* Steleto markas neologismon de la aŭtoro, kies difinon leganto devas preni el la teksto. Aparte interesitaj anglalingvanoj povas provizi sin per speciala vortaro: The Jack Vance Lexicon: from Ahulph to Zipangote kompilita de Dan TEMIANKA, ISBN 0887331181
ĵet-kub/o Kubo kun aro da punktoj sur ĉiu flanko por monludi. –EB 265/29
ekran/o 1 Mebleto uzata por ŝirmi sin kontraŭ ardo de fajro. 2 Lumbilda plato, uzata en instrumentoj kiaj televido, komputatoro, radaro ktp. –EB 29/41 kaj 230/50 Tie ĉi temas pri kombine telefon/televida aparato.
faks/o Mallongigo. Faksimilio: ekzakta reproduktaĵo de skribo, desegno. Tie ĉi temas pri ĵurnalo distribuata per telekomunika reprodukto.
teras/o Alta ebena teramaso, subtenata per masonaĵo kaj aranĝita en ĝardeno por ĝuigi belvidon aŭ faciligi promenadon.
kor/o 1 Korpa organo pumpanta la sangon. 2 La plej interna parto de io.
pigr/a Mallaborema, malpenema.
magnoli/o Genro de arboj kaj arbedoj, kun elipsformaj, ebenrandaj, ofte ledecaj grandaj folioj kaj eksterordinare grandaj, unuopaj, blankaj, rozkoloraj aŭ purpuraj floroj. –EB 357/15,16
filtr/i (tr) Pasigi ion (likvon, gason, sonon ktp) tra penetrebla tavolo de dividiga materialo por eligi ion (plej ofte malpuraĵon) de ĝia enhavo.
surf/o Ŝaŭmo kaj tumulto de maraj ondoj, kiuj rompiĝas sur borda sablaĵo aŭ rifo kaj fortege retroiras.
manpilkad/o Europa ludo, iom simila al la futbalo, sed ludata per la manoj. Alia popoluara nomo: handbalo. –EB 275/18
ŝpin/i (tr) Tiri fibrojn el fibro-amaso kaj kuntordi ilin en fadenon.
unik/a Sola laŭ sia kvalito: ne havanta alian egalan aŭ similan.
aritmetik/o Subkampo de matematiko. La scienco pri la nombroj kaj la kalkulado per ili.
kimr/o Ano de ĉefgento loĝanta en Kimrujo, regiono en la okcidenta Britujo.
kelt/o Ano de antikva hind-eŭropa gento, kiu invadis la tutan Eŭropon, kaj fiksiĝis precipe en Gallujo, Kimruo kaj Irlando.
kont/o Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono.
kned/i 1 Premante kaj kirlante, miksi per la manoj ion por fari paston. 2 Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al ĝi ian formon.
Valenten/o Sanktulo, kies feston (la 14-a de februaro) celebras geamantoj per sendi ĉokoladojn, kaj kartetojn por deklari la amon.
sardon/a Epiteto de speciala rido. 1 Ŝajna rido de iu kies vizaĝaj muskoloj estas kuntiritaj. 2 Amara, sarkasma rido. 3 Esprimanta mienon de sarkasma amuzo.
koktel/o Miksaĵo el alkoholaj trinkaĵoj, siropoj, glacio ktp.
hepat/o Grava organo de la vertebruloj, situanta ĉe la homo dekstre sub la diafragmo, rigardebla kiel la ĥemia laboratorio de la organismo. –EB 22/10 PIV XVI D 7
bis Interjekcio uzata por aprobi kaj peti pri repeto. ~o Ripeto de io ĵus finita laŭ la peto de ricevinto.
moroz/a Malgajhumora.
invent/i (tr) krei, elpensi ion novan per la forto de la spirito.
spontane/a 1 Fariĝanta, okazanta sen ia ekstera videbla kaŭzo. 2 Meminicianta, sen ekstera instigo.
meteor/o Malgranda maso da materio, rapide envenanta el la ĉielaj spacoj, fariĝinte luma pro la rekonto kun la tera atmosfero.
ebri/a Trinkinte tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias. post~o Kapdoloro, okazanta post la ~o.
sombr/a Donanta la impreson de profunda melankolio.
cian/o Radikalo, senkolora, tre venena gaso, konsistanta el karbono kaj nitrogeno, CN. ~ido Ĥemiaĵo, salo farita per agado de ciana acido (HCN) sur metalo, aŭ sur metala hidroksido.
raket/o 1 Arta fajraĵo, kiu pafiĝas per fuzaĵo en la aeron kaj tie eksplodas. 2 Spacpafaĵo, uzanta fuzaĵon kiel pelrimedon. ~boato Veturilo trapasanta la kosmon per raketa pelilo. EB 229/144
alud/i (tr) Paroli pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed tamen iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas.
Streĉita ŝnuro, kiel ĉe cirko. –EB 290/41
turnir/o 1 En mezepoko, kavalira festo, en kiu du kirasitaj rajdantoj vetbatalis per malakrigitaj armiloj. 2 Ĉia amika konkurso pri lerteco, kiu ne donas okazon al atribuo de titolo.
bordel/o Domo, kie la prostituitinoj akceptas la klientojn.
hant/i (tr) Fantomi. En formo de fantomo, obsede vizitadi specifan lokon, plejofte tiun kie oni aŭ dumvive loĝadis aŭ murdiĝis.
fantazi/o 1 Krea imagipovo. 2 Kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago.
entrepren/i (tr) 1 Komenci la plenumado de grava tasko, kiun oni prenis sur sin. 2 Afero ~ita.
ŝlos/i (tr) Fermi per seruro. ~ilo 1 Metala peco servanta por formi kaj malfermi seruron. 2 Malhelpi ies eliron. 3 La plej supera ŝtono en arĥo. 4 Tio, kio ebligas kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran.
fenomen/o 1 Tio, kion la senso aŭ menso rrekte ekkonas, senpera objekto de percepto. 2 Natura aŭ eksperimenta okazaĵo, aparte rimarkita kaj klasigita.
proced/i (ntr) Uzi difinitajn rimedojn por efektivigi ion. ~o Agmaniero, aplikota por atingi difinitan rezulton.
svarm/i (ntr) 1 Grandamase interpuŝe movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken. 2 Esti tre multnombra. Ekzemple: kiel abeloj atakantaj enrompinton de sia nesto.
agent/o Persono, komisiita de iu, ppor konstante fari ion.
prevent/i (tr) Antaŭmalhelpi.
volv/i (tr) Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia. dis~i 1 Etendi plata ion ~itan. 2 Iom post iom kreskigi, evoluigi, doni pli grandan forton aŭ vastecon aŭ prilaboritecon.
filantropi/o Amo al la homoj, bazita nek sur religia nek sur politika principo, kaj efektiviĝanta en praktika helpado.
ekskluziv/a Tia ke ĝi ne akceptas ĉion aŭ ĉiun alian pro neakordigeblo.
mani/o Fortega nenormala konstanta inklino al io.
nom-um/i (tr) Difini por unu posteno, ofico, rango.
enket/o 1 Juĝa aŭ oficiala esploro. 2 Metoda esploro pri la okazaĵo aŭ opinio. ~i ntr Fari ~on pri.
financ/o Monaj rimedoj, pri kiuj dipsponas iu. ~i (tr) ~e subteni.
poker/o Usondevena hazarda monludo per kartoj aŭ per kubetoj.
as/o Ludkarto, ĵetkubo aŭ domenpeco kun unu sola punkto. –EB 265/29
delekt/i (tr) Tre plezurigi.
trakt/i 1 Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero, por finveni al interkonsento. 2 Tia- aŭ alimaniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io.
studi/o Tuto de la laborejoj necesaj por produkti filmon, televidaĵon, ktp, konstruitaj en unu difinita loko kaj apartenantaj al unu sama firmao. –EB 237/111
pugn/o Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj. Tie ĉi temas pri la elstaraj partoj de l’ artikoj, per kies suproj oni batas. latuna ŭmo Unupeca batilo muldita el metalo (plej ofte latuno) kun kvar truoj tra kiuj oni enmetas la fingrojn.
odor-sal/o Karbonato de amonio. Ellasata de eta ampolo rompita sub la nazo de ĵus malkonsciiĝinta homo, la ege pika amonia odoro havas tuje revekan efikon.
adrenalin/o Hormono el la surrenaj glandoj, uzata en medicino pro la angimalrĝiga efiko.
grimac/o Vola aŭ nevola streĉo de la vizaĝaj muskoloj, kiu misformas la trajtojn, donante al ili neordinaran kaj ofte ridindan aspekton.
anksi/a Sentanta aŭ prezentanta staton de intelekta perturbo kaj agitiĝo kun sento de antaŭkora premateco.
boks/i (ntr) Batali uzante nur la pugnojn, aŭ nudajn aŭ gantitajn, kaj plejofte kiel sporto. –EB 281/32
gong/o Sonorilo el vertikale pendanta metala disko, kiu forte resonas sub frapoj. PIV XXV/8
solen/a 1 Farata laŭ ĉiuj sanktaj ritoj aŭ ĉiuj etiketaj reguloj. 2 Serioze impresanta, efekte malrapida en sia movo aŭ ago.
scintil/i (ntr) Brili, lumetante de tempeto al tempeto kiel stelo tra la atmosfero.
kermes/o 1 Granda, publika, jara festo ĉe la datreveno de la konsekro de la loka preĝejo. 2 Simile granda kaj spektakla festego. 3 Granda parko enhavanta multajn diversajn amuzejojn. –EB 291/1-67
valv/o Ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon, vaporon, aŭ gason en tubon, ujon kaj similajn, aŭ por reguli la kvanton aŭ direkton de ĝia tralasiĝo. –EB 40/73
ŝmir/i (tr) 1 Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aŭ algluiĝanta substanco. 2 Faciligi glitadon de ilo, funkciadon de maŝino, surmetante grasan substancon. 3 Kaŝe aĉeti informon, servicon, kaj simile, per sekreta pago.
antaŭ-haloEnirejo de hotelo, kie loĝantoj povas pasigi liberan tempon. –EB 259/22
masiv/a 1 Konsistanta el densa, senintermanka materio; ne havanta malplenaĵojn. 2 Peza pro sia denseco, kompakteco.
ekip/i (tr) Provizi iun aŭ ion per ĉio necesa por la difinita funkcio.
servil/a Aĉe servema, sklave komplezema. ~isto (ĵargonaĵo, iom insulta) servila sublaboristo.
buked/o Kunligaĵo de deŝiritaj floroj.
nav/o Tiu parto de preĝejo, kiu etendiĝas de la pordego ĝis la ĥorejo, inter du paralelaj muroj aŭ kolonaroj. –EB 316/62
katedral/o 1 Episkopa preĝejo en diocezo aŭ eparkio. 2 Granda kristana preĝejo konstruita laŭ ia mezepoka stilo. –EB 252/37; 317/1,22,42
vestibl/o Enira parto de domo, konstruo kaj cetere, tra kiu oni atingas la ĉambrojn. –EB 259/1-26
tantal/o Elemento, rara metalo, kun atompezo 180,88 kaj atomnumero 73, Ta.
indig/o Malhelblua koloraĵo, antaŭe ekstraktita el ŭjo, nuntempe sinteze preparita.
kapol/o Multekosta konveksforma ŝtono, polurita, sed ne facetita.
opal/o Variaĵo de kvarco kun iom da akvo, lakteblanka aŭ blueta kun ŝanĝkoloraj rebriloj, kaj tial uzata kiel juvelŝtono.
musk/o Klaso de herboj kun malgrandaj, foliecaj, ofte tufiĝantaj tigoj, mallarĝaj folioj dense sidantaj, kaj sur la pintoj de la ŝosoj kun krucformaj sporujoj. Ofte trovata ĉe subo de arbo, sur la flanko for de l’ suno. –EB 361/17
marmor/o Kristaliĝinta polurebla kalkŝtono, ofte enhavanta kolorajn vejnojn, uzata en konstruado kaj skulpturo. –EB 261/12 ~floro fikciaĵo.
iluzi/o Eraro de sensoj, pro kiu oni rigardas falsajn ŝajnojn kiel realajn.
sorĉ/i (tr) 1 Ĵeti ~on sur. 2 Ravi per ia neracia, nerezistebla logo.
amor/o Seksa pasio kaj volupta inklino al iu. ~i Sekse ami.
horor/o Sento de teruro miksita kun abomeno kaj signata de tremego aŭ elstariĝo de la haŭtharoj. ~a Kaŭzanta ~on.
parazit/o 1 Tiu, kiu kvazaŭ profesie manĝas konstante ĉe fremda tablo, flatante aŭ distrante la gastiganton. 2 Nenionfaranto, kiu ekspluatas la laboron de aliaj.
afekt/i (tr) 1 Ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj. 2 (ntr) Montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon.
kvivit! Onomatopeo de la birdokrieto ~i (ntr) soni birde.
diboĉ/i (ntr) Malmodere manĝi, trinki, seksumi.
empire/o Ĉe la Helenoj, plej alta parto de la ĉielo, kiun ili kredis fajra sfero, loĝejo de la dioj.
sek/a 1 Enhavanta neniom aŭ malmulte da akvo. 2 Perdinta sian naturan akvon. 3 Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma.
kaĉ/o 1 Manĝaĵo, havanta aspekton de mola pasto kaj farita precipe el faruno miksita kun lakto aŭ el legomoj longe kuiritaj kaj duonlikvigitaj per akvo. 2 Malbone preparita manĝaĵo.
palm/o Iu ajn ~aco. ~acoj Familio el unukotiledonaj plantoj, de arboj ĉefe tropikaj kaj subtropikaj, kiuj sur pli-malpli alta senbranĉa trunko portas aron da grandegaj mane aŭ plume dividitaj folioj. –EB 367/48,54 368/1
filik/o Plurjaraj herboj kun rizomo kaj plej ofte kun tre dividitaj folioj. –EB 361/16
kokos/o Frukto de ŭjo. Genro de arboj, el kiuj la ĉefa specio estas arbo kun drupoj 1 kg pezaj enhavantaj grandan nukson, kiu utiliĝas kiel nutraĵo kaj produktas oleon, kaj kies interna kavo enhavas dolĉan sukon. –EB 367/53
verŝ-tablo Ĉe taverno, tablo por prepari drinkaĵojn. –EB 260/1-11
vaks/o Palflava substanco, algluiĝema kaj knedebla, sekreciata de abeloj kiel materialo de iliaj ĉeloj. ~i (tr) Ŝmiri per ~o.
smerald/o Ĝemo el duobla aluminia kaj berilia silikato, kies koloro varias de la bluo al la herboverdo. ~kolora Plejofte signifas pri profunde brila verdeco.
balet/o 1 Teatra senparola akto, en kiu pluraj aktoroj dancas kaj mimikas. 2 Muzika komponaĵo por tia akto.
projekci/o 1 Ĉiu el la diversaj metodoj, uzataj por prezenti sur ebena surfaco parton aŭ tuton de la tera aŭ ĉiela sfero. 2 Luma bildo, sendata sur pli-malpli proksiman ekranon per speciala lanterno. –EB 295/1-25
miniatur/o Tre malgranda ekzemplero de arta objekto, delikate prilaborita.
poz/i Preni kaj teni specialan teniĝon, por esti desegnata, pentrata, fotografata. 2 Alpreni, pli-malpli konscie, tian teniĝon, piu povas impresi la homojn.
cipres/o Genro de malhelverdaj daŭrafoliaj, relative altaj arboj kun globformaj konusoj, kiuj havas dikajn, lignecajn, ŝildoformajn konusskvamojn. –EB 356/58
diafan/a Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla.
plonĝ/i (tr) 1 Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi. 2 Abrupte kaj sentime sin ĵeti en ajnan aferon, pri kio oni povas antaŭvidi nur la surfacon.
balt/o Ano de blanka subraso, kies triboj inter la 5a kaj la 7a jarcentoj okupis la regionojn sude de la ~a maro.
bulvard/o 1 Cirkla promenejo sur la loko de detruitaj remparoj. 2 Larĝa strato, borderita de arboj, en vivplena, komerca parto de urbo.
portik/o Galerio, kiu malfermiĝas, almenaŭ unuflanke, per kolonaro. –EB 316/50,56
kanap/o Salonmeblo, longa seĝo por pluraj personoj, kun dorsapogilo kaj remburita sidloko. –EB 124/21
magi/o Tuto de la procedoj kaj ritoj, per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj.
pervers/a Inklina al malbonfarado. ~eco Psika perturbo de la morala sento, konsistanta en la plezuro malbonfari kaj en la ĝojo malutili kaj malami.
tonal/o Skalo, akordoj kaj tonrilatoj, grupiĝantaj ĉirkaŭ toniko kiel bazo de muzikaĵo.
formul/o Resuma simbola skribformo, esprimanta rezulton de algebra kalkulo aŭ scienca leĝo. ~aro 1 Kolekto da ~oj. 2 Presita unu- aŭ plurpaĝa dokumento, kiun la interesato devas mem plenigi, respondante al la demandoj tie ~itaj.
ment/o Genro de plurjaraj herboj kun duope kontraŭesidantaj folioj, malgrandaj, violkoloraj floroj havantaj kvar longajn stamenojn; kun akra, spica bonodoro; la eteraj oleoj estas utiligitaj por produktado de diversaj farmaciaĵoj, likvoroj kaj aliaj. –EB 364/3
gardeni/o Genro de tropikaj arbustoj kaj arboj plej ofte daŭrafoliaj, kun okulfrapaj, bonodoraj, blankaj aŭ flave blankaj dikpetalaj floroj; ŝatata butontrufloro.
seps/a Tia, ke ĝi povas kaŭzi inflamon, infekton aŭ putriĝon. anti~o Metodo, laŭ kiu oni detruas la infektantajn mikrobojn per ĥemiaj substancoj.
tenden/o Blankeca, fibreca muskolekstremaĵo, kiu alligas la muskolon plej ofte al osto. –EB 20/48
enorm/a Supermezure, eksternorme granda
vivisekci/o Operacio, praktikata sur vivanta animalo por studi la fiziologiajn fenomenojn.
psikiatr/o Kuracisto de la mensaj malsanoj. ~io Parto de la medicino pri la mensaj malsanoj kaj ilia kuracado. ~ia Rilata al ~io.
encefal/o La tuto de la organoj, kiujn enfermas la kranio de la vertebruloj. ~grafa sensilo Aparato por sensi la magnetajn kaj elektrajn kampojn kiuj estiĝas ĉe la cerbo dum oni sentas, pensas, emocias.
rego-disk/o Diskforma plato, ofte kun eta elstara anso en meze, kaj gravurita ĉirkaŭ ĝia rando per aŭ ciferoj aŭ streketoj, kaj turnata fingre por regi aparaton.
implik/i (tr) 1 Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn. 2 Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj.
mien/o Esprima aspekto de la vizaĝo kaj de la sinteno.
flagr/i (ntr) Eligi lumon kun malstabila brileco, pro moviĝado.
tambur/o Muzika instrumento, konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj folioj el ledo, kiujn oni frapas. –EB 303/47-49,55,58
kontrakt/i (ntr) Interkonsenti per interŝanĝo de samcelaj deklaroj, por krei jurajn sekvojn. ~o Tia interŝanĝo, kun kreo de juraj sekvoj.
amnezi/o Tuta aŭ parta perdo de la memoro.
adolesk/i (ntr) Esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo, kaj estas karakterizita per la ekfunkciado de la seksaj glandoj. ~anteco Periodo inter infanaĝo kaj plenkreskeco.
fojn/o Matura herbo, kiun oni falĉas kaj sekigas ĉe la suno, por ĝin konservi kiel nutraĵon por la brutoj. ~kolora Pale, hele flava. –EB 65/35-43
Aztek/o Ano de indiana popolo iam loĝinta en Meksikio.
jad/o Mineralo. Densa, polurebla variaĵo de amfibolo aŭ pirokseno, kun koloro varianta de la hela grizverdo ĝis la blanko, uzata en Oriento por etaj art-objektoj.
driv/i (ntr) Flosi laŭ la puŝo de la fluo aŭ de la vento.
vad/i (ntr) Paŝi en akvo aŭ en mola substanco, koto, neĝo, sablo ktp. –EB 258/10
mimoz/o Genro de herboj, arbustoj, arbedoj kaj arboj el varmaj regionoj, kun ordinare duoble pinataj folioj kaj globformaj kapoj el malgrandaj, blankaj aŭ helruĝaj floroj.
pulp/o 1 La mola, sukoplena parto de fruktoj kaj radikoj kaj la medolo de iaj tigoj. 2 Kunteniĝanta maso de mola, nesolvita, planta materio, precipe tia materio post elpremado de la akvo. 3 Mola aŭ duonmola histo, el kiu konsistas kelkaj organoj.
pat/o Malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti. –EB 42/41
kanu/o 1 Indiana pintfina, mallarĝa boato el arboŝelo, pelata per pagajo. 2 Simila boato el ligno aŭ metalo, uzata de sportuloj. –EB 269/3
narkot/i (tr) Meti en staton de ĝenerala anestezo, tio estas de artefarita dormo kun malpliiĝo de unu aŭ pluraj funkciaj aktivecoj. ~a Estiganta tian dormon.
naŭz/i (tr) 1 Kaŭzi vomenon. ~o Malagrabla sento de l’ vomonto.
inciz/i (tr) Fari ~on en. ~o, ~ado Metoda divido de molaj partoj per tranĉa instrumento; entranĉo.
greft/i (tr) 1 Enigi vivantan parton de planto en alian planton, por ke ĝi fiksiĝu kaj daŭrigu sian kreskadon tie. 2 Enplanti sur individuon pecon el histo aŭ organo deprenitan aŭ de la sama individuo, aŭ de alia.
per-forta Trudata per forto.
anhel/i (ntr) Malfacile kaj brue spiri.
kamera/o Fotoaparato, kapabla regristri certan nombron da sinsekvaj bildoj, laŭ regula ritmo, uzata por la kinematografio aŭ la televizio. –EB 237/1
kvarc/o Tre ofta mineralo, amorfa aŭ kristalilĝinta en heksagonaj prismoj, kaj konsistanta el pura silicia oksido SiO2.
aventurin/o Speco de kvarco, entenanta malgrandajn brilajn pecetojn el glimo.
pavilon/o 1 Granda, luksa tendo. 2 Izola konstruo sur tereno, ĝardeno aŭ korto, dependanta de pli granda kaj ĉefa. –EB 54/2; 55/14
laŭr/o Ornama arbo kun ledecaj, larĝe lancetformaj folioj, spice odoraj, sur mallongaj, ruĝecaj petioloj, kaj kun flavblankaj floroj monoikaj. –EB 312/60
eskal-ator/o Meĥanika ŝtuparo memmoviĝanta. –EB 256/22
pupil/o Aperturo en mezo de iriso, tra kiu la lumradioj penetras en la okulon. –EB 21/43
cend/o Monero, centono de dolaro, de guldeno.
promoci/i (tr) Altigi al iu pli alta grado, ofico.
lake/o 1 Hejma servisto ĉe riĉuloj, ordinare portanta livreon. 2. Humilaĉa homo sen memestimo.
komiz/o Helpa salajrulo, kiu prizorgas la vendadon en komercfirmao, aŭ la kontoraferojn en banko.
malversaci/i (tr) Ŝtelalproprigo de mono, en la administrado de privata aŭ publika funkcio. Plej ofte per mensoge raportadi pri elspezoj en la kasolibro.
rokok/o Franca arĥitektura kaj ornama stilo, kiun karakterizas kapricaj volutoj kaj densaj delikataj ornamaĵoj. –EB 318/13
ambigu/a Tia, ke ĝia signifo estas duba, aŭ ke ĝi povas havi du malsamajn sencojn.
balbut/i 1 Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn. 2 Malfacile aŭ nedistingeble paroli.
transform-ator/o Ilo por interŝanĝi altecon de eletkra tensio kontraŭ relativa kurento, ordinare per paro de malsamlongaj dratoj multe volvitaj ĉirkaŭ komuna akso el feraj lamenoj. –EB 146/39
makabr/a Terurelvoka, mortrikana.
celeri/o Dujara herbo, multe uzata kiel legomo. –EB 59/27
dorlot/i (tr) Agi kun iu tro kareseme kaj tro indulge. ~o-besto Besto (plej ofte hundo aŭ kato) traktata kvazaŭ plena membro de homa hejmo.
defi/i (tr) 1 Aserti al iu, ke li ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo ktp. 2 Prezenti nesupereblan obstaklon.
kapitulac/i (ntr) Venkite transdoni sin kaj sian armeon aŭ fortikaĵon al la malamiko, sub precizaj kondiĉoj fiksitaj kune kun li.
svelt/a Harmonie aŭ elegante maldika.
graci/a Plaĉa pro ia diskreta, senpena kaj senpeza harmonio en la movoj, gestoj aŭ sinteno.
gland/o Organo, kies funkcio estas produkti sekrecion, hormonojn, ktp.
rankor/o Obstina malpardonemo, venĝema resento.
cikatr/o Postsigno retanta de resaniĝinta vundo sur la haŭto de homo aŭ besto, aŭ sur la ŝelo de planto.
fiziolog/o Sciencisto pri ~io. ~io Scienco pri la normalaj funkcioj kaj ecoj de la organoj kaj histoj de la vivantaj estaĵoj.
Latinlingve: medulla oblongata.
Latinlingve: cerebellum.
refleks/o Movo, sendependa de la volo, estigata kiel nevola respondo al nervostimulo. Ekzemple: la genuo refleksas je frapo de kuracista marteleto..
Latinlingve: cerebrum.
psik/o Tuto de la konsciaj kaj nekonsciaj spiritaj fenomenoj, rigardata kiel objekto de scienca esploro, t.e. sen ia hipotezo pri ties esenco. ~manka Tie ĉi: cerbo tia, kia komputatoro sen programoj.
cirkvit/o La vojo, laŭ kiu elektra kurento povas cirkuli.
potencial/o 1 = tensio, tensifalo. 2 Skalara grando, kies rilatumo de ŝanĝo en difinitaj direktoj (kun kontraŭa antaŭsigno) destinas la komponentojn de la kampo en la koncerna direkto.
organik/a Rilata al la karbonkombinaĵoj. La ĥemio de vivantaj sistemoj.
membran/o Maldika hista lameno, teganta iujn vegetalajn aŭ animalajn organojn. –EB 75/53
skan/i (tr) Esplori per aparato elsendanta energion kaj mezuranta la ŝanĝetojn en ĝia kampo. Ekzemple: fari mapon per radaro aŭ sonaro. Tie ĉi: fari tridimensian mapon de nervosistemo per elektromagneta aparato.
modif/i (tr) Ŝanĝi la formon, unu el la ecoj de io, ne tuŝante la esencon.
sintez/o 1 Operacio, per kiu multeco estas reduktita al unueco, per kombinado aŭ kunigo. 2 Operacio, per kiu, kombinante elementajn komponantojn, oni ricevas novaspecan produkton, kun apartaj ecoj.
genetik/o Scienco pri ĉiuj fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco, ĉu normala, ĉu patologia.
psikoz/o Mensa malsano, karakterizita de la perturbo de la tuta personeco, kies rilatoj al la realaĵoj estas plene konfuzitaj. Tie ĉi: tia kredo de ŭlo, ke li regu la universon.
metafizik/o Parto de la filozofio, kiu studas la unuajn kaŭzojn kaj principojn de ĉio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.
solipsism/o Doktrino, laŭ kiu la unu sola ekzistanta realo estas konscio de la ekkonanta homo.
altern/i (tr) Sin sekvi laŭvice, kun pli-malpli da reguleco.
balkon/o 1 Plata elstaraĵo ĉe la fascado de domo, ĉirkaŭita per balustrado aŭ krado kaj komunikiĝanta kun la interno. 2 En teatro, ĉiu el la etaĝoj kun sidlokoj, inter la partero kaj la galerio. –EB 296/17,18 39/69 252/93 10/12
fontan/o Konstruo kun speciala tubaranĝo, por alten ŝprucigi la akvon kaj tiel ornami placon, parkon, kaj simile. –EB 257/21
fe/o Fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj. ~lando Tie ĉi: kreaĵo el la imagkapablo.
Astarta Prasemida diino de la amo; = Aŝtar
koncept/o Abstrakta kaj ĝenerala ideo. ~i (tr) Formi ~on.
bing/o Vetludo sur karteto havanta matricon el 75 nombroj aranĝitaj laŭ kvadrato kun la centra spaco malplena. Registo elvokas nombrojn laŭ bonŝanc-aparato. Ludantoj esperas fari specifajn desegnojn el markitaj spacoj: streko, ikso, ktp.
ciroz/o Kronika inflamo de la interlobeta histo de organo: hepata, atrofia, vejna, ktp.
safir/o Blua diafana variaĵo de korundo, uzata kiel juvelŝtono, Al2O3.
ekzalt/i (tr) Tre eksciti, levante la sentojn ĝis alta grado de intenseco. ~iĝo Ekstato de iu ~ita.
obsed/i (tr) Premokupi la spiriton; trude ekkapti la atenton (precipe pri fiksita ideo).
volut/o Spiralforma ornamaĵo.
pasiv/a 1 Montranta ke la subjekto ricevas la efikon de la ago, kiu estas signifata de la verbo kaj farata de iu aŭ io alia ol la subjekto. 2 Montranta nenian iniciatemon, interesiĝon. 3 Uzanta, por atingi sian celon, nenian kontraŭagon aŭ rebaton.
salat/o Manĝaĵo konsistanta el freŝaj aŭ boligitaj herboj aŭ legomoj spicitaj per salo, vinagro kaj oleo.
laktuk/o Genro de unu-, du-, kaj plujaraj herboj, el kiuj pluraj specioj estas gravaj salatplantoj. –EB 59/36,37
karot/o 1 Dujara herbo kun multope dividitaj folioj havantaj lancetformajn pintajn lobetojn kun semoj surhavantaj rigidajn haregojn. 2 La manĝebla radiko de ~o. –EB 59/17
diet/o Nutromaniero, obeanta difinitan regularon.
lard/o Grasa substanco, entenata en la subhaŭta histo de la dorso aŭ flanko de porko, uzata en kuirado kaj farmacio. Tie ĉi: insulta moknomo pri homa graso.
ekskvizit/a 1 Tre malfacile trovebla pro havi ege purajn altkvalitojn.
tost/o 1 Paroladeto dum festeno, kun propono trinki pro ies sano aŭ honoro, ktp. 2 ~i Varmigu ion per fajro ĝis ĝi fariĝas seka kaj ĵus komencas bruniĝi sur la surfaco. ~aĵo Io tostita, plej ofte maldikaj tranĉaĵoj el pano. seka ~aĵo Tie ĉi: ~aĵo sen butero, sen frukto, ktp.
dig/o 1 Remparo, starigita por ŝirmi lokon kontraŭ inundo de rivero aŭ maro. 2 Transversa muro, konstruita en rivero, por provizore haltigi, aŭ malakceli, la fluon, aŭ reguligi la nivelon. –EB 212
akci/o 1 Frakcio de la kapitalo de financa societo aŭ industria entrepreno, kies posedo rajtigas partopreni en ĝiaj proprietaĵoj kaj en ĝiaj profitoj. 2 Atesto pri tia partopreno, valorpapero.
strab/i (ntr) 1 Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto. 2 Rigardi de flanke, kun malica aŭ envia intenco. 3 Rigardi kun la palpebroj mallarĝigitaj (dum cerbumi) al imagbildo anstataŭ al la vera mondo.
arbitr/a Tia, ke ĝi dependas de la sola volo, emo aŭ kaprico de iu.
plaĉ-um/i Plenumi peton, aŭ ŝajnigi konsenton, kontraŭ propra malsamvolo por eviti malbonreagon, malŝparon de laboro, nekonvenan tempoprenon.
faden/o 1 Maldika, multege pli longa ol dika produktaĵo el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, trikado aŭ teksado. –EB 157/53 2 Drato. 3 Sinsekva interligeco.
kontraŭ-valoroperda konto Aparta konto de fabriko, rezervita kontraŭ tio ke la ekipaĵoj grade perdas sian valoron pro maljuniĝado ĝis eventuala tempo kiam ili devas esti anstataŭigitaj per iuj pli novaj.
hipotek/o Garantia rajto, starigita laŭleĝe, super nemovebla havo kaj asimilitaj, por sekurigi al kreditoro repagon de sumo ŝuldata de la posedanto de tiu havo.
koncesi/o Privilegia rajto, donita de ŝtato al alia ŝtato, al kompanio aŭ al privata persono, ekspluati teritorion, komercan entreprenon, kaj simile. 2 Kontrakto inter du kompanioj ke la dua ekspluatu teritorion per vendi varojn de la dua sub ties nomo kiel ties sola representanto. 3 Koncedo.
Popola diraĵo, indikanta pri pika aktiveco rezulte de maljuneco.
inĝenier/o Homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teĥnikajn laborojn.
efelid/o Brunaj makuleroj, oserveblaj sur la nekovritaj partoj de la haŭto kaj kaŭzitaj de la efiko de suno kaj aero.
intervju/o Interparolo, kiun ĵurnalisto havas kun bone konata persono, por demandi lin pri lia vivo, agadoj aŭ opinioj kaj raporti en gazeto.
fon/o Efektive ebena aŭ pro malproksimeco ŝajne ebena parto, el kiu io elrelifiĝas aŭ elkontrastas.
puls/o Batado de la arterioj, kaŭzata de la sangofluo.
muld/i (tr) Reprodukti objekton, enpremante moligitan materialon en ujon, kiu havas la deziratan formon. –EB 154/15
fazeol/o Genro el herboj, el kiuj plej grava estas specio multe utiligata kiel legomo. –EB 59/8
magnezi/o Elemento, atomnumero 12, atompezo 24,3; blanka, malpeza metalo, kiu inkandeske brulas en aero, kombiniĝante kun oksigeno, Mg.
soliv/o Trabo, kies ekstremoj kuŝas sur la muroj, kaj kiu servas por porti la plankon de supera etaĝo. –EB 115/38
pilastr/o Prisma kolono, plejofte enigita en muro. –EB 317/46
his/i Suprentiri per ŝnuro.
helikopter/o Flugaparato, kiu ŝvebas kaj movas sin en la aero pere de rotoro. –EB 83/47
veld/i (tr) Kunfiksi du metalajn pecojn, ardigante ilin tiel, ke la junto fariĝas flueca, kaj poste kunforĝante ilin kiel unun, aŭ samtempe almetante fanditan metalon en la junton. –EB 135/128
fetor/o Tre malagrabla, naŭza odoro, kiel de putro kaj simile.
ampleks/o 1 La grado de volumena grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas. 2 Grado de metafora vasteco, en rilato kun la entenataj detaloj aŭ cirkonstancoj.
silk/o 1 Delikata kaj brila fadeno, sekreciita de la raŭpo de bombikso. 2 Teksaĵo, farita el tiuj fadenoj. –EB 33/32, 34/54, 342/50
glace/a Ricevinta apartan brilan aspekton per polurado aŭ glatigado.
cinabr/o Ruĝa sulfido de hidrargo, uzata kiel kolorilo, HgS.
malakit/o Kupra hidrokarbonato, konsistiganta belan verdan polureblan ŝtonon, uzatan por fari juvelojn, ornamajn vazojn, ktp. (CuOH)2CO3
agat/o Amfora speco de kalcedono, demetiĝinta en geodojn laŭ paralelaj tavoloj, prezentanta variajn, ordinare diafanajn koloraĵojn kaj briliĝanta per polurado.
gagat/o Speco de nigra lignito uzata por juveloj.
porfir/o Rokspeco, havanta plimalpli grandajn kristalojn en etgrajna maso.
antarkt/o La kontinento ĉe la suda poluso. –EB 15/18
spasm/o 1 Nevola kontrahiĝo de muskolo aŭ muskolgrupo. 2 Konvulsia kontrahiĝo de la visceraj muskoloj. ~a Prezentanta ~ojn. Tie ĉi: havanta la samajn kvalitojn de nevoleco kaj neprognozebla subiteco kiel spasmoj.
horor/o Sento de teruro miksita kun abomeno kaj signata de tremego aŭ elstariĝo de la haŭtharoj.
ventol/i (tr) Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerondon aŭ enblovigante eksteran aerfluon. –EB 112/17