al Danika, likante kaj mordante kaj enspirante ŝin. Ŝi lasis hejmen la silikonan lubrikaĵon sed ne bezonos ĝin: Danika havas tiajn okulojn kaj harojn kaj glatan haŭton, kiajn Daŭd havas, kaj Sera trovas, ke ŝi volas tuŝi ŝin, fari manĝegaĵon el ŝi.

La aŭto iras glate tra mur-pordegojn el hardita alojo, kaj ili estas ĉe la nesto. Neniu el la antaŭaj homoj de Kuninham iel ajn sukcesis penetri tiom ĉi profunden. Danika prenas la manon de Sera kaj kondukas ŝin internen. Gardisto insistas fari serĉon: Sera rigardas suben al li kun malestima esprimo kaj etendas la flugilojn de sia jako, permesante, ke lia elektronika mirindaĵo esplori ŝian korpon. Ŝi certas, ke tiu ĉi metodo ne povas trovi Mustelon. La viro forprenas ŝian hardfajran inhalilon. Ne estas problemo, ĝi fabrikiĝis tiel, ke ĝi ne povas akiri fingrajn tuŝ-makulojn. “Kio estas tiuj ĉi?” li demandas, tenante supere la malmolajn nigrajn kubojn da likva kristalo kiuj pretas por metiĝo en komputatoro.

“Muziko,” ŝi diras. Li gestas ŝultroleve kaj redonas ilin. Princino prenas ŝian manon denove kaj kondukas ŝin laŭ longa ŝtuparo.

Ŝia ĉambro estas delikata kaj ĉiel-blua. Ŝi ridas kaj ekkuŝas malantaŭen sur littukojn kiuj harmonias kun ŝiaj okuloj, etendante la brakojn. Sera kliniĝas supere kaj likas al ŝi. Danika murmuras mallaŭte, aprobante. Ŝi estas maljuna viro, kaj potenca, kaj Sera konas tiun ĉi ludon. Lia laboro estas perforti la mondon, esti tiom forta, kiom alojo fabrikita en spaco, kaj estas malforteco kiu estas malpermesata al li, kio estas lia pornografiaĵo. Meti sian bonan novan korpon en la manojn de sklavo estas tia malforteco, kian li deziras pli multe ol vivon mem.

“Mia sonĝo,” Danika flustras. Ŝiaj fingroj sekvas la cikatrojn sur la vango, sur la mentono de Sera.

Sera ensuĉas profundan enspiron. Ŝia lango malantaŭiĝas en la kaveton de Mustelo, kaj la kapo de tiu cibernetika serpento moviĝas super ĝin. Ŝi ruligas Danikon tute sub sin, tenante ŝiajn pojnojn, premante sin kontraŭ la nova virina korpo de la maljuna viro. Ŝi premas sian buŝon kontraŭ ties, sentante tremeton de ŝia lango, kaj nun la Mustelo atakas, teleskopante de el sia kaŝejo en la gorĝo kaj brusto de Sera. Sera entenas la spiradon dum sia elasta artefarita traĥeo striktiĝas. La okuloj de Danika malfermiĝas larĝe kiam ŝi eksentas la tuŝon de Mustelo en sia buŝo, havante la temperaturon de la korpo de Sera sed estante iel malvarma kaj malmola. La fingroj de Sera strikte tenas ŝiajn pojnojn kaptitaj, kaj Princino eligas sufokecan ekploron dum la kapo de Mustelo perforte penetras sian vojon internen laŭ ŝia gorĝo. Ŝia korpo eksaltas unu fojon, duan fojon, ŝia spiraĵo varmas en la vizaĝo de Sera. Mustelo etendiĝas ankoraŭ plu, sekvante sian programon, glitante suben ĝis la stomako, ĝiaj sentiloj serĉante vivaĵon. La okuloj de Daŭd komunikas preteresperajn promesojn. Princino ĝemas en teruro, uzante lian fortecon kontraŭ la pezeco de Sera, penante ĵeti ŝin de sur si. Sera tenas lin krucumita. Mustelo, turniĝante dum ĝi eniras la stomakon de Daniko, tranĉas sian vojon eksteren, serĉas la malsupran kavan vejnon kaj disŝiras ĝin. Danika eligas vezikajn sonojn, kaj kvankam Sera scias, ke ne estas eble, kvankam ŝi scias, ke ŝia lango estas ankoraŭ tenata malantaŭen profunde en la kavo de Mustelo, tamen Sera kredas, ke ŝi povas gusti sangon. Mustelo serpentas laŭ la vejno al la koro de Daniko. Sera tenas ŝin suben, ŝiaj propraj pulmoj preskaŭ krevantaj pro manko de aero, ĝis la baraktado ĉesas kaj la bluaj okuloj kiaj tiuj de Daŭd fariĝas nubecaj kaj mortas.

Purpuro kaj nigro ĉirkaŭas la vidkampon de Sera. Ŝi pene levas sin de sur la lito, parte retirante Mustelon dum ŝi ensuĉegas aeron tra la preskaŭ ŝtopita spirtubo. Ŝi stumblas al la lavejon, falas kaj frapas la basenon. La alfrapo batas el ŝi la aeron. Ŝial manoj turnas la ansojn de la ŝpructuboj. Ŝiaj manoj metas Mustelon en la basenon kaj sentas la malvermecon de la ŝprucanta akvo. Ŝia spirado malglatas. Mustelo surhavas lubrikaĵon, kiu supozeble malpermesas, ke sango aŭ materialo surgluiĝu, sed ŝi malvolas, ke iom ajn da la karno de Danika estu en la buŝo. La cibernetika serpento tiras al ŝia brusto. La akvo tondradas ĝis ŝi povas senti nenion krom la rapideco per kio ŝi falas en nigrecon, kaj poste ŝi falas malantaŭen kaj suĉas Mustelon en sin kaj povas spiradi denove kaj gusti la malvarmetan kaj kuracigan aeron.

Ŝia brusto ek- malŝvelas supren kaj suben, kaj ŝiaj okuloj ankoraŭ plenas per mallumeco. Ŝi kredas, ke Daŭd mortis, kaj ke ŝi havas taskon. Ŝi vipe movas la kapon malantaŭen kaj reen kaj penas klarigi ĝin, penas grimpi supren de la krizeco, sed Mustelo manĝas al ŝian koron kaj ŝi apenaŭ povas pensi pro doloro. Sera aŭdas sin ploreti. Ŝi sentas la pinglecan tuŝon de tapiŝo kontraŭ la malantaŭo de la kolo dum ŝi levas la brakojn super la kapo kaj penas tiri sin, rampi for, rampi, dum Mustelo ekdoloradas tiel, kiel tondro en la brusto kaj ŝi kredas, ke ŝi povas aŭdi sian koron rompi.

Sera reklariĝas malrapide, kaj la nigra cirklo malaperas de ŝia vidkampo. Ŝi kuŝas sur la dorso kaj la akvo ankoraŭ tondradas en la baseno. Ŝi suprene eksidas kaj mane ektenas al si la gorĝon. Mustelo, sate manĝinta, ripozas. Ŝi rampas reen al la baseno kaj firmas la ŝpructubojn. Ektenante ilin, ŝi tiras sin superen sur la piedojn. Ŝi ankoraŭ havas laboron farindan.

En ŝia ĉambro, Princino kuŝas, la membroj dise etenditaj sur la lito. Morta, estas pli facile vidi la maljunan viron en ŝi. Al Sera, la stomako maltrankviliĝas. Decas, ke ŝi tiru Princinon tra la lito kaj kaŝi ŝin sub la litotukojn, por ke ŝi plipostigu la momenton de alarmo, sed ŝi ne povas devigi sin tuŝi la malvarmiĝantan karnon; kaj anstataŭe ŝi turnas la okulojn for kaj paŝas en la apudan ĉambron.

Ŝi paŭzas, por ke la okuloj alkutimiĝu al la malintensa lumo, kaj aŭskultas la domon. Silento. Ŝi legas la flavetajn lumdiodojn kiuj superas ŝian vidkampon, kaj povas trovi nur ordinarajn elsendaĵojn. Sera prenas paron da gantoj el sia surzona ujo kaj marŝas al la enĉambra komputatoro. Ŝi ŝaltas ĝin, kaj malfermas la pordeton kaj prenas el sur-zona ujo unu el la likvo-kristalaj memor-kuboj kiujn Kuninham donis al ŝi. Ŝi metas ĝin en la pordeton kaj atendas, ke la komputatoro informu ŝin.

La kubo povus, fakte, ludi muzikon se iu alia uzus ĝin. Sera scias la ciferon, kiu ŝanĝas ĝin en ion alian. La PRETA-a lampo lumas.

Ŝi frapetas la klavojn en preskaŭ tuta kvieteco dum ŝi enigas la ciferojn. Pala lampo ekbriladas en la angulo de la ekrano: “FARANTA”. Ŝi apogas sin malantaŭen en seĝo kaj sursuras.

Princino estis kuriero, portanta de orbito likvo-kristalan kubon kiu plenas per kompleksaj instrukcioj, instrukcioj kiujn ŝia kompanio ne kuraĝis fideli eĉ al enciferigita radia elsendaĵo. Princino ne estus scianta pri tio, kion ŝi portas, kvankam supozeble ĝi enhavus informaĵon pri var-havaĵoj, planojn por manipuli la merkaton, ordonojn al subuloj, planojn por aĉetoj kaj vendoj. Informaĵoj kiu valoras miliardojn da dolaroj al iu ajn kontraŭulo. La kristala kubo estus ŝanĝita laŭ nova aranĝo tiam, kiam la informaĵo estus elprenita de la komputatoro de la kompanio–komputatoro kiu estas protektata kontraŭ ekstera manipulado, sed povas esti alkomunikata per klavaroj en la kontoroj de la kompanio.

Ankaŭ Sera ne havas klaran ideon pri la enhavo de la kubo kiun ŝi portas. Iu speco de potenca ŝtel-programo, ŝi supozas, por ke ĝi rompu sian vojon tra la barilojn kiuj ĉirkaŭas la informaĵon por ke ĝi estu kopiata. Ŝi ne scias pri tio, kiom bona la programo estas, ĉu ĝi kaŭzas, ke ĉiu alarmilo en Florido ekatentu, aŭ ĉu ĝi funkcias per sendetekta spioneco. Se ĝi estus tre bona, ĝi ne nur kopius la informaĵon, sed ankaŭ ŝanĝus ĝin, eble eĉ ŝanĝus la instrukciojn ankaŭ, semus misinformaĵon en la primerkatajn planojn de la malamiko.

Dum la FARANTA-a lampo eklumadas, Sera staras kaj serĉas ĉiun parton de la ĉambraro, kiun ŝi eble tuŝis, per gantoj viŝante la surfacon de ĉio, kio ajn povas surhavi ŝiajn fingrajn tuŝmakulojn. La domo, kaj Princino, silentas.

Dek unu minutoj forpasis antaŭ ol la komputatoro signalas “PRETA”. Sera eltiras la kubon kaj remetas ĝin en la zonon. Oni instruis ŝin, ke ŝi atendu kelkajn horojn, sed ekzistas iu morta en la apuda ĉambro kaj ĉiu nervo kriegas al ŝi, ke ŝi kuru. Ŝi sidas antaŭ la komputatoro kaj metas la kapon inter la genuojn, ensuĉegante aeron. Ial, ŝi trovas, ke ŝi tremadas. Ŝi batalas kontraŭ la adrenalinon kaj la proprajn nervojn, kaj pensas pri la biletoj, la malvarmete mallumeco de spaco kun la blua sfero de l’ tero suben, ĉiam preter havebleco.

Post du horoj ŝi telefonas taksion kaj marŝas suben laŭ la malvarma eĥanta ŝtuparo. La gardisto gestas al ŝi per kapa balanco dum ŝi marŝas eksteren: lia laboro estas malpermesi al homoj eniron, ne malfaciligi ilian eliron. Li redonas al ŝi ŝian enhalilon.

Ŝi foriras per dek du malsamaj taksioj al dek du malsamaj lokoj, perdante la satinan jakon ĉe unu, pli striktigante la zonon kaj demetante la ŝelkon ĉe alian, ĉe tria loko turnante la internajn surfacojn de la T-ĉemizo kaj zono eksteren tiel, ke ambaŭ nun flavas tiel, kiel avertiga lampo. La ĵokeina personaĵo ekzistas ne plu, kaj ŝi estas kota refoje. Ŝi ĉesas forkuri ĉe la Plasta Knabino, la taverno ankoraŭ plene aktiva je la kvara post noktomezo. Kiam ŝi eniras, la sonoj de koteja vivo atakas ŝin, kaj ŝi sentas komfortecon. Tio ĉi estas ŝia mondo, kaj ŝi konas ĉiujn varmajn lokojn ĉe kiuj ŝi povas kaŝi sin.

Ŝi luas ĉambron ĉe la malantaŭo kaj telefonas al Kuninham. “Venu akiri vian kubon,” ŝi diras, kaj poste petas limonizitan ruman drinkaĵon.

Antaŭ ol li alvenas, ŝi jam luis analizilon kaj iujn muskolulojn. Li envenas sola, pakaĵo en la mano. Li fermigas la pordon post si.

“Princino?” li demandas.

“Mortinta.”

Kuninhamo kapjesas. La kubo kuŝas sur la tablo antaŭ ŝi. Ŝi etendas la manon. “Ni vidu tion, kion vi havas,” ŝi diras.

Ŝi analizas tri ampolojn laŭ hazarda elekto kaj la analizilon informas ŝin, ke ja estas kloramfenildorfino, kun pureco je 98 procento aŭ eble pli. Ŝi ridetas. “Prenu vian kubon,” ŝi diras, sed li enŝtopilingas ĝin en la ĉambra komputatoro antaŭe, por certiĝi, ke ĝi enhavas tion, kion li deziras. Poste li metas ĝin en la poŝo kaj iras al la pordo.

“Se vi havos alian laboron,” ŝi diras, “vi scias kiel trovi min.”

Li paŭzas, unu mano sur la anso. Liaj okuloj flagras. Ŝi sentas de li ioman malĝojon, kvazaŭ li bedaŭras ion mallonge mortintan.

Li estas surtera etendaĵo, Sera scias, de iu orbita bloko. Ŝi eĉ ne konscias kiun. Li estas memvola ilo kaj obeema ilo, kaj ŝi donis al li sian malestiman malamon pro tio, sed tio ne kaŝas tion, kion ili ambaŭ scias–ke ŝi interŝanĝus ĉiom da la pakaĵa enhavo, kaj ĉiom da ŝiaj posedoj ankaŭ, se ŝi povus havi lian bileton, kaj laŭ la samaj kondiĉoj.

“Mi estos ĉe la rokeda ellasejo post horo,” li diras. “Mi iros reen al orbito.”

Ŝi donas al li rideton. “Eble mi vidos vin tie,” ŝi diras.

Li kapjesas, liaj okuloj je ŝiaj. Li komencas diri ion, poste haltigas sin denove tiam, kiam li ekkonscias, ke estus senutile. “Estu singardema,” li diras, kaj foriras sen plua rigardo. Unu el ŝiaj dungitaj muskoluloj enrigardas por esplori pri ŝi.

“Estas sendanĝere,” ŝi diras. La muskolulo kapjesas.

Ŝi rigardas la trezoron en sia mano kaj subite sentas sin malplena. Vakueco estas en ŝia brusto, kie decas, ke estu ĝojo. La drinkaĵo kiun ŝi petis havas la guston de senvezika hordea akvo, kaj kapdoloro tondras al ŝi harmonie kun la dioda lumo en ŝia frunto. Ŝi pagas la salajron al sia muskolularo kaj iras per taksio al tranokte malferma banko, kie ŝi kaŝas la endorfinon en luita kas-skatolo. Poste ŝi taksie iras hejmen.

La apartamento zumzumas mallaŭte, malplene. Ŝi serĉas la regilon de siaj lumdiodoj kaj malŝaltas ilin, poste ĵetas la vestojn en la rubujon. Nuda, ŝi paŝas en sian ĉambron kaj vidas la hologramon de Princino sur la apud-lita tablo. Hezite, ŝi etendas la manon al ĝi, faligas ĝin, ke ĝi alfrontu la tablon kaj falas mem malantaŭen en bonvenantan senlumecon.

SOLECA KAJ ATENDANTA VIN
LA “BUTIKO DE MALROMPEMAJ SENTEMULOJ” DE TEODORĈJO
TUJ

Ankoraŭ estas nokte tiam, kiam ŝi vekiĝas pro sono fare de la pordo. “Daŭd?” ŝi demandas, kaj ĝemo respondas ŝin.

Lito-tuko ĉirkaŭvolvas kaj sango kovras lin. Tigeto apogas lin, spiregante, liaj kolaj muskoloj strebigitaj. “Bastardo,” li diras.

Ŝi levas al Daŭd kvazaŭ li estus bebo kaj portas lin al la lito. Li sango ŝmiras ŝiajn brakojn, ŝiajn mamojn. “La bastardo fariĝis fiserioza,” Tigeto diras. “Mi forestis dum nura momento.”

Sera pozigas la korpon de Daŭd sur la liton kaj malvolvas la lito-tukojn. Ploreta sono mem perforte eligas sin el ŝia gorĝo. Ŝi metas la manon tuj antaŭ la buŝo. Daŭd striiĝas per sango–la fiseriozulo probable uzis iun specon de pezaĵo-hava vipo. Malforte, li provas movi, levas manon kvazaŭ por eviti baton.

“Kuŝu malantaŭen,” Sera diras. “Vi estas hejme.”

La vizaĝo de Daŭd sulkiĝas pro doloro. “Sera,” li diras, kaj komencas plori.

Sera sentas, ke larmoj doloretas al ŝiaj propraj okuloj kaj ŝi forpalpebrumas ilin. Ŝi rigardas al Tigeto. “Ĉu vi donis al li iujn drogojn?” ŝi demandas.

“Jes. Endorfino. Tuj poste.”

“Kiom?”

Li rigardas ŝin senesprime. “Multon. Mi ne scias kiom.”

“Devis, ke vi estus atendanta en la apuda ĉambro,” ŝi diras.

Liaj okuloj glitas alien. “Ĉi nokte mi plene okupiĝis,” li diras. “Mi estis for dum nur unu momento.”

Ŝi turnas siajn okulojn reen al Daŭd. “Por tio ĉi oni bezonis pli ol momenton,” ŝi diras. “Vi eliru for?”

“Ne estas–”

Estas sovaĝa lumo en ŝiaj okuloj. Ŝi volas disŝiri lin, sed ŝi havas aliajn devojn fari. “Eliru for,” ŝi rediras. Li hezitas dum plua momenteto, poste turniĝas for.

Ŝi purigas la vundojn kaj seninfektigas ilin. Daŭd krias silente, lia gorĝo laborante. Sera serĉas lian injektilon kaj trovas ĝin, ŝarĝas ĝin per endorfino el lia ujo, kaj konjektas pri la dozo. Ŝi enigas ĝin en lian brakon, kaj li diras ŝian nomon kaj ekdormas. Ŝi rigardas dum ioma tempo, certiĝante, ke li ne konsumis tro multe, kaj poste tiras la kovrilojn sur lin kaj malfortigas la lampo-lumon. “Nur kuŝu tie ĉi,” ŝi diras. “Mi havas la prezon de via bileto.” Ŝi klinas malsupren por kisi lian senbarban vangon. La sanga lito-kovrilo portiĝas al la rubujo.

Daŭd kutimis dormi sur la elfaldebla sofo en la antaŭa ĉambro, kaj post ŝi certiĝas, ke li dormas, ŝi iras en la alian ĉambron kaj, sen elfaldinte la sofon, ekkuŝas sur ĝin. La ĉambro zumzumas, kaj dum longa tempo ŝi aŭskultas.

LA SUMO POR TAMPO TRANOKTE, ĜIS LA 8-a ĈI
MATENE–DEK DU TROVIĜIS MORTAJ INTER LA BORDOJ DE LA URBO... BONŜANCAJ KONJEKTINTOJ GAJNAS PO 5 KONTRAŬ 3 DOLAROJ

La eksplodo sufiĉe fortas, ke ĝi ĵetas la sofon kontraŭ la foran muron. Sera sentas varmegan ekblovon da vento kiu tiras de ŝi la spiron el ŝia gorĝo, la sengravita senteco, kvazaŭ la mondo falas suben, kaj poste la finan alfrapon tiam, kiam la muro alvenas. Kriegoj ĵet-saltas de sur ĉiuj anguloj, ĉiuj kriegoj, kiujn Princino neniam eligis. Ekzistas fajroj, kiuj likas kvazaŭ ruĝa lasera lumo.

Ŝi levegas sin sur la piedojn kaj kuras al la alia ĉambro. Ŝi povas vidi per la lumo de la brulanta lito. Daŭd kuŝas ĵetita en ĉambra angulo, kaj partoj de lia korpo malfermiĝas kaj aliaj partoj ŝmiras la murojn. Ŝi kriegadas por akiri helpon, sed ŝi sola sukcesas ĵeti la brulantan liton tra truo en la muro. Ekstere, varmegaj striaĵoj de la mateno leviĝas en la oriento. Ŝi kredas, ke ŝi povas aŭdi, ke Daŭd vokas ŝin.

ĈU LA KORPO BEZONAS RIPARON?
NI KAPABLAS

La ambulanca ŝoforo deziras antaŭan pagon, kaj ŝi malfermas sian tekon per komputatoro kaj transdonas el siaj akcioj sen disputi pri la prezo kiun li citis. Daŭd jam mortis tri fojojn antaŭ ol la du helpistoj de la ambulancisto sukcesas porti lin el la apartamenton, kaj ĉiun fojon, kiam oni revivigas lin, la prezo altiĝas pli. “Se vi havas sufiĉan monon, virino, li estos tute sana,” la ambulanca ŝoforo diras al ŝi. Li rigardas ŝian nudecon per aprezaj okuloj. “Ia ajn speco de aranĝaĵo povas esti farata,” li diras.

Poste, Sera sidas en malsanuleja ĉambro kaj rigardas la kuracistojn labori kaj lernas iliajn prezojn. Ŝi devas plani pri kiel interŝanĝi la endorfinon rapide, antaŭ ol kelkaj tagoj pasos. Maŝinoj ligitaj al Daŭd siblas kaj frape sonas. La policanoj ĉirkaŭ ŝi volas scii pri kial oni elpafis formitan eksplodaĵon al ŝia apartamenta muro de la konstruaĵo trans la strato. Ŝi diras ilin, ke ŝi havas neniujn ideojn. Ili havas multajn demandojn, sed tiu demando plej oftas. Eventue ŝi apogas la kapon en la manojn kaj balancigas la kapon nee; kaj ili piede ŝanceliĝas ioman tempon kaj foriras.

Ŝi sopiras pri la inhalilo: ŝi bezonas la akrecon de hardfajro por ke si restu atenta, por daŭrigi la funkciadon de sia menso. Pensoj martelas al ŝi. Se la homoj de Kuninham estus vizintaj ŝian apartamenton, ili estus sciintaj, ke ŝi dormas en la malantaŭa ĉambro, Daŭd en la antaŭa. Ili atendis ĝis post la lampoj malŝaltiĝis kaj plue ĝis ŝi havis tempon ekdormi, poste pafis armilon kiu rompe penetros tra la muron kaj disŝutos brulantan ŝtalon ĉien interne. Ili ne fidis, ke ŝi ne informu iun, aŭ ke ŝi provu uzi la pecojn da informaĵo kiujn ŝi gajnis kiel ilojn por ia malgranda kota plano propra al ŝi mem.

Kiun mi povus informi? ŝi scivolas.

Ŝi memoras pri Kuninham ĉe tiu lasta momento en la Plasta Knabino, la malĝojo en li. Li sciis tiam. Provis, laŭ lia maniero, averti ŝin. Eble ne estis lia rajto decidi; eble oni decidis tiel malgraŭ lia kontraŭa volo. Kiom zorgas la orbitanoj pri unu sola kotulino kiam si jam mortigis milionojn, kaj permesas la restantaj vivi nur tiom longe, kiam ili daŭre utilas mone?

La Hetmano glitas en la ĉambron sur katecaj piedoj. Li portas oran orel-ringon, kaj liaj saĝecaj, likvide brilaj okuloj ĉirkaŭiĝas per la araneaĵaj sulkoj de la enkota vivo de tiu maljuna trompisto. “Mi bedaŭras, mi hermana,” li diras. “Mi havis neniun indikon, ke la afero finigos tiel ĉi. Mi volas, ke vi komprenu.”

Sera kapjesas sensente. “Mi scias, Majkl.”

“Mi konas homojn ĉe la okcidenta marbordo,” la Hetmano diras. “Ili donus al vi laboron tie, ĝis Kuninhamo kaj liaj homoj forgesas, ke vi ekzistas.”

Sera rigardas supren al li dum momento, poste rigardas la liton kaj la zumzumantajn, siblantajn maŝinojn. Ŝi kapneas. “Mi ne povas iri, Majkl.” ŝi diras.

“Grava misdecido, Sera.” Ĝentile. “Oni provos refoje.”

Sera faras neniun respondon, sentante nur la malplenon interne de si, komprenante, ke la malplenecon neniam malaperus se ŝi forlasus al Daŭd denove. La Hetmano staras dum senkomforta momento, poste foriras.

“Mi havis la bileton,” Sera flustras.

Ekstere ŝi vidas la koton boli sub la freneza suno. Ĉiuj el la koteroj de l’ tero, serĉantaj siajn biletojn, enŝtopilingantaj sin en ian ajn kiu povas doni eron da ties propra revaĵo. Ĉiuj ludantaj laŭ la reguloj de aliulo. Sera havas sian bileton, sed la reguloj jam mallojaliĝis al ŝi tiel, kiel mustelo farus, kaj ŝi devas disŝiri la bileton kaj disŝuti ĝin sur la straton, ŝmiru ĝin dise por ke ŝi daŭre rigardu la maŝinojn zumzumi kaj sibli kaj subteni ŝian amaton vivanta. Ĉar ne ekzistas alia elekto, kaj ĉar al la virinoj nenia elekto eblas krom sekvi la instrukciojn kaj ludi tiom bone, kiom oni povas.


~ ĉapitro du ~

~ fintradukita ~

Valid XHTML 1.0!