Pri la Acida Mokstilo de PEJNO Simono

by Ĝan Ŭesli Starling

PEJNO Simono simile rakontis, ke ankaŭ li eksciis pri ĝi nur hazarde, dum legi surretan onidiron. Iom poste ankaŭ li decidis porti la simbolaron al Esperanto. Lia intenco tute laŭdindas, sed venis al li jarojn malfrue. Samcele kiel ni, sed sen eĉ minimume pripensi la ligecon inter sonoofteco kaj formsimpleco, li elektis la plej simplan el ĉiuj vojoj: lasi enresti ĉiujn ĝiajn multajn anglismojn kaj aldoni nur minimumon da pluaj signoj. Hasta, iomete pigra elekto.

Eventuale li eksciis ke nekonatuloj lin antaŭis per pli detale elpensita, plurhoma kunlaboro. Ŝajne je tio, li eksuferis emocie. Liaflanke, eble tio iel ŝajnis esti ŝtelo de kvazaŭa propraĵo lia. Kiel do li reagu? Kiel troplorema infano, li decidis suferigi la antaŭfarintojn.

Ĉefe li plendas pri nia pritrakto de la afero, ke la rezulto aspektas iomete malsame ol li ĵus ekplanis fari. La diferencoj lin ofendegas. Opinioj foje malsamas. Okaze je tio, decas ke homoj ĝentile diskuti inter si. Do kial li ne simple demandis nin pri tiuj de li nekomprenitaj detaloj? Ni ja estis tute pretaj lian nescion ilumini. Estus tiam nia plezuro fari tion. Ni ambaŭ kutimas pri ĝentileco. Sekve, lian mankon de kompreno ni bonvole evitus moki. Tio estas civiliza arto. Sed li mem tute ne tiel kutimas. Do nature, li probable timis montri sin al ni, homo al homo. Li tute ne volis lerni ke ja estas facile eksplikeblaj kialoj. Certe devas esti tiel. Ĉar ne estis facile ignori la poŝtan kaj retpoŝtan adresojn sur paĝo dua en la de li malamata libreto. Tion ni ne presis Ŝave. Ĝi aperis tute en tre ordinaraj latinaj literoj.

Anstataŭe, li elektis nin humiligi per facila rimedo lia. Ĝis nun, krom per tiu eta libro, ni ne estis sinmontremaj, nek en ĵurnaloj nek sur la reto. Miakrede, tiu fakto certe kuraĝigis lin. Li probable kredis sin tute libera nin kalumni sen atendi ajnan defendon niaflankan. Jen ia praktika difino de malrespondeco. Prognozeble, mi kaj miaj amikoj havis tute nenian defendorimedon pli efikan ol skribi plorleterojn al ‘Monato’.

Kiel menciita en la libreto, mi provis elstudi stenografon laŭ la sistemo de ‘Pitman.’ To estis komence de la jaro ’77­a, kaj finiĝis kun iom malkontentigaj rezultoj. Parte tio estis pro la forte brita akcento montrata en tute ĉiuj ekzercoj de la studlibroj, kaj ankaŭ en la Pitmana vortaro—problemo mia, ne ilia. Nur flankafero tio estas. Mi ĝin mencias nur por indiki la daŭron de miaj intereso kaj strebetoj ĉitemaj. De tempo al tempo mi min amuzis per provi desegni similajn sistemojn laŭ iomete kongruaj vojoj. Ekde la jaro ’83­a, mi celigis tiujn strebojn al la lingvo internacia.

Mi iam studetis sonostenon, sed trovis ĝin tro komplika. Ĝi komplikas pro ĝia provo samtempe trakti multajn lingvojn. Mi decidis tiutempe, ke por esti vere taŭga je Esperanto, decas ke oni pli fajne fokusu celante nur tion. Centojn da paĝoj mi forĵetis tute plenajn de skribaj provoj. Jes, mankas al mi diplomo pri sciencoj tiaj. Tamen mi neniel estas plene freneza fuŝmiksisto tiurilate. PEJNO Simono plurfoje aludaĉis tion en lia recenza atako. Li min persone mokis malrekte dirante ke mi estas, “ne tre intelegenta”. Li raportas ricevi la impreson ke, “la amaso da ĉiupaĝaj piednotoj por komencantoj pri malfacilaj vortoj estis pli por la aŭtoro ol por la leganto”. Simple dirata, tio estas kalumnio. Kraĉi insultojn tiustile estas infaneca konduto. Ĝi tute maldecas en ajna ĝentila mondskala movado.

Ĝuste kio estis niaj apartaj kialoj, pri kiuj PEJNO Simono ne interesis? Mi impertinentas supozi, ke eble ekzistas aliaj homoj kiuj ja interesas. Do jen mia eksplikado: la angla havas dek du vokalojn, Esperanto nur kvin. Sekve, sep el la plej simplaj signoj ne uzeblis en Esperanto krom se oni enkonduku al la Ŝava kelkajn etajn rearanĝojn. Ni iom eksperimentadis, intersendante kelkajn leterojn. Verdire kaj bedaŭrinde, anglaparolantoj neniel uzas tiun belan skribsistemon. Jen ideo! Kiel aspektus tiu ĉi alfabeto se ĝi estus inventita unue en nia verda lingvo? La neuzantoj perdos nenion, se ni ĝustigus ĝin por ke esti tiel... Neuzantoj pri ajna afero perdu la rajtojn! Ili jam tion forĵetis, lasis morti. Do, sekve...jen nia oportuno! Ni tial decidis pri kelkaj efikaj ŝanĝetoj por ĝin refari kvazaŭ tiel.

Ekzemple, la literoj ‘m’ kaj ‘n’ en la angla versio havis signojn kiuj estis laŭaspekte iom simplaj. Sed por rapida skribado ili kaŭzis agacetan problemon en tio, ke eĉ eta malzorgeco de la fingroj povas rezulti en interkonfuzo pri du tute aliaj simboloj. Por eviti tion, ni prenis du eĉ pli simplajn simbolojn de la neuzitaj anglaj vokaloj por anstataŭi la misajn simbolojn. Tuj la ŝanco de konfuziĝo malaperis. Ankaŭ estis probleme skribi la Esperantajn signojn por ‘j’ kaj ‘ŭ’, ĉar tiuj ofte formas diftongojn. Bela, facila kaj konvena interligo per ili neniel estis ebla. Do, ni decidis preni signojn kiuj pli facile alligiĝas al ajna antaŭa vokalo, por ke oni povu kombini ilin en unu ne tro kompleksa simbolo. Ŝajnis al ni, ke tio estas absolute natura vojo. Tiel certe farus la kreintoj, se ili tiam pli saĝe celis la verdan lingvon anstataŭ la anglan. Krome, en la angla versio la litero ‘o’ ne facile alligiĝis por formi unusimbolan diftongon. Ni ŝanĝis tion per preni pli simplan kaj belan simbolon kiu alikaze ne trovos ajnan rolon en la skribado de Esperanto. Laŭ ni, la ŝanĝoj estis ja minimumaj. Minimumaj por konservi la internan ideon. Troaj nur se oni pli ŝatas la ekzoskeleton. Jen tute ordinare miopeco. Pro tio ni povas lin pardoni.

Ni zorge ellaboris etan lernolibron pri la afero. Tiu laboro estis multe tempoprena kaj malfacila. Mi mem elspezis semajnon kreante sep apartajn komputilajn tiparojn...malgraŭ tio, ke ni du ne tiam certis, ĉu ni vere presos la libron. Kostoj altas! Eble ne ekzistas merkato. Ni tamen faris kaj poste sendis individuan antaŭpresan kontrolekzempleron al kolego mia en Francujo. Mi atendis ke liaj komentoj revenu al ni en letero pere de ordinara poŝto. Mi atendis tro pacience. Mia amiko miskomprenis nian intencon kaj publike recenzis ĝin en la revuo La Gazeto, numero 71, 15jun97. Tiu recenzo iom bone traktis nian hobioprojekton, sed kia surprizo! Tuja presiĝo devis tiam ekokazi.

Mi mem pagis ĉiujn el la antaŭkostoj. La kunlaboranto helpis pri la kostoj de distribuado. Mil ekzemplerojn ni presis. Kelkajn ni vendis. Centojn da ili ni disdonis diversloke en la mondo...tute senpage! Domaĝe, pro mia hasto, kelke da etaj gramatikaj eraroj restis en la rapide verkita antaŭparolo. Kaj mi ege bedaŭris ilin. Nur mi sola kullpas. Mi ne atendis ke iu ajn kontroli ĝin. Mi supozas, ke tia eraro povas okazi al eĉ la plej bonintenca redaktisto. Ĝi ja estas iom malpli ol tute profesia. Sed ni ambaŭ faris niajn laborojn tute amatore. Ĝi estas nia unua provo. Tia afero neniel meritas insultadon, certe ne publikan mokon kaj hontigon antaŭ la tuta verda mondo. Mi iomete koleras.

Kelkaj homoj ja tre ŝatis la projekton. Kaj nun ekzistas eta grupo kiu korespondas en Esperanto uzante la simpligitan, de ni ŝanĝetitan alfabeton. Tio estas amata hobio por ni ĉiuj. Por ni problemo ne ekzistas en tio ke la angla versio de la alfabeto estas iomete malsama. Ĝin ni ne planas por skribi angle. Kaj eĉ se ni iun tagon tiel ekvolos, fleksebla cerbo povas distingi la diferencojn. Ĉu oni spertas vere seriozan problemon pri la sonoj ‘k’ kaj ‘s’ de la angla litero ‘c’ tiujn sonojn kofuziĝante je ekvido de la Esperanta litero ‘c’? Ĉu tiel inter la angla kaj Esperanta literoj ‘j’? Venontfoje, PEJNO Simono ekploros ankaŭ pri tiuj.

Nu! Laŭ niaj esploroj, la projekto uzi la Ŝavan por skribi angle jam mortis antaŭ pli ol du jardekoj. Krom pro tio, ke ni laboris ĝin restarigi per modesta hobia projekto, absolute neniu verdulo estus aŭdinta eĉ solan vorton pri tio.

Nun, du jarojn post ni komencis, venas tiu mortige venena recenzaĉo Ŝavaj Ŝokaĵoj, kiun verkis PEJNO Simono. Per lia kutime acida mokstilo li kraĉas venenon sur absolute la tutan projekton, kaj ankaŭ sur min. Li acide atakis la tuton de nia eta 72­paĝa hobiolibro Trigamba Joĉjo. Li krome trovis tion necesa ke li persone insultu min, uzante terminojn kiajn ‘plene freneza...ne tre intelegenta...sensence...mallerte traktas...fuŝmikso...ŝtelinte,’ ktp. Li faris tion, nek telefone, nek per retpoŝto, eĉ nek per letero. Li elektis por sia atako la paĝojn de la revuo Monato,  januaro 1999. Li neniel provis akiri eksplikojn, aŭ ian ajn komunikadon, kiel tiom ege facilas en tiu ĉi moderna mondo. Mi tial nomas lian konduton, malkuraĝa surprizatako. Li, kompreneble, malkonsentas. Ekzistas diferenco de opinioj. Vi mem juĝu.

Ĉu ĝentila kunduto tio? Oni certe rajtas masamopinii, eĉ ĝis tre forta grado. Sed tiaj terminoj, kiaj ‘freneza’ kaj ‘ne tre intelegenta’ preteriras la normajn limojn de ĝentileco. Je tia mokado nur fripono povas ridi. Amikoj miaj trovis tiun recenzaĉon kaj sendis min poŝte fotokopiojn. Unu el ili promesis sendi proteston al FEL, la eldonejo de Monato en Belgio. Mi ne scias ĉu li vere tion faris. Tamen mi sentas tion necesa, ke mi ie iel respondu. Do, jen, baldaŭ mi finos.

Laŭ pli logike valida vidpunkto, zorge konservi la spiriton de io gravas pli ol sklave atenti pri ĉiuj ĝiaj korpaj detaloj. En la angla Ŝava alfabeto, ju pli ofta iu sono, des pli simpla ĝia signo. Inter la angla kaj Esperanto, tiuj rilatoj tre malsamas. Do, el tiuj du konsideroj oni ne povas elekti ambaŭ. Kaj eĉ pli grave, la Ŝava celas simpligi plejparte manan skribadon. Presi ĝin nur per komputilo kontraŭas al ĝia interna ideo. Ja amuze mi tiam observu kiam PEJNO Simono transdonos al la registaro sian ĉijaran impostdeklaron plenigitan en la Ŝava! Li mem tajpis, ke li manskribas nur tion dum tuta jaro. Do, por li evidente...la Ŝava ne havas veran utilon. Kial do, li tiom koleras? Se vi serĉas ion stultan...jen ĝuste tia afero! Ĉu ne ja memevidente?

Tiu malĝentilulo, PEJNO Simono, tro laŭtege profesas sian amon por la bela alfabeto de Bernard Ŝa. Ĉu vere li amas ĝin tiel multe pli ol ni? Oni komparu... Kiu strebis prezenti ĝin per bele fluaj strofoj, ĝuste kvazaŭ mane skribita? Kiu ellaboris ĝian tiparon per aldoni du mil apartajn instruojn (angle: ‘kerning pairs’) nur por regi kiel eble plej precize la interspacojn? Ni ja tiel strebe laboradis, sen atendi ajnan profiton! La recenzisto iom ruze tion kaŝis per lia (nehazarde?) fuŝa foto: farata de iom troa distanco, de iom klina pozo, kaj kun la paĝoj kurbitaj. La morte rigida ekzemplero kiun li prezentis por sia proponita versio montras neniom da tia arteco. La liaj signoj aspektas ĝuste kvazaŭ oni ilin surklakis per antikva meĥanika tajpilo. Perfekta justeco, ĉar li vere maŝinajn skribmetodojn preferas!

Plue sciu ke mi ne pretendas, ke mia gramatiko ĉiam estas tute perfekta. (Ne eĉ en la denaska lingvo!) Mi same ne pretendas ke Esperanto estas propraĵo de nur mi sola. Neniel estas kutimo mia ĉiam trudi la proprajn gustojn al la publiko kvazaŭ naturajn leĝojn. Tiun emon mi lasas al la profesiaj recenzistoj. Mi ne tiel troigas mian propran rolon en la mondo. Tial mi rete submetas miajn tradukojn al preskaŭ ajna volonta kontrolisto. Legu la liston montrotan per la butono ‘danku’ en la dekstra framo de mia ttt-ejo. En tiu listo vi trovos kelke da famuloj. Neniam trovos vi la nomon PEJNO Simono inter tiuj. Nek liajn adorantojn, se iuj ekzistas.

Bonan, helpintencan kritikon mi ja invitas! Agnoskite, ke fina polurado mankas je kelkaj miaj verkoj. Aparte malinvititaj je tiu komuna partopreno estas profesiaj atakemuloj trofieraj pri si mem. Tamen, mi fidas ke tiaj uloj ne tre oftas en la movado. Al la alia plimulto, ties helpon mi atendas. Do, se vi havas nur unu/du etajn sugesto(j)n, kaj ne deziras publikan laŭdon, premu la butonon ‘retpoŝtu’ kaj informu min pri via sarkaĵo. Jes, ja! Mi vere petas, ke vi faru. Sed se vi volas pli fundamente helpi, premu la butonon ‘kontrolu’ anstataŭe. Estas pli da reguloj tiel, sed vi gajnos mencion inter la dankinduloj listitaj per la butono ‘danku’. Certe ne tiom bona kiom la alta salajro kion mi estus prefereinta pagi, sed eble ne tute sen valoro.

Por reiri al la temo... Mi devas plue agnoski, ke mi konas nur du lingvojn, krom se oni volas kalkui tiujn de al maŝina mondo. PEJNO Simono konas tri kaj plendis terure pri la akcesoraj ligaĝoj, dirante ke ili malebligas al komputilo malĉifradon de la skribado. Tute erare! Kaj malgraŭ eĉ se tiel estus, tamen malgrave. Dum mana skribado, homa cerbo regas tion aŭtomate. Kaj samcele mi aŭtoris, tre facile, etan programon en la presila lingvo ‘PostScript’. Per tio la ŝavliteraj presaĵoj askpektas kvazaŭ mane skribitaj...krom, komopreneble, ke ili estas tro precizaj. Iu ajn lerta programisto same kapablas. Ĉu oni plendas, ke en Vindozo la dekstra kaj maldekstra citiloj kaŭzas problemojn? Neniuj krom freŝaj iniciatoj...

Nu, kostis al mi 1 600 Usonaj dolaroj por presi mil ekzemplerojn de tiu libreto. Pli ol duono jam disdoniĝis senpage. Venena inko homon ne vundas, ne vere...certe ne tio de PEJNO Simono. Se lia malŝato vere estas tiel profunda, sufiĉe simplaj solvoj ekzistas. Li mem aĉetu ĉiujn dissenditajn librojn. Li ilin bruligu kaj kirlu la cindrojn. Mi pretas presi milojn pluajn. Ŝuldante nenion al la banko, mi tamen laboras kontraŭ iomete pli ol du dek dolarojn hore. Kaj mi kutime rifuzas la plusajn horojn da laborado kiojn ofertas la fabriko. Se necese, plusan monon mi facile povas havi cele al amata hobio.

Aŭ eble PEJNO Simono preferas iom plue recenzi. Ĉiuj verduloj certe konvinkiĝos tuj post aŭdi liajn tri forte logikajn argumentojn. Resume, jen ili. Ke ni krimuloj, nur por havigi al Esperanto kroman aron de skribosignoj: (1) ŝtelis literojn de alia lingvo; (2) ŝanĝis la sonojn de kelkaj el ili; (3) aldonis areton de aliaj tute novaj. Ĉu ne krime aŭdace? Atakinda, insultomerita, aĉa konduto. Kiel aspektus Esperanton se ĝia fondinto ne same aŭdacis?

Valid XHTML 1.0!