LA REKLAMO APERIS sur teleekrana vendomontraĵo, kaj kelkajn tagojn poste sur flanko de la novaĵa fakso. La teksto estis verda sur nigra fono, rektangulo modesta inter la oranĝoj, ruĝoj kaj flavoj. Ĝia frapeco portiĝis ene de la mesaĝo mem:
Supersata? Enua?
Ĉu dezirante AVENTURON?
Provu la Domon de l’ Se’.
La Teraso Oksforda estis plaĉa loko de kvieteco en la koro de la urbo—ruĝaŝtone pavimita rektangulo surŝutita per strandaj sunombreloj, tabloj, pigraj homoj. Aro da magnoliaj arboj apartigis ĝin disde la strato kaj elfiltris la plimulton de la bruo; la tralasaĵo, mola sono kiel surfo, kuŝis sube de l’ konversaciado kaj la malregula frap-frap-frap’ de la Oksfordaj manpilkadaj ludejoj.
Roland Mario sidis en tuta ripozeco, duone subfleksita, kapo klinita malantaŭen, piedoj apogitaj sur la tablo el interŝpinitaj aero kaj vitro—en tiu sama pozo kiel liaj kvar kunuloj. Rigardanta ilin de sub duone fermitaj palpebroj, Mario pripensis la antikvan misteron pri homa karaktereco. Kial estas ke homoj povas esti ĉiuj samaj kaj tamen ĉiu tute unika?
Ĉe lia maldekstro sidis Breŭ, riparisto de aritmetikiloj. Li havis longan ostecan nazon, rondajn okulojn, pezajn nigrajn brovojn, viro lerte kapabla per la fingroj, metoda kaj pacienca. Li havis kimran nomon, kaj li ŝajnis ekzempli puran antikve kimran tipon, la etaj malhelaj viroj kiuj antaŭis Cezaron, antaŭis la keltojn.
Apud tiu sidis Janiver. Norda eŭropo, afriko, la oriento kombinis por formi liajn cerbon kaj korpon. Laboristo pri kontoj, li estis alta maldika viro kun flavaj haroj. Li havis longan vizaĝon kun trajtoj kiuj ŝajnis esti unue ĉizitaj kaj poste rondige kneditaj, malakrigitaj. Li estis zorgema, pripensema, kontraŭulo malfacile venkebla sur manpilkadejo.
Zaer estis la rapidulo, la plej juna el la grupo. Palahaŭta kun ruĝaj vangoj, malhelaj buklaj haroj, okuloj ĝojaj tiel, kiel Valenten-festaj amkartetoj, li parolemis pli, ridis pli ol ĉiuj aliaj, sed perdis foje la kolero-regon.
Apud li sidis Ditmar, sardona viro kun atentaj mallarĝaj okuloj, alta frunto, kaj malhele bronz-kolora haŭto de Polinezio, Sudano, aŭ Hindujo, aŭ Sudameriko. Li ludis neniom da manpilkado, konsumis malpli da kokteloj, pro malsano de l’ hepato. Li okupis bonpagan administran postenon ĉe unu el la televidaj retoj.
Kaj Mario mem, kiel ili rigardis lin? Li konsideris. Probable malsama bildo en ĉiu el iliaj mensoj, kvankam estis malmulte da pretendoj aŭ frapaj aspekteroj sur lia ekstero. Li havis nerimarkinde plaĉajn aspekterojn, harojn kaj okulojn sendistingajn, haŭton meztipe ore brunan. Mezan staturon, mezan pezecon, kvietan parolmanieron, mildmodan vestaron. Li sciis ke, lin homoj ŝatas, almenaŭ laŭ tio, ke la vorto havis signifon inter la kvinopo; ilin cirkonstancoj kunigis ne tiom multe pro afableco kiom pro la manpilkadejo kaj komuna fraŭleco.
Mario konsciiĝis pri la silento. Li finis sian koktelon. “Ĉu iu pretas por biso?”
Breŭ faris geston jesan.
“Mi havas sufiĉe,” diris Janiver.
Zaer kline malplenigis algorĝe sian glason, surtabligis ĝin kun frapsono. “Je la aĝo de kvar jaroj mi promesis al la patro, ke mi neniam rifuzos drinkaĵon.”
Ditmar hezitis, poste diris, “Decas ke mi elspezu mian monon pri drinkaĵoj same kiel pri alia ajn.”
“Mono valoras nur por tio,” diris Breŭ. “Por aĉeti iom da ĝuo aldone al la vivo.”
“Multe da mono aĉetas multon da ĝuo,” diris Ditmar moroze. “Provu akiri la monon.”
Zaer gestis, larĝa, kaprica svingo de l’ brako. “Estu artisto, inventisto, kreu ion, konstruu ion. Ne troveblos bona futuro en laŭhora laborado.”
“Pripensu tiun ĉi novan aron da ĵus diplomitaj geniuloj,” diris Breŭ amare. “De kie, diable, ili originis? Ĉu el spontanea memgeneriĝo pro la agado de sunlumo sur ŝlimo?... Nun subite, ekestas nenio krom geniuloj, ĉie kien oni rigardas. DeSatz, Koli—atomistoj. Hon, Versoviĉ, Leki, Brul, Riĉardz—administroj. Gandelip, Neŭ, Kardosa—financistoj. Dekojn da ili, neniu pliaĝa ol dudek tri aŭ dudek kvar. Ĉiuj el ili alvenitaj tiel kiel meteoroj.
“Ne forgesu pri Pit Zaer,” diris Zaer. “Li estas plua, sed li ne jam meteoris. Lasu al li pluan jaron.”
“Nu,” murmuris Ditmar, “eble ĝi estas bona okazaĵo. Iu devas fari por ni la pensadon. Oni manĝigas nin, vestas nin, edukas nin, ni laboras ĉe nemalfacilaj postenoj, kaj bona drinkaĵo malmulte kostas. Jen ĉio, kion vivo signifas al naŭdek naŭ el cent homoj.”
“Nur se oni elprenus la postebrion de la drinkaĵo,” sopiris Zaer.
“Drinkaĵo estas eskapilo for de l’ vivo,” diris Janiver sombre. “Ebrieco estas preskaŭ la sola aventuro kiu restas al ni. Ebrieco kaj la morto.”
“Jes,” diris Breŭ. “Oni ĉiam rajtas montri sian malestimon pri vivo per morti.”
Zaer ridis. “Viskio aŭ cianido. Faru ke la mia esti viskio.”
Freŝaj kokteloj aperis. Ili elskuis ĵetkubojn por devigi al unu ke li pagu. Mario perdis, surskribis la kotizon.
Post momento Breŭ diris, “Sufiĉe veras, tamen. Ebrio kaj la morto. La neprognozeblaj. La nuraj du lokoj kiuj restas por esplori—almenaŭ krom se vi kapablas elspezi dudek milionojn da dolaroj por aĉeti interplanedan raketo-boaton. Kaj eĉ post vi alvenos, restos nur senviva roko tie.”
Ditmar diris, “Vi preterrigardis trian eblaĵon.”
“Kio estas?”
“La Domo de l’ Se.”
Ĉiuj sidis kviete; poste ĉiuj kvin ŝanĝis iom la sidopozon, kurbigis sin malantaŭen aŭ rektigis sin.
“Ĝuste kio estas la Domo de l’ Se?” demandis Mario.
“Kie ĝi estas?” demandis Zaer. “La reklamo diris ‘Provu la Domon de l’ Se,’ sed ĝi diris nenion pri kiel aŭ pri kie.”
Janiver gruntis. “Probable nur nova noktoklubo.”
Mario kapneis dubosigne. “La reklamo prezentis alian impreson.”
“Ĝi ne estas noktoklubo,” diris Ditmar. Ĉiuj okuloj svingiĝis al li. “Ne, mi ne scias pri kio ĝi estas. Sed mi scias pri kie ĝi estas, tiel nur ĉar jam dum du monatoj cirkuladis onidiroj.”
“Kiaj onidiroj?”
“Ho—nenioj firme difinaj. Nur aludoj. Tiel ke se oni deziras aventuron, se oni havas la monon por tion aĉeti, se oni volas riski ŝancon, se oni havas neniom da respendecoj neforlaseblaj—”
“Se—se—se,” diris Breŭ kun rideto. “La Domo de l’ Se.”
Ditmar kapjesis. “Precize tiel.”
“Ĉu danĝere?” demandis Zaer. “Se ili estus faranta nenion pli ol streĉi ŝnuron super fosaĵo plena je serpentoj, liberigi tigron ĉasi, kaj lasi al oni elekton inter transpaŝi ŝnuron kaj batali tigron, mi preferus sidi ĉi tie kaj trinki koktelojn kaj plani pri kiel mi venku Janiveron je la turniro.”
Ditmar ŝultrolevis, “Mi ne scias.”
Breŭ malridetis. “Povas esti drogejo, nova speco de bordelo.”
“Nenio tia ekzistas,” diris Zaer. “Ĝi estas hantita domo kun veraj fantomoj.”
“Se ni fantazias,” diris Ditmar, “intertempa veturilo.”
“Se,” diris Breŭ.
Estis mallonga medita silento.
“Estas iom stange,” diris Mario. “Ditmar diras ke estis onidiroj jam dum du monatoj. Kaj lastasemajne estis reklamo.”
“Kio estas stranga en tio?” demandis Janiver. “Aferoj sinsekvas tiel en ajna nova entrepreno.”
Breŭ diris haste, “Jen la ŝlosila vorto—‘entrepeno’. La Domo de l’ Se ne estas natura fenomeno; ĝi estas objekto de homoj farita, ideo, procedo—kio ajn ĝi estas. La motivo malantaŭ ĝi estas homa motivo—probable mono.”
“Kio alia?” demandis Zaer kaprice.
Breŭ levis alte la brovojn. “Ho, oni neniam povas prognozi. Nu, ĝi ne povus esti krima entrepreno, alikondiĉe la AKP* estus jam sur ĝi tute svarminta.
Ditmar kliniĝis malantaŭen, svingis al Breŭ rigardon duone mokan. “La Agentaro Krimo-Preventa ne rajtus movi krom se estus okazaĵo kontraŭleĝa, krom se iu subskribus plendilon. Se nenia nekaŝita krimaĵo troviĝis, nenia plendo, la leĝistoj ne rajtas agi.”
Breŭ faris senpaciencan geston. “Tre vere. Sed tio estas flanka afero al la ideo kiun mi provis disvolvi.”
Ditmar ridetis. “Pardonu. Daŭrigu.”
“Kiaj estas la motivoj kiuj instigas viron al nova entrepreno? Unue, mono, kio en certa senco konsistas el, inkludas en si, ankaŭ ĉiujn aliajn motivojn. Sed por esti klare, unue nomu ĝin deziro por mono, ia celo en si mem. Due, ekzistas la volo kreskigi sian propran potencon. Subdividu tiun lastan en, eble, la instinkton pri sankt-militismo kaj nomu ĝin deziro pri senlima seks-oportuno. Povo super virinoj. Kaj trie, kuriozeco, la volo scii. Kvare, entreprenado nur pro ĝia propra kialo, kiel distraĵo. Kvine, filantropio. Ĉu ajnaj aliaj?”
“Kovras ĉion,” diris Zaer.
“Eble la urĝo pri sekureco, kiel je la egiptaj piramidoj,” sugestis Janiver.
“Mi pensas ke tio kovriĝas sub la fundamenta motivo malantaŭ la unua katagorio, la avido pri mono.”
“Artista spirito, kreemo.”
“Ho, tro streĉite, diras mi.”
“Memprezentismo,” Ditmar argumentis.
“Same tro streĉite.”
“Mi malkonsentas. Teatra ludaĵo baziĝas sole kaj ekskluzive, je la vidpunkto de la aktoroj, sur ilia manio memprenztema.”
Breŭ ŝultrolevis. “Probable vi pravas.”
“Religiaj movadoj, misioj.”
“Kategorigu tion sub la volo administri potencon.”
“Ĝi etendiĝas preter la limoj.”
“Ne multe... Ĉu ĉio? Bone. Kion tio indikas? Ĉu ion ajn sugestan?”
“La Domon de l’ Se!” laŭte pensis Janiver. “Ankoraŭ ŝajnas tiel, kiel supernecese ornamita profitoprena konspiro.”
“Ĝi ne estas filantropiaĵo—almenaŭ ne ĉe la surfaco,” diris Mario. “Sed probable ni povus fabriki eblajn situaciojn kiuj kovrus ĉiujn viajn cirkonstancojn.”
Ditmar faris geston senpaciencan. “Parolo ne utilas. Por kio bona ĝi? Neniuj el ni scias kun certeco. Supozu, eble, ke ĝi estas konspiro por bombegi la urbon?”
Breŭ diris senemocie, “Mi nomumas vin al komitato unupersona, Ditmar, ke vi enketu kaj raportu.”
Ditmar ridis amare. “Mi ĝojus fari. Sed mi havas pli bonan ideon. Ni rulu la ĵetkubojn. “Tiu, kiu malaltos je poentoj apliku sin al la Domo de l’ Se—financita de la restanta kvaropo.”
Breŭ kapjesis, “Taŭgas laŭ mi. Mi rulos kun vi.”
“Kiom kostos?” demandis Zaer.
Ditmar kapneis. “Mi havas nenian ideon. Probable altas.”
Zaer malridetis, moviĝis maltrankvile en la seĝo. “Metu limon sur tio je du mil dolarojn po persono.”
“Bone, laŭ mi. Janiver?”
La alta viro kun mallongaj flavaj haroj hezitis. “Jes, mi rulos. Mi havas nenion malperdendan.”
“Mario?”
“Taŭgas laŭ mi.”
Ditmar suprenprenis la ĵetkuban pokalon, kovris ĝian buŝon per la mano, skuis la kubojn. “La reguloj samas kiel pri ĵetkuba pokero. Unu ĵeto, aso altas. Aliavorte, paro da asoj rangas super paro da sesoj. Aro el sinsekvaj nombroj valoras inter sampunkta triopo kaj plena familio. Ĉu tio taŭgos por ĉiu?... Kiu volas ruli unue?”
“Vi komencu, ĵetu,” diris Mario milde.
Ditmar skuis, skuis, skuis, eligis la ĵetkubojn. Kvin korpoj kliniĝis antaŭen, kvin paroj da okuloj sekvis la rondirantajn kubojn. Ili klaketadis laŭlonge sur la tablo, tintis kontraŭ kokteloglason, ripoziĝis.
“Aspektas tiel, kiel triopo da kvinoj,” diris Ditmar. “Nu, tio meze bonas.”
Mario, sidanta je lia maldekstro, prenis la pokalon, enfaligis la ĵetkubojn, skuis, ĵetis. Li blekis. Duo, trio, kvaro, kvino, kvaro. “Duopo da kvaroj. Oj!”
Breŭ ĵetis silente. “Tri asoj.”
Janiver ĵetis. “Du paroj. Duoj kaj trioj.”
Zaer, iom pala, prenis la ĵetkubojn. Li ekturnis rigardon al Mario. “Paron da kvaroj mi devas superi.” Li skuis la ĵetkubojn, skuis—poste ĵetis kun subita, elegante kurba gesto. Tint’, klaket-klak’, inter la glasoj. Kvin paroj da okuloj rigardis. Aso, duo, trio, seso, duo.
“Paro da duoj.”
Zaer ĵetis sin malantaŭen kun strikta rideto. “Nu, mi ludemas. Mi iros. Oni supozas ĝin aventuro. Kompreneble tiuj ne diris pri tio, ĉu poste oni revenos vivanta, aŭ ĉu ne.”
“Decas ke vi delektiĝu,” diris Breŭ, enpremante tobakon en sian pipon. “Preter ĉio, estas nia mono kio aĉetos por vi tiun ĉi misteran ekscitaĵon.”
Zaer faris senhelpan geston per ambaŭ manoj. “Kien mi iru? Kion mi faru?” Li rigardis al Ditmar. “Kie mi akiru tiun pritrakton?”
“Mi ne scias,” diris Ditmar. “Mi demandos ĉe la studio. Iu tie konas iun kiu iam tie vizitis. Morgaŭ ĉirkaŭ ĉihore mi havos la informo-detalojn, almenaŭ tiom multe kiom mi povos akiri.”
Nun venis momenton da silento—silento konsistanta el kelkaj apartaj kvalitoj. Ĉiu el la kvin kontribuis parton, sed kiu la gardemon, kiu la timon, kiu la kvietan plaĉitecon, ne estis eble pridiri.
Breŭ malsuprenmetis sian glason. “Nu, Zaer, kion vi pensas? Ĉu preta por trapasi la streĉitan ŝnuron aŭ fronti la tigron?”
“Decas ke vi kunportu paron da latunaj pugnumoj kaj lumbrilo-pafan ringon,” diris Ditmar kun rideto.
Zaer ekrigardis ĉirkaŭe laŭ la cirklo da okuloj, ridis bedaŭre. “La intereso kiun vi havas pri mi estas flata.”
“Ni deziras plenan raporton. Ni volas ke vi travivu la sperton.”
Zaer diris, “Ankaŭ mi volas ke mi travivu. Kiu provizos min per odorsalo kaj adrenalino, se okazos tiel ke la aventuro fariĝu tro aventura?”
“Ho, vi aspektas esti sufiĉe forta,” diris Breŭ. Li levis sin stari. “Mi devas iri manĝigi miajn katojn. Jen la aventuro en mia vivo—la prizorgado de sep katoj. Iom neutila ekzistado. La katoj ŝategas ĝin.” Li faris sardonan nazoblekon. “Ni vivas tian vivon, kian viroj prirevis ekde tiam, kiam ili komencis revi. Manĝaĵo, senlaboreco, libero. Ni ne rekonas tion, ke ni ja bone fartas.”
Zaer timis. Li tenis la brakojn rigide kontraŭ la ventro, kaj lia rideto, kvankam tiel larĝa kaj tuje preta kiel antaŭe, tamen estis duone nervoza grimaco, tordita ĉe unu flanko. Li neniel kaŝis sian anksion, kaj sidis en la seĝo sur la teraso tiel, kiel profesia boksisto atendanta la gongon.
Janiver rigardis lin solene, dum trinki bieron. “Eble nur la ideo de la Domo de l’ Se sufiĉas por aventuro.”
“‘Kio estas aventuro?’ demandis ŝercanta Zaer, kaj ne atendis por aŭdi respondon,” diris Breŭ, la okuloj scintilantaj. Li ŝarĝis la pipon.
“Aventuro estas nur alia nomo por sperti ektimon preskaŭ mortigan kaj tamen pluvivi por priparoli ĝin,” diris Zaer mizere.
Mario ridis. “Se vi neniam plu aperos, ni scios ke ĝi ne estis vera aventuro.”
Breŭ turnis kolotorde la kapon. “Kie estas Ditmar? Li estas la viro havanta ĉiujn informojn.”
“Jen li venas,” diris Zaer. “Mi sentas tiel, kiel kondamnito.”
“Ho, diable!” diris Breŭ. “Vi ne devas plenumi ĝin se vi tiom malvolas. Preter ĉio, ĝi estas nur ludaĵo. Ne afero pri vivo kaj morto.”
Zaer balancis nee la kapon. “Ne tiel. Mi ekprovos ĝin.”
Ditmar tiris al si seĝon, stabis fingre la mendobutonon, mendis bieron. Sen priparolo li diris, “Kostas ok mil. Kostas speciale al vi ok mil, nu. Estas du niveloj. Nivelo ‘A’ kostas dek miliono; nivelo ‘B’ dek mil, sed ili akceptos ok. Ne necesas diri, ke neniu el ni povas pagi du kaj duonon da milionoj, do vi enviciĝis sur la listo de nivelo ‘B’.”
Zaer grimacis. “Mi ne ŝatas la sonon de tio. Ŝajnas tiel, kiel surprizodomo ĉe kermesa amuzejo. Kelkaj trairas la surprizaron, aliaj staras ĉirkaŭe por spekti, atendantaj ke ies jupo suprenbloviĝu. Krome estas la knabo kiu turnas la valvojn, premas la ŝaltilojn. Li estas tiu, kiu vere amuziĝas.”
Ditmar diris, “Mi jam pagis la ok mil dolarojn, do vi uloj povas skribi al mi ĉekojn. Bonas, ke ni plenumu tiun ĉi parton nun, dum mi ankoraŭ havas vin ĉiujn proksimaj.”
Li enmetis la ĉekojn skribitajn de Mario, Janiver kaj Breŭ en sian monujon. “Dankon.” Li turnis sin al Zaer. “Ĉi vespere je la sesa horo, iru al tiu ĉi adreso.” Li puŝis karteton trans la tablon. “Al tiu, kiu ajn respondos ĉe la pordo, donu tiun ĉi karteton.”
Breŭ kaj Mario, ambaŭflanke de Zaer, kliniĝis al li, inspektis detale la karteton kune kun Zaer. Ĝi montris:
DOMO de l’ SE
5600 Eksmor’ Avenuo
Herbokamp’ Urbero
Ĉe unu angulo skribiĝis la vortoj: “Zaer, pere de Sutloŭ.”
“Mi devis strebe laboregi por akiri ĝin,” diris Ditmar. “Ŝajnas ke oni volas tenadi ke ĝi daŭre estu ekskluziva. Mi devis forte ĵuri pri ĉiaj viaj karakterecoj. Nu, mi preĝas, ne estu eltrovota AKP-ano aŭ mi suferos ekan malamikiĝon fare de Sutloŭ, kaj li estas mia estro.”
“AKP?” Zaer levis la brovojn. “Ĉu ĝi estas—kontraŭleĝa?”
“Mi ne certas,” diris Ditmar. “Estas por eltrovi tion, ke mi elspezis du mil dolarojn je vi.”
“Mi esperas ke vi havu ege bonan memoron,” diris Breŭ kun malvarmeta rideto. “Ĉar—se vi vivos—mi volos havi du mil dolarojn da anstataŭula aventuro.”
“Se mi mortos,” rebatis Zaer, “aĉetu tiam spiritisman fantomo-komunikan tabulon; mi tamen raportos tiom informe, kiom valoris via mono.”
“Nu,” diris Ditmar, “ni renkontiĝos ĉi tie marde kaj vendrede je la tria—ĉu jes, uloj?”—li ekrigardis ĉirkaŭe al la vizaĝoj—“ĝis tiam, kiam vi ĉeestos.”
Zaer levis sin. “Agrable. Mardojn kaj vendredojn je la tria. Mi vidos vin.” Li faris mangeston al ili ĉiuj, kaj iom stumblete, paŝadis for.
“Kompatinda junulo,” diris Breŭ. “Li rigidas pro timo.”
Mardo pasis. Vendredo pasis. Alia mardo, alia vendredo, kaj mardo venis denove. Mario, Ditmar, Breŭ, Janiver atingis sian tablon je la tria horo, kaj kun subpremitaj salutoj, prenis siajn seĝojn.
Kvin minutoj, dek minutoj pasis. Konversacio malmultiĝadis ĝis halto. Janiver sidis rigide kontraŭ la tablo, grandaj brakoj ripozante apud lia biero, foje gratante al liaj mallongaj flavaj haroj, aŭ frotante lian malakran nazon. Breŭ, sidanta kurbe malantaŭen en la seĝo, rigardadis senvide elen tra la pasanta homamaso. Ditmar fumis senatente, kaj Mario kirlis kaj balancis peceton de papero kiun antaŭe li rulis en cilindron.
Je la tria kaj dek kvin Janiver ronksonis gorĝe, “Mi konjektas, ke li freneziĝis.”
Breŭ blekis. Ditmar ridetis iomete. Mario ekbruligis cigaredon, malridetis.
Janiver diris, “Mi vidis lin hodiaŭ.”
Ses okuloj svingiĝis al li. “Kie?”
“Mi ne planis mencii ĝin,” diris Janiver, “krom se li misis prezenti sin hodiaŭ. Li loĝas ĉe la Atlantika-Imperio—en ĉambraro sur la dudeka etaĝo. Mi pagis ŝmirmonon al akceptisto kaj eltrovis ke li estas loĝinta tie dum pli ol semajno.”
Breŭ diris kun sulkigita frunto, okuloj nigraj kaj suspektemaj, “Kiel hazardis ke vi tie vidis lin?”
“Mi iris por inspekti ties kontojn. Ĝi estas sur mia prilabora listo. Dum eliri, mi vidis Zaeron en la antaŭ-halo, tre facile memevidenta.”
“Ĉu li vidis vin?”
Janiver ŝultrolevis iom rigide. “Eble. Mi ne certas. Li ŝajnis iom envolvita kun virino, virino kun riĉegaj gustoj.”
“Hmf!” diris Ditmar. “Ŝajnas ke Zaer ja akiris la plej multan valoron kontraŭ nia mono.”
Breŭ levis sin. “Ni iru alparoli lin, malkovru pri tio, kial li ne venis viziti nin.” Li turnis sin al Janiver. “Ĉu li registris per sia propra nomo?”
Janiver balancis jese sian longan pezan kapon. “Jes ja! Ĝuste tiel.”
Breŭ komencis iri for, haltis, ekrigardis de vizaĝo al vizaĝo. “Ĉu vi uloj venos?”
“Jes,” diris Mario. Li stariĝis. Same faris ankaŭ Ditmar kaj Janiver.
La Hotelo Atlantika-Imperio estis masiva kaj eleganta, ekipita per ĉiu ilo havebla por la manĝigado, banado, komfortigado, amuzado, flatado, ripozigado, stimulado, plaĉado de tiuj viroj kaj virinoj kiuj povis pagi la prezon.
Ĉe la enirejo servilisto en blanka jako prenis la eksterdomajn vestojn de eĉ la plej ordinara vizitanto, brosis lin, ofertis al virinoj bukedon el glacioŝranko. La halo enkondukanta al la antaŭĉambro estis tiel kvieta kiel navo de katedralo, ambaŭflankita per speguloj dek metrojn altaj. Moviĝanta tapiŝo portis gaston en la vestiblon, grandega halo ornamita laŭ la modo gloriana* de kvindek jaroj pasintaj. Vendejaro el etaj butikoj situis flanke ĉe unu muro. Ĉi tie—se gasto zorgus tre malmulte pri prezalteco—oni povus aĉeti prilaboritajn kupron, oron, tantalon; robojn en brilaj ŝtofoj el skarlato, purpuro, indigo; artaĵojn el antikva Tibeto kaj la fabrikaĵojn de Novometi’; kapolojn de verdaj jupiteraj opaloj, venditaj po miligramo, bluajn baltikanojn* el marso, fajrodiamantojn suprenportitajn de dek kilometroj sub la terkrusto; Maratestajn* ĉerizojn prezervitajn en Organdia likvoro, parfumojn pakitajn en arkta musko, blankajn marmoro-florojn tiaj kiaj fantomoj de belaj virinoj.
Alia tuta muro estis unuopa vitra panelego, unu flanko de la ĉefa hotela naĝbaseno. Subakva lumo briletis blu-verde, kaj estis ŝpruco, brile malseka oreco de naĝantaj korpoj. La mebloj de la atendejo koloris en gradoj el la samaj blu-verdo kaj oro, kun intimeco provizita per ekranoj el grimpoplantoj kun ruĝaj, nigraj kaj blankaj floroj. Orkoloroj lumis kvazaŭ dissolviĝintaj en la aeron, pliigis la iluzion de sorĉa mondo kie homoj moviĝas en akre ekscitita fono de altprezaj vestoj, fantastaj juveloj, eleganta ŝerco-gusto, zorga interamorado.
Breŭ ĉirkaŭrigardis kun tordita buŝo. “Hororaj parazitoj, afektantaj kaj kvivitantaj kaj diboĉantaj unu la alian dum tute ĉiuj aliaj mondanoj laboradas!”
“Ho! Moderiĝu,” diris Ditmar. “Ne estu tiel fajre intensa. El ĉiuj eblaj amuziĝantoj, nur tiu ĉi malmulto restas.”
“Mi dubas tion,” diris Breŭ. “Ili venkiĝis kaj malutiliĝas same tiel, kiel ĉiuj aliaj. Restas al ili neniom pli da aventurecaj lokoj, ol restas al ni.”
“Ĉu vi aŭdis pri la Turo Empirea?”
“Ho—malklare. Iu grandega konstruaĵo iuloke en la ĉirkaŭurbo ‘Herbokamp’.”
“Prave. Turego alta je kvin kilometroj. Iu amuzas sin per tiu projekto. Per desegni ĝin. Per vidi ĝin kreski supren, supren, supren.”
“En la mondo estas kvar miliardoj da homoj,” diris Breŭ. “Nur unu Turo Empirea.”
“Kiel estus la mondo sen havi ekstremaĵojn?” demandis Ditmar. “Loko tia, kia la interno de tekoŝranko. Enspiru la aeron ĉi tie. Ĝi riĉas, ordoras pro civilizacio, tradicio.”
Mario ekrigardis kun surprizo al Ditmar, la moroza seka Ditmar, kiun li juĝis esti inter la unuaj kiuj ekmokos la distraĵojn de la elitaj.
Janiver diris milde. “Mi mem ĝuas veni ĉi tien. Iamaniere, ĝi estas aventuro, ekvido al alia mondo.”
Breŭ blekis naze. “Nur riĉegulo povas fari pli ol rigardi.”
“La normo de homara vivokvalito leviĝadas ja konstante,” pensis Mario. “Kaj preskaŭ samrapide la nombro da riĉeguloj malleviĝadas. Malgraŭ tio, ĉu oni ŝatas tion aŭ ĉu ne, la ekstremoj tamen alproksimiĝas unu la alian. Fakte, jam nun ili preskaŭ intertuŝas.”
“Kaj vivo fariĝas ĉiutage pli tiel, kiel bovlo da dika, nutra kaĉo—sen salo.” diris Ditmar. “Per ĉiuj metodoj, forigu ja la malriĉecon, sed lasu ke ni daŭre havi niajn riĉegulojn... Ho, nu, ni venis ĉi tien por trovi Zaeron, ne por disputi sociologion. Estos dece, mi supozas, ke ni ĉiuj iru kune.”
Ili transiris la akceptejon. La akceptisto, bela arĝenthara viro kun gravmiena vizaĝo, riverencis.
“Ĉu s-ro Zaer ĉeestas?” demandis Ditmar.
“Mi telefonos al lia ĉambraro, sinjoro.” Momenton poste: “Ne, sinjoro, li ne respondas. Ĉu mi sendu voki lin?”
“Ne,” diris Ditmar. “Ni iom ĉirkaŭe esploros.”
“Mi kredas ke antaŭe je ĉirkaŭ horo li transiris la akceptejon cele al la Maŭna-Hiva’. Eble vi serĉu tie.”
“Dankon.”
La Maŭna-Hiva’ estis ronda ĉambro. Ĉe ĝia mezo leviĝis granda montaĵo el erodita ŝtono, superkovrita per kreskantaj palmoj, filikoj, kaj neorda interplekto el ekzotikaj plantoj. Tri kokoso-palmoj etendiĝis kline trans la insulon, kaj la tuto heliĝis pro mola akveca blanka lumo. Sube estis verŝtablo konstruita el vaksitaj tropikaj lignoj, kaj poste, ĉe la rando de l’ lumcirklo, ringo da tabloj.
Ili trovis Zaeron rapide. Li sidis kun nigrahara virino vestita per smerald-kolora silko. Sur la tablo antaŭ ili moviĝis kelke da etaj lumaj multekoloraj formoj—scintilaj, ekbrilaj, intensaj tiel kiel kolorformoj detranĉitaj el papiliaj flugiloj. Ĝi estis baleto, projekciita kiel tri-dimensia miniaturo. La etaj figuroj saltis, dancis, pozis konforme al sorĉa muziko meze de lukse bela fono el rompitaj marmoraj kolonoj kaj alpaj cipresoj.
Post momento la kvar staris iomete for, rigardantaj kun severa amuziĝo.
Breŭ kubutumis al Mario. “Mire. Li agas tiel, kvazaŭ li estus tion farinta dum la tuta vivo!”
Ditmar aliris la tablon; la virino turnis supren al li siajn longajn maldiafanajn okulojn. Zaer ekrigardis supren senkomprene.
“Nu, saluton, Zaer,” diris Ditmar, liaj lipoj streĉitaj en sarkasma rido. “Ĉu vi forgesis pri viaj malnovaj kunuloj de la Oksforda Teraso?”
Zaer rigardadis senesprime. “Mi bedaŭras.”
“Mi supozas ke vi ne konas nin?” demandis Breŭ, rigardanta malsupren laŭ sia longa malrekta nazo.
Zaer puŝis manon tra sian malordaĵon de buklaj nigraj haroj. “Mi timas ke vi havas avantaĝon super mi, ĝentiluloj.”
“Hmf!” diris Breŭ. “Ni certiĝu pri io. Vi estas Pit Zaer, ĉu ne?”
“Jes, mi estas.”
Janiver interpozigis sin, “Eble vi preferus alparoli nin sen aliuloj.”
Zaer palpebrumis. “Tute ne. Nu, do...diru.”
“Ĉu vi iam ajn aŭdis pri la Domo de l’ Se?” demandis Breŭ acide.
“Kaj pri ok mil dolaroj?” aldonis Ditmar. “Pri plurpersona entrepreno, ni menciu?”
Zaer malridetis kun esprimo tia, ke Mario povus ĵuri ke ĝi ja indikis honestan nekomprenon.
“Vi kredas ke mi ŝuldas al vi ok mil dolarojn?”
“Aŭ tion, aŭ informon valoran je ok mil dolaroj.”
Zaer sultrolevis. “Ok mil dolarojn?” Li etendis manon en brustan poŝon, elprenis monujon, kalkulis. “Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok. Jen por vi, ĝentiluloj. Por kio ajn ĝi estas, pri tio mi certas ke mi ne komprenas. Eble mi ebriis.” Li transdonis ok mil-dolarajn banknotojn al la rigida Ditmar. “Ĉiel ajn, nun vi satas kaj mi esperas ke vi estu tiel afablaj, ke vi foriros.” Li gestis al la malgrandaj figuroj, svinge moviĝantaj, pozantaj, laŭ la sorĉa muziko. “Ni jam misatentis la dancon adoradan, la ĉefa kialo por kio ni ŝaltis ĝin.”
“Zaer,” diris Mario halte. La feliĉaj junaj okuloj svingiĝis al li.
“Jes?”—ĝentile.
“Ĉu tio estas ĉio, per kio ni informiĝos? Preter ĉio, ni kunagis en bona interfido.”
Zaer rigardis al il malvarme. “Vi havas ok mil dolarojn. Mi ne rekonas vin disde la dua bovo de Adamo. Vi postulas ĝin, mi pagas ĝin. Tio estas pli ol iome bona interfido miaparta.”
Breŭ tiris al la brako de Mario. “Ni iru.”
Sobre ili sidis ĉe tablo en nepretendeca taverno, trinkantaj bieron. Dum ioma tempo neniu el la kvar parolis. Kvar silentaj figuroj—alta forta Janiver, kun la malglataj trajtoj, la baltaj haroj, la afrikan internan fortecon, la orientan sindetenon; Breŭ, la viglaokula, nigrabrova kaj longanaza; Ditmar, la sardona aŭtunkolora viro kun la malsana hepato; Mario, normala, modesta, plaĉa.
Mario parolis unue. “Se tio indikas pri tio, kion ok mil aĉetas ĉe la Domo de l’ Se, mi volontulos.”
“Se,” diris Breŭ post mallonge.
“Ne estas senshave,” tondretis Janiver. Inter ili, liaj emocioj probable estis la malplej maltrankviligitaj, lia senso pri ordo kaj taŭgeco la plej ofendegita.
Breŭ frapis la tablon per pugno, facila bato, sed tamen fervora. “Ja ne senshave! Kontraŭas la logikon!”
“Vian logikon,” Ditmar elmontris.
“Breŭ klinis flanken la kapon. “Kio estas via?”
“Mi ne havas.”
“Mi daŭre kredas ke la Domo de l’ Se estas entrepreno,” diris Breŭ. “Je tiom granda prezo, kion ili postulas, mi pripensas ĝin tiel, kiel pri profitogajna plano. Ŝajnas ke mi eraras. La financo de Zaer estis neniom antaŭ kelke da monatoj. Aŭ preskaŭ tiel. Ni donis al li ok mil dolarojn. Li iris al la Domo de l’ Se, li elvenas, prenas ĉambraron ĉe la Antlantika-Imperio, aĉetas altprezan virinon, ŝovas monon al ni po plena pugno. La nura loko de kie li povis akiri ĝin estas ĉe la Domo de l’ Se. Nu, ne estas ajna profito en tia speco de entrepreno.”
“Kelke da ili pagas dek milionoj da dolaroj,” diris Mario milde. “Tio povas rekompenci iom el la manko.”
Ditmar trinkis sian bieron “Kio nun? Ĉu iuj volas skui denove?”
Neniu parolis. Post longe Breŭ diris, “Verdire, mi timas fari.”
Mario levis la brovojn. “Kio? Kun la suprengrimpo de Zaer al riĉeco tuj antaŭ vi?”
“Strange,” pensis Breŭ, “li diris ĝuste tion. Ke li estis unu el la meteoraj gimnazknabaj mirinduloj kiu jam ne meteoris. Nun li probable montros sin tiel, kiel neprognozita geniulo.”
“La Domo ankoraŭ ŝajnas bona, se tiel ĝi faras al oni.”
“Se,” mokis Breŭ.
“Se,” jesis Mario milde.
Ditmar diris kun kruda rido, “Jen mi havas ok mil dolarojn. La kuna posedaĵo de ĉiuj. Laŭ mia sinteno, ĝi estas tute via, se vi volas preni al vi mem la taskon de Zaer.”
Breŭ kaj Janiver faris jesetajn ŝultrolevojn.
Mario mense ludis pri la ideo. Lia vivo estis sencela, senutila. Li hobiis pri arĥitekturo, ludis manpilkadon, dormis, manĝis. Plaĉa sed sensignifa ekzistado. Li levis sin stari. “Mi ekiras nun. Donu al mi la ok mil antaŭ ol mi ŝanĝos la volon.”
“Jen por vi,” diris Ditmar. “Ah—malgraŭ la ekzemplero de Zaer, ni atendos raporton. Marde kaj vendrede je la tria, sur Oksforda Teraso.”
Mario mangestis gaje, dum li puŝe eliris la pordon eniri la malfruan posttagmezon. “Marde kaj vendrede je la tria. Mi vidos vin.”
Ditmar skuis la kapon. “Mi dubas pri tio.”
Breŭ kunpremis la buŝon. “Mi dubas ĝin ankaŭ.”
Janiver nur neis kape...
La avenuo Eksmor’ komencis en Lanĉestero, antaŭ la Energia Banko, sur la kvara nivelo, svingiĝis norden, leviĝis partavoje al la kvina nivelo por transiri la Kontinentan Ŝoseon, kurbiĝis okcidenten, kliniĝis sub la Bulvardo Grimŝaŭ’, malsupreniĝis surfacen ĉe Herbokamp’.
Mario trovis la adreson 5600 Eksmor’, konstruaĵo el grizaj blokoj, ne vere kaduka, sed ŝajne neamita kaj nezorgita. Maldika senatentiga strio de herbaro apartigis ĝin disde la voĵo, trotuaro kondukis al nura duone elstara portiko.
Kun la malkrutaj posttagmezaj sunradioj plene brilantaj kontraŭ lia dorso, Mario almarŝis la portikon, premis la butonon.
Momento pasis, poste la pordo svingiĝis flanken, malkaŝante etan halon. “Bonvolu enveni,” diris la mola voĉo de aŭtomata bonveniga skatolo.
Mario antaŭeniris laŭ la halo, konscia pri tio ke radioj esploris lian korpon serĉante aŭ metalon aŭ armilojn. La halo malfermiĝis al verda kaj bruna akceptejo, meblita per leda kanapo, skribotablo, pentraĵo de tri maldikaj larĝokulaj nudaj virinoj kontraŭ fono de malhela arbaro. Pordo abrupte malfermiĝis, juna virino eniris.
Mario striktigis la buŝon. Estis aventure vidi la virinon. Ŝi estis mire bela, kun tia beleco, kia kreskiĝis ju pli korŝira des pli longe oni ĝin konsideris. Ŝi estis silenta, delikata. Ŝiaj okuloj estis malvarmetaj, rekte rigardaj, ŝia mandiblo kaj mentono fajnis kaj firmis. Ŝi estis bela tute en si mem, sen ornamaĵo; bela preskaŭ spite al si mem, kavazaŭ tiel ke ŝi estus bedaŭrinta la magion de la vizaĝo. Mario sentis malvarmetan nelogecon de ŝia vizaĝo, malpasian neamikecon. Homa perverseco tuj ekcitis en lia korpo volon frakasi tiun indiferentecon, ekciti tie pasion de iu speco aŭ alia... Li subpremis la instigon. Li venis kun serioza celo.
“Via nomo? bonvole.” Ŝia voĉo estis mola, kun fajna teksturo en ĝi, tiel, kiel multekoste rara ligno, kaj vibradis je stranga tonalo.
“Roland Mario.”
Ŝi skribis sur formularon. “Aĝo?”
“Dudek naŭ.”
“Profesio?”
“Arĥiteko.”
“Por kio vi venis?”
“Tio ĉi estas la Domo de l’ Se?”
“Jes.” Ŝi atendis, ke li ekspliku.
“Mi estas kliento.”
“Kiu sendis vin?”
“Neniu. Mi estas amiko de Pit Zaer. Li venis ĉi tien antaŭ ol du semajnoj.”
Ŝi kapjesis, skribis.
“Ŝajnas, ke li ja sukcesis iom bone,” observis Mario bonhumore.
Ŝi diris nenion ĝis tiam, kiam ŝi finis skribi. Poste: “Tiu ĉi estas komerca afero, profitocela. Ni interesiĝas pri mono. Kiom multe vi havas por elspezi?”
“Mi volas scii pri tio, kion vi vendas.”
“Aventuron.” Ŝi diris la vorton sen akcento, sen emfazo.
“Ah,” diris Mario. “Mi vidas... Mi kuriozas, kiel efikas je vi, ke vi laboras ĉi tie? Ĉu vi trovas ĝin aventura, aŭ ĉu ankaŭ vi tediĝas?”
Ŝi pafis al li rapidan ekrigardon. “Ni ofertas du klasojn de servico. La unua valoras je dek milionoj da dolaroj. Ĝi malmultekostas eĉ je tiu prezo, sed ĝi estas la pli teda kaj malpli vigliga el la du—la situacio super kio vi havos iom da kontrola povo. La dua valoras je dek miloj da dolaroj, kaj tiu ĉi produktas la plej ekstremajn emociojn pro havi minimume da tuja kontrolkapablo viaparta.”
Mario konsideris la vorton ‘tuja’. Li demandis, “Ĉu vi mem trapasis la traktadon?”
Refoje estis la malvarmeta ekrigardo. “Ĉu vi volas indiki pri tio, kiom multe vi volas elspezi?”
“Mi parolis demandon al vi,” diris Mario.
“Vi ricevos pli da informo ĉe la interna ĉambro.”
“Ĉu vi estas homarano?” demandis Mario. “Ĉu vi spiradas?”
“Ĉu vi volas indiki pri kiom multe vi havas por elspezi?”
Mario gestis ŝultroleve. “Mi havas enpoŝe ok mil dolarojn.” Li kunpremis la lipojn. “Kaj mi pagos mil ke vi esprimu al mi per langomontro.”
Ŝi puŝfaligis la formon en longatruon, leviĝis. “Sekvu min, mi petas.”
Ŝi kondukis lin tra pordo, laŭ koridoro, en etan ĉambron, senornaman kaj severan, lumigitan per sola konus-forma stangolampo turnigita plafonen, ĉambron farbitan blanke, grize, verde. Viro sidis ĉe skribotablo ekpremadante klavojn de aritmetikilo. Malantaŭ li staris tekoŝranko. Estis malforta odoro en la aero, kiel intermiksitaj mento, gardenio, kun sugesteto pri antisepsa medikamenta parto.
La viro ekrigardis supren, levis sin stari, gestis ĝentile per kapkliniĝo. Li estis juna, tiel blonda kiel stranda sablo, tiom grandioze bela viro-mode kiom estis la viriono laŭ ina modo. Mario sentis en la cerbo etan akriĝon. Unope ili estis mirindaj, ilia beleco ŝajnis natura. Kune, la beleco trosatis, kvazaŭ ĝi estis io posedata kaj alte taksata. Ĝi ŝajnis esti konscie farata kaj maleleganta. Kaj Mario subite eksentis kvietan fieron pri la propra memo ordinara.
La viro superaltis Marion je kelkaj centimetroj. Lia brusto estis glata kaj larĝa, ŝnurita de fortaj tendenoj. Malgraŭ lia preskaŭ tro-zorga ĝentilieco, li impresis pri havi superfortan, superregan memkonfidencon.
“S-ro Roland Mario,” diris la junulino. Ŝi aldonis seke, “Li havas ok mil dolarojn.”
La juna viro kapjesis grave, etendis manon. “Mia nomo estas Mervin Alen.” Li ekrigardis la junulinon. “Ĉu tio tutas, Tejn?”
“Jen ĉio por ĉi tiu vespero.” Ŝi foriris.
“Ne povas pluiri enspezante je ok mil nokte,” grumblis Mervin Alen. “Eksidu, s-ro Mario.”
Mario prenis sidlokon. “Devas esti ke la aventura komerco havas enormajn elspezojn,” li observis kun strikta rideto.
“Ho, ne,” diris Alen kun larĝaj malkaŝemaj okuloj. “Kontraŭe. La funkciuloj havas enorman avaron. Ni provas profiti je dudek milionoj nokte kiel mezvaloro. Foje ni ne povas atingi tion.”
“Pardonu min, ke mi agacas vin per taksi-lupreza sumo,” diris Mario. “Se vi ne deziras ĝin, mi mem ĝin konservos.”
Alen faris geston de malavaro. “Laŭ via volo.”
Mario diris, “La akceptistino informis min ke dek milionoj aĉetus la malplej interesajn el viaj servicoj, kaj dek mil ion iom sovaĝan. Kion mi akirus kontraŭ nula prezo? Vivisekcion?”
Alen ridetis. “Ne. Vi tute sekuras kun ni. Tio estas diri, ke vi suferos nenian korpan doloron, vi eliros vivante.”
“Sed ĉu vi ne informos pri ajnaj detaloj? Preter ĉio, mi havas naturon kiu ŝatas purecon. Tio, kion vi konsiderus bona ŝerco, eble agacos al mi tre multe.”
Mervin Alen gestis per sugestomanka ŝultrolevo. “Vi ankoraŭ spezis nenian monon. Vi ankoraŭ rajtas foriri.”
Mario frotis al la brakoj de sia seĝo per la platoj de l’ manoj. “Tio estas iom maljusta. Mi interesiĝas, sed ankaŭ mi volas scii ion pri tio, en kio mi estas enironta.”
Alen kapjesis. “Tio kompreneblas. Vi volas preni ŝancon, sed vi ne estas tuta malsaĝulo. Ĉu tiel?”
“Precize.”
Alen ordigis krajonon sur la skribotablo. “Unue, mi volas fari al vi ekzamenojn psikatrian kaj medicinan. Komprenu,” kaj li ekmontris al Mario brilan senkaŝan ekrigardon, “ni maldeziras ajnajn akcidentojn ĉe la Domo de l’ Se’.”
“Komencu,” diris Mario.
Alen glitis malferme la supron de l’ skribotablo, transdonis al Mario ĉapelon el faldita krisp-sona plasto en kiu tre malgrandaj dratoj brilis. “Encefalografa sensilo. Bonvolu ordigi ĝin sufiĉe strikte.”
Mario ridetis. “Nomu ĝin mensog-indikilo.”
Alen ridetis momenton. “Mensogindikilo, do.”
Mario murmuris, “Mi volas meti ĝin sur vin.”
Alen ignoris lin, elprenis foliaron da presitaj formoj, turne ĝustigis regodiskon kiu situis antaŭ li.
“Nomo?”
“Roland Mario.”
“Aĝo?”
“Dudek ok.”
Alen rigardis la indikonadlon, malridetis, rigardis supren demand-esprime.
“Mi volis esplori pri tio, ĉu ĝi funkcias,” diris Mario. “Mi havas dudek naŭ jarojn.”
“Ĝi funkcias,” diris Alen post nelonge. “Profesio?”
“Arĥiteko. Almenaŭ mi ludas je tio, desegnas hundo-domojn kaj kuniklo-kaĝojn por miaj amikoj. Kvankam mi ja desegnis la fabrikon de la Korporacio Ĝeraf Fliter ĉe Hanovero antaŭ proksime unu jaro, iom granda okupo.”
“Hm. Kie vi naskiĝis?”
“Buenos-Ajreso.”
“Ĉu vi iam ajn laboris por la registaro? Ŝtatoficiste? Policane? Administratiste? Eble en la AKP?”
“Ne.”
“Kiel ne?”
“Implikismo. Aĉegaj burokratistoj.”
“Plej proksima parenco?”
“Mia frato Artur Mario. Ĉe la urbo Kalako. Kafa komerco.”
“Nenia edzino?”
“Sen edzino.”
“Via financa valoro, proksime? Monoj, posedaĵoj, landoj?”
“Ho—sesdek, sepdek mil. Modeste komforta. Sufiĉe por ke mi povu ripozi, se mi tiel volas.”
“Kial vi venis al la Domo de l’ Se?”
“Pro la sama kialo pro kiu ĉiuj faras. Tediĝo. Entenata energio. Manko de io por kontraŭbatali.”
Alen ridis. “Do vi pensas ke vi ellaboros iom el tiu energio batalante la Domon de l’ Se?”
Mario ridetis milde. “Se ĝi prezentus interesan provokon.”
“Ĉi tie ni havas bonan entreprenon,” Alen konfidis. “Miraklas ke oni jam ne faris ĝin antaŭ ol nun. Kiel do estis la situacio, ke vi decidis veni al la Domo de l’ Se?”
“Kvin el ni rulis ĵetkubojn. Viro nomata Pit Zaer perdis. Li venis, sed li rifuzis alparoli nin poste.”
Alen kapjesis kun saĝa mieno. “Ni devas peti ke niaj klientoj prizorgu niajn sekretojn. Se mistero mankus, ni havus neniom da klientoj.”
“Mi postulas ke ĝi estu bona,” diris Mario, “post akcepti tian grandan reklamon.” Kaj li pensis ke li vidis flagron da amuzo en la okuloj de Alen.
“Ĝi plusvaloras la koston eĉ kontraŭ dek milionoj.”
“Kaj tre kara kontraŭ dek miloj?” sugestis Mario.
Alen kliniĝis malantaŭen en la seĝo, kaj lia bela vizaĝo estis tiel malvarma kiel masko el marmoro. Mario subite ekpensis pri la junulino en la antaŭa oficejo. La sama esprimo de netuŝebla malproksimeco kaj alteco. Li diris, “Mi supozas, ke vi havas la saman disputon kun ĉiu kiu alvenas.”
“Precize.”
“Nu, kien ni iru de tie ĉi?”
“Ĉu vi sanas? Ĉu estas ajnaj korpaj difektaĵoj?”
“Neniuj.”
“Nu bone. Mi flankenlasos la kuracistan ekzamenon.”
Mario levis manon, demetis la encefalografan sensiloreton. “Nun mi rajtas mensogi refoje.”
Alen tamburis fingre la tablosurfacon, etendis manon antaŭen, ĵetis la reton remete en la tirkeston, skribis sur folion da papero, ĵetis ĝin al Mario. “Kontrakto malkulpiganta nin disde respondeco.”
Mario legis. Pro akcepti servicojn faritajn, Roland Mario konsentis ke la Domo de l’ Se kune kun ĝiaj agentoj ne estu respondecaj rilate al ajnaj vundoj, aŭ korpaj aŭ mensaj, kiujn li eble suferus tiuloke. Pluse, li specife malpostulas ĉiujn rajtojn je proceso. Ajnaj kaj ĉiuj interfaroj, medicinaj ekfaroj, eksperimentoj, eventoj kiuj okazis ĉe, pri aŭ sur lian korpon estis tute laŭ lia permeso kaj laŭ lia rekta direkto.
Mario maĉetis dube je la lipo. “Tiu ĉi ŝajnas iom maldelikata. Preskaŭ la maksimumo kion vi ne rajtas fari estas mortigi min.”
“Ĝuste tiel.”
“Tre timoprognoza kontrakto.”
“Eblas ke nur la priparolo sufiĉe aventurecas,” sugestis Alen, iomete malestime.
Mario kunpremis la lipojn. “Mi ŝatas plezurajn aventurojn. Sonĝo terura estas aventuro, kaj mi ne ŝatas terurosonĝojn.”
“Kiu ja faras?”
“Aliavorte, vi neniel pluse informos min?”
“Neniel.”
“Se mi estus havanta ajnan saĝecon,” diris Mario, “Mi ekstarus foriri.”
“Plaĉu vin mem.”
“Kion vi faras per ĉiom multe da mono?”
Mervin Alen malstreĉiĝis en la seĝo, metis la manojn malantaŭ sia blonda kapo. “Ni konstruas la Turon Empirean. Tio neniel estas sekreto.”
Estis novaĵo al Mario. La Turo Empirea—la plej vasta, plej granda, plej peza, plej alta, plej nobla konstruaĵo iam ajn farita aŭ eĉ pripensita de homoj. Ĉielopenetra, alstele etendanta fosto kvin kilomentrojn alta.
“Kial, se mi rajtas demandi, vi konstruas la Turon Empirean?”
Alen suspiris. “Samkiale ke ve estas ĉi tie, ĉe la Domo de l’ Se. Tedeco. Kaj ne sugestu ke mi prenu mian propran rimedon.”
“Ĉu vi jam faris.”
Alen studis lin per okuloj mallarĝigitaj. “Jes. Mi faris. Vi demandas multe. Tro multe. Jen la kontrakto. Subskribu ĝin aŭ disŝiru ĝin. Mi ne povas doni al vi pli da tempo.”
“Unue,” diris Mario pacience, “vi devos doni al mi ian ideon pri tio, kion mi eniros.”
“Ĝi ne estas krimo,” diris Alen. “Ni diru—ke ni donos al vi novan vidpunkton koncerne je la vivo.”
“Artefaritan amnezion?” demandis Mario, rememorante pri Zaer.
“Ne. Viaj memoroj restos neŝanĝitaj. Jen ĝi,” kaj Alen ekŝovis al li la kontrakton. “Subskribu ĝin aŭ disŝiru ĝin.”
Mario subskribis. “Mi rekonas min kiel stultulon. Ĉu vi deziras miajn ok milojn?”
“Ni entreprenas por gajni monon,” diris Alen post nelonge. “Se vi povas malŝpari ĝin.”
Mario elkalkulis la ok mildolare valorajn banknotojn. “Jen por vi.”
Alen prenis la monon, metis ĝin frape sur la tablon, inspektis Marion pripense. “Niaj klientoj dividiĝas principe laŭ tri grupoj. Senzorgaj junaj viroj ĵus el adoleskanteco, trospertintaj maljunaj viroj serĉantaj novajn tipojn de malvirto, kaj policaj spionuloj. Vi ŝajne ne tiel engrupiĝas.”
Mario diris kun ŝultrolevo. “Prenu la mezvaloron de la unuaj du. Mi estas senzorga, trospertinta kaj dudek naŭ jarojn aĝa.”
Alen ridetis momenton, ĝentile, kaj ekstaris. “Sekvu min, mi petas.”
Panelo malfermiĝis malantaŭ li, malkaŝante ĉambron lumigitan per malvarmenta fojnokolora lumo. Verdaj plantoj, altaj je l’ talio, kreskis abunde—larĝafoliaj ekzotikaĵoj, delikataj filikoj, fantastaj spike turoformaj fungoj, kurbaj glavopintaj lancoj samkoloraj kiel Azteka jado. Mario notis ke Alen prenis profundan enspiron antaŭ ol eniri la ĉambron, sed pensis nenion pri tio. Li sekvis, rigardante dekstren kaj maldekstren kun admiro pri la etaj artefaritaj ĝangaloj je ambaŭ flankoj. La aero pezis forte pro la menta gardenia antisepsa odoro—pike odora. Li palpebrumis. Liaj okuloj akviĝis, malfokusiĝis. Li haltis, ŝanceliĝante. Alen turniĝis, rigardis kun malvarmeta duonrideto, kvazaŭ tiu ĉi estis spektaklo kiun li bone konis sed trovis senĉese amuza.
Vido foriris; aŭdo zumzumis, malfortiĝis, foriris; tempo drivis tien kaj reen, kirliĝis...
Mario vekiĝis.
Ĝi estis akre klare subita vekiĝo, ne la malrapida vadado tra marĉo de drogeco.
Li sidis sur benko en Placo Tanagro, sub la granda mimozo, kaj la kuprokoloraj pavoj bekis je pano kion li etendis elen al ili.
Li rigardis al sia mano. Ĝi estis grasa, dika mano. La brako ĉirkaŭiĝis de malmola griza fibro. Nenia kostumo de li posedata estis griza. La brako estis mallonga. Liaj gamboj estis mallongaj. Lia abdomeno estis granda. Li lekis al si la lipojn. Ili estis pulpecaj, dikaj.
Li estis Roland Mario ene de la cerbo, la korpo estis iu alia. Li sidis tre senmove.
La pavoj bekis al la pano. Li ĵetis ĝin for. Lia brako estis rigideta, strange peza. Li havis muskolojn aĉe molajn. Li levis sin stari kun muĝeto. Lia korpo estis mola sed ne fleksebla. Li movis palpe la manon sur la vizaĝo, sentis mallongan malmolan nazon, longajn orelojn, pezajn vangojn tiajn kiaj patoj plenaj de malvarma gluo. Li estis tiel kalva kiel la suba flanko de fiŝo.
Kiu estis la korpo? Li palpebrumis, sentis la menson tordiĝi, tiri je ĝia kateniĝo. Mario baraktis stabiligi sin, same tiel kiel viro en balancema kanuo provus teni ĝin stabila, ke ĝi ne rulu flanken por sinki en malhelan akvon. Li klinis apoge kontraŭ la trunko de la mimoza arbo. Stabile, stabile, fokusu viajn okulojn! Tio, kion oni faris al li sendube povus esti malfarata. Aŭ eble ĝi mem malfariĝos. Ĉu ĝi estas sonĝo, intense vivsimila parto de narkota sperto? Aventuro—ha! Tio estas milda vorto.
Li palpis fuŝe en siajn poŝojn, trovis falditan folion de papero. Li malfaldis ĝin, sidis dum li legis la tajpitajn vortojn. Unue estis peza averto:
PARKERU LA SEKVAN, ĈAR TIU ĈI PAPERO EKDETRUIĜOS POST PROKSIME KVIN MINUTOJ!
Vi nun ekiras en la vivon por kio vi pagis.
Via nomo estas Ralston Eberi. Via aĝo estas 56. Vi estas edzo al Florens Eberi, aĝo 50. Via hejma adreso estas 19 Maroŝaŭma Placo. Vi havas tri infanojn: Luter, aĝo 25; Ralston 2-a, aĝo 23; Klidia, aĝo 19.
Vi estas riĉa fabrikisto de modelo de flugvehiklo, la Eberia Flugĉaro. Via banko estas la Afrika Federala; la kontolibro estas en via poŝo. Kiam vi subskribos vian nomon, ne gvidu la manon per mensa volo; lasu ke la volomankaj muskoloj skribu la aŭtografon Ralston Eberi.
Se vi malŝatas vian nunan formon, vi rajtas reveni al la Domo de l’ Se. Dek mil dolarojn aĉetos por vi tiun korpon kiun vi elektos. Dek milionoj aĉetos por vi junan sanan korpon laŭ viaj propraj specifoj.
Bonvolu ne komuniku kun la polico. Unuakaze, ili taksos vin freneza. Duakaze, se ili sukcesus obstakli la funkciadon de la Domo de l’ Se, vi estus por ĉiam kaptita en la korpo de Ralston Eberi, cirkonstanco kiun vi eble ne ĝuos. Triakaze, la korpo de Roland Mario insistados pri sia leĝa identeco.
Kun viaj komercaj oportunoj, dek milionoj da dolaroj estas facile en la kampo de viaj kapabloj. Kiam vi ekhavos ĝin, revenu al la Domo de l’ Se por havigi al vi junan kaj sanan korpon.
Ni estas plenumigintaj nian kontrakton kun vi. Ni provizis al vi aventuron. Per lerteco kaj genieco, vi estos kapabla aniĝi al la grupo de homoj sen aĝo, por ĉiam junaj.
Mario legis la folion duan fojon. Ĵus kiam li finis, ĝi tiam disiĝis kaj disfalis en polvon en liaj manoj. Li kliniĝis malantaŭen, konscia pri naŭzo tiel leviĝanta en li kiel lifto en ĝia tubo. La plej malaminda el intimecoj, loĝi en korpo de alia viro—aparte en iu tiom ĉi troa kaj malneta. Li eksentis malsaton, kaj pro perversa malico decidis lasi ke la korpo de Ralston Eberi restu malsata.
Ralston Eberi! La nomo estis malklare familiara. Ĉu Ralston Eberi nun posedas la korpon de Mario? Eble. Ne necese. Mario havis nenian koncepton pri la principo funkciiĝanta en la transŝanĝo. Signoj indikaj pri incizo, pri cerbogrefto mankis.
Kion fari nun?
Li povus raporti al la AKP. Sed, eĉ se li povus kredigi ilin pri li, ankoraŭ restus al li nenian leĝan savon. Laŭ lia plej bona kompreno, neniu ĉe la Domo de l’ Se estas farinta al li ajnan krimon. Li eĉ ne havas evidencon por plendi pri provita korpovundo, ĉar li jam forĵuris siajn rajtojn pri procesa plendo.
La ĵurnaloj, la teleekranoj? Imagu ke malplaĉa famo eble instigus al la Domo de l’ Se ke ĝi rezignu de komercado, kio do tiukaze? Mervin Alen povus starigi similan komercon aliloke—kaj Mario neniam poste povus reveni al sia propra korpo.
Li povus sekvi la sugeston de la ĵus disiĝinta papero. Preter ĉia dubo Ralston Eberi havis potencajn politikajn kaj financajn interligojn, kune kun multa riĉeco sia propra. Aŭ, ĉu li plu havas? Ĉu ne estus pli probable ke Eberi jam liberigis tiom multe da siaj monoj kiom eblas, kaj por pagi dek milionojn da dolaroj al la Domo de l’ Se, kaj ankaŭ por provizi sian novan korpon ke ĝi havu financan subtenon?
Mario pripensis rimedon perfortan. Eble ekzistas ian metodon por devigi la redonon de lia korpo. Helpo de aliaj estus utila. Ĉu li raportu al Ditmar, Janiver, Breŭ? Ja vere, li ŝuldas al ili ian specon de ekspliko.
Li levis sin stari. Liaopinie, Mervin Alen ne lasus ke partoj de la defendilaro restu atakeblaj. Li certe devas rekoni ke malpaco, venĝo, estus la unua ideo okazanta en menso perforte kaptita en maljunan, malsanan korpon. Ekzistos antaŭzorgoj kontraŭ memevidenta malpaco, pri tio li certis.
Ideoj svarmis, volvis, ŝaŭmis, kiel malsamkoloraj farboj kirligitaj en sitelo. Lia kapo fariĝis malpeza, zumo sonis en la oreloj. Sonĝo, kiam li vekiĝos? Li ekenspiregis, anheladis, faris senfortajn baraktajn brakmovojn. Policano haltis apud li, per aŭtomata gesto ekfunkciigis sian okazaĵo-kameraon.
“Kio malĝustas, sinjoro? Ĉu malsane?”
“Ne, ne,” diris Mario. “Mi bonfartas. Nur ekdormis.”
Li levis sin stari, surpaŝis la Strion Koreops’, pasis la centran fonton pavimitan per kvarco aventurina depaŝis ĉe la Pavilono Malabar’, vagadis sube de la grandaj laŭroj elen sur Avenuon Keselin-on. Malrapide, peze, li strebe paŝadis inter la florovendaj budoj, kaj ĉe l’ Strato Pacifiko, lasis ke la eskalatoro portu lin al la tria nivelo, kie li surpaŝis la rapidan glitostrion de la Granda Piedvojo al la Ĉefa Placo.
Lia progresado estis senkonscia, aŭtomata, kvazaŭ lia korpo estus farinta la turnojn laŭ ĝia propra volo. Nun ĉe la piedo de la Bloko Etera li deiris la strion, spirante iom peze. La korpo de Ralston Eberi estis spongeca, en malvigla stato. Kaj Mario sentis malvirtan ĝojon je imagbildo pri la korpo de Ralston Eberi, ke ĝi devu ŝviti, strebe anheli, malsati—forlabori ĝian grason.
Vizaĝo ekpuŝis sin tuj antaŭ lia, grimaca vizaĝo plena de malamo. Dentoj montriĝis, la pupiloj de la okuloj estis kiel la nigre kovritaj pintoj de venenaj sagetoj de la sovaĝejo de Mazumbŭe-o. La vizaĝo estis tio de juna/maluna viro—sensulka, sed grizhara; senkulpa sed saĝa, tordita pro la internaj barakto kaj risorta strebo de l’ propra malamo. Tra kunpremitaj dentoj kaj striktigitaj mentonaj muskoloj la juna/maljuna viro minacis per tordita esprimo:
“Vi malpurega finaskita feko-ŝtelisto, ĉu vi espreras pri plua vivado? Vi veneno, vi fiodoro. Min fie malpurigus se mi mortigus vin. Sed mi ja faros!”
Mario paŝis retroen. La viro estis nekonata. “Mi bedaŭras. Devas esti ke vi eraris,” li diris, antaŭ ol ekevidentiĝis al li ke la faraĵoj de Ralston Eberi nun surtrudiĝas al li.
Mano falis sur la ŝultro de la juna/maljuna viro. “Foriru, Arnold!” diris malmola voĉo. “Ekiru for!” La juna/maljuna viro stumblis malantaŭen.
La savinto de Mario turnis sin alfronti—nete vestita juna viro kun vigla vizaĝo kiel vulpo. Li kapjesis kun respekto. “Bonmatenon, s-ro Eberi. Bedaŭrinde ke tiu misulo agacis vin.”
“Bonmatenon,” diris Mario. “Ah—kiu li estis?”
La juna viro ekrigardis lin kurioze, “Nu, tiu estis Letja Arnold. Antaŭe laboris por ni. Vi maldungis lin.”
Mario sentis konfuzon. “Kial?”
La juna viro palpebrumis. “Mi certas ke mi neniel scias. Pro senefikeco, mi supozas.”
“Ne estas grave,” diris Mario haste. “Forgesu tion.”
“Certe. Kompreneble. Ĉu supreniranta al la ofico?”
“Jes, mi—mi supozas tiel.” Kiu estas tiu juna viro? Jen problemo kion li alfrontos multafoje, li ekpensis.
Ili aliris la liftojn. “Poste ol vi,” diris Mario. Estis tiom senlime multe da detaloj por lerni, mil personaj ĝustigoj, la komplika kutimo de la komerco de Ralston Eberi. Ĉu ajna komerco restas? Eberi certe estus jam rabinta ĉiun cendon por riĉigi sian novan korpon. La firmao Eberia Flugĉaro estis granda komerco; tamen la elpreno de dek milionoj devus esti lasinta mankon. Kaj tiu juna viro kun la lerta vizaĝo, kiu li estas? Mario decidis provi ĉirkaŭirecon, malklaran demandon.
“Nu, ni esploru—kiom longe antaŭe okazis via lasta promocio?”
La juna viro flankenturnis rapidan rigardon, evidente scivolante pri tio ĉu Eberi estis en bona sanstato. “Nu, mi estadis via oficestro jam du jaroj.”
Mario kapjesis. Ili enpaŝis la lifton, kaj la juna viro estis rapida unue premi la butonon. Komplezaĉa lakeo, pensis Mario. La pordo fermiĝis frape, kaj sekve okazis la suprenfluga salto pri kiu stomakoj de tiu ĉi epoko jam alkutimiĝis. La lifto haltis, la pordoj rapide malfermiĝis, ili elpaŝis en aktivan oficejon, plena de klakantaj maŝinoj, komizoj, linioj da teleekranoj. Klakado, zumado—kaj subita silento kun ĉiu okulo fiksita je la korpo de Ralston Eberi. Kaŝaj ekrigardoj, pristudaj atentoj al la laboro, superordinaraj laborprovoj.
Mario haltis, esplore rigardis la ĉambron. Ĝi estis lia propra. Pro foresto de la originala Eberi. Neniu en la ĉambro rifuzus al li aŭtoritaton super tiu ĉi firmao, kondiĉe ke Ralston Eberi ne jam estis tro rapida, tro avara, dum akiri siajn pli ol dek milionoj da dolaroj. Se Ralston Eberi jam malversaciis aŭ trompŝtelis de klientoj, li—Roland Mario en la korpo de Eberi—estus punota. La pasintaj faroj de Eberi tenas Marion tute kapta. La erarojn de Eberi homoj tenos kontraŭ li, la malamo tiel iniciata alĵetiĝos sur lin, kaj li heredis la edzinon de Eberi, ties familion, ties kroman kvazaŭedzinon, se li iun tian havus.
Malalta mezaĝa viro kun larĝaj seniluziigitaj okuloj, tia amara kunpremo de lipoj kia indikas pri multaj esperoj nun perditaj aŭ forlasitaj, alproksimiĝis.
“Bonmatenon, s-ro Eberi. Mi ĝojas ke vi venis. Kelkaj aferoj bezonas vian propran atenton.”
Mario akre alrigardis la viron. Tiu tono en lia voĉo, ĉu sarkasmo? “En mia ofico,” diris Mario. La malaltulo turnis sin al koridoro. Mario sekvis. “Kune venu,” li diris al la oficestra subulo.
Got-stilaj literoj desegnitaj el arĝento literumis la nomon Ralston Eberi sur pordo. Mario metis sian dikfingron en seruron; la surfacaj linioj ĝustis, la pordo glitis flanken; Mario eniris malrapide, malridetante pro malgusto je la superdetaleca ornamo. Ralston Eberi estis amanto de l’ rokoko. Li sidiĝis malantaŭ labortablo el polurita nigra metalo, diris al la suba oficestro, “Portu al mi la persono-tekojn pri la oficeja laboristaro—priskriboj, fotografoj.”
“Jes, estro.”
La malaltulo tiris seĝon antaŭen. “Nun, s-ro Eberi, mi bedaŭras diri ke miaopinie, vi jam metis la firmaon en situacion ambiguan.”
“Kion vi signifas?” demandis Mario per frosta voĉo, kvazaŭ li ja estis mem Eberi.
La malaltulo ronkis. “Kion mi signifas? Mi signifas ke la kontraktoj kiujn vi vendis al Atlasa Aerboato estis la plej grande profitodonaj kiujn havis Eberia Flugĉaro. Kiel vi mem jam scias. Ni suferis teruran puniĝon je tiu interŝanĝo.” La malaltulo saltis stariĝi, ekmarŝadis tien kaj reen. “Verdire, s-ro Eberi, mi ne komprenas ĝin.”
“Nu, minuton,” diris Mario. “Lasu ke mi alrigardu la poŝtaĵojn.” Malŝparante tempon, li foliumadis inter la leteroj ĝis la suba oficestro revenis kun aro da kartetoj.
“Dankon,” diris Mario. “Tio sufiĉas por nun.”
Li rapidturne traserĉis ilin, alrigardante la bildojn. Tiu malaltulo havis aŭtoritaton; decas ke lia karteto estu ie ĉe la supro. Jen li—Luis Koreaos, Direktora Konsilisto. Informoj pri salajro, familio, aĝo, historio—pli ol li povus digesti ĉimomente. Li metis la tekon je flanko. Luis Koreaos ankoraŭ paŝadis tien kaj reen, kolere.
Koreaos paŭzis, ekmontris venenan rigardadon al Mario. “Malbone decidite? Mi kredas vin freneza!” Li ŝultrolevis. “Mi diras tion ĉi al vi ĉar mia posteno valoras neniom al mi. La firmao ne povas travivi la punadon kiun vi jam faris al ĝi. Ne laŭ la maniero per kiu vi volas regi ĝin. Vi insistas oferti flugantan teo-vagonon, ĉirkaŭkrustitan per ornamaĵoj; krome vi forvendas la nurajn profitodonajn kontraktojn, la nurajn partojn de la ŝipo kiuj faras ĝin eĉ iomete taŭga al flugado.”
Mario pripensis minuton. Poste li diris, “Mi havis proprajn kialojn.”
Koreaos haltis la paŝadon, rigardadis refoje.
Mario diris, “Ĉu vi povas konjekti pri kiel mi planas profiti per tiuj ĉi cirkonstancoj?”
La okuloj de Koreaos estis kiel plastaj vetlud-moneroj; lia buŝo mallarĝiĝis, striktiĝis, formis literon O. Li pensadis. Post momenton li diris, “Vi vendis nian ŝtal-fabrikon al Ĝonz kaj Kejhil, niajn rajtojn pri la vetur-stabiligilo al Blu-krafto.” Li rigardadis fokuse flanken al Mario. “Ŝajnas, ke vi faras tion, kion vi ĉiam promesis neniam fari. Elmeti novan desegnon kiu ja bone flugos.”
“Kiel vi ŝatas la ideon?” demandis Mario, afektante saĝecon.
Luis Koreaos balbutis, “Nu, s-ro Eberi, tio ĉi estas—mirakle! Vi demandas al mi pri tio kion mi pensas! Mi estas via jesisto. Jen tio, por kio vi min pagas. Mi rekonas tion, vi scias tion, ĉiuj scias tion.”
“Vi hodiaŭ ne jesadis al mi,” diris Eberi. “Vi diris al mi, ke mi estas freneza.”
“Nu,” balbutis Koreaos, “Mi ne vidis vian ideon. Ĝi estas tio, kion mi jam delonge ja volis esti faranta. Enmeti novan transformatoron, deprenu ĉiom da tiuj aĉaj ornamaĵoj, uzu planŝenon* anstataŭ ŝtalon, simpligu, simpligu—”
“Luis,” diris Mario, “vi mem faru la anoncon. Komencu la antaŭenigon. Vi estru. Mi subtenos ĉion, kion vi volos fari.”
La vizaĝo de Luis Koreaos estis elĉerpita masko.
“Levu la vian salajron je ajna nivelo kiun vi volas,” diris Mario. “Mi havas kelkajn novajn projektojn kiuj plene okupos min. Mi volas, ke vi estru la entreprenon. Vi estas la estro. Ĉu vi povas plenumi tion?”
“Jes, mi povas.”
“Faru ĉion laŭ via propra volo. Estigu tian novan desegnaĵon kian superos ĉion alian en la merkato. Mi kontrolos la finan aranĝon, sed ĝis tiam, vi estos la superestro. Ĝuste nun, ordigu ĉiujn ĉi detalojn.” Li fingre montris la aron da poŝtaĵoj. “Prenu ilin al via oficejo.”
Koreaos eke rapidis antaŭen, ekprenis la manon de Mario. “Mi faros tiel plejege bone, kiel mi povos.” Li foriris la ĉambron.
Mario diris en la komunikilon, “Interkonektu min kun la banko Afrika Federala... Saluton—” al la vizaĝo de l’ virino sur la ekrano. “jen Ralston Eberi. Bonvolu informi min pri la tuto de miaj kontoj.”
Post momento ŝi diris, “Ĝi estas falinta ĝis nur mil ducent dolaroj, sro Eberi. — Via lasta elĉerpo preskaŭ nuligis vian tuton.”
“Dankon,” diris Mario. Li ripozigis la dikan korpon de Ralston Eberi en la seĝo, kaj fariĝis konscia pri granda kaverna muĝado en la abdomeno. Ralston Eberi estis malsata.
Mario ridetis maldolĉan, makabran rideton. Li vokis la servicejon manĝaĵan. “Sendu supren sandviĉon el distranĉitaj olivoj kune kun celerioj kaj glaso da senkrema lakto.”
Dum la posttagmezo li fariĝis konscia pri penigo kiun li ne plu povus ignori: konigi al si la familion de Ralston Eberi, ties hejman vivon. Ĝi ne povus esti feliĉa afero. Neniu feliĉa edzo kaj patro elektus forlasi siajn edzinon kaj geinfanojn ke ili falu sub la influo de nekonatulo. Tio estas ago de malamo anstataŭ de amo.
Plurhoma foto staris sur la labortablo—bildo en neelstara loko, kvazaŭ ĝi meritas spacon nur pro pacienca suferado. Tiu ĉi estis lia familio. Florens Eberi estis malforta virino, facile ignorebla, timema, troe vestita, kaj ŝia vizago elrigardanta de sub absurda ĉapelo, portis la paciencan senkomprenantan esprimon de familia dorloto-besto surkovrita en pupaj vestoj—iel mizere kompatinda.
Luter kaj Ralston 2-a estis forte dikaj junaj viroj kun fiksite obstinaj vizaĝoj, Klidia plenvanga ino kun neplaĉigeme ĉiampostulanta buŝo.
Je la tria horo Mario finfine suprentiris sian kuraĝon, vokis la hejmon de Eberi surekrane, petis pri Florens Eberi. Ŝi diris per maldika malproksima voĉo, “Jes, Ralston.”
“Mi venos hejmen ĉivespere, kara mia.” Mario aldonis la kares-vortojn kun konscia strebo.
Ŝi esprimis nazosulke, kunpremis la lipojn kaj ŝiaj okuloj ekbriletis kvazaŭ ŝi estus preta ekplori. “Vi ne eĉ informas min pri tio, kie vi forestadis.”
Mario diris, “Florens—verdire. Ĉu vi juĝus min bona edzo?”
Ŝi palpebrumis defie al li. “Mi ne havas plendojn. Mi neniam plendis.” La tono de ŝia voĉo sugestetis ke tiu ĉi eble ne estis laŭvorte vera. Ŝi probable havis kialojn, pensis Mario.
“Ne, mi volas aŭdi la veron, Florens.”
“Vi estis donante al mi ĉiom da mono, kiom mi deziris. Vi humiligis min mil fojojn—publike ignoris min, faris min priridinda antaŭ la geinfanoj.”
Mario diris, “Nu, mi bedaŭras, Florens.” Li ne povus ĵuri pri sia amo. Li sentis kompaton al Florens—la edzinon de Eberi—sed ŝi estis la edzino de Ralston Eberi, ne lia propra. Unu el la viktimoj de Ralston Eberi. “Mi vidos vin ĉivespere,” li diris per lama voĉo, kaj malŝaltis la kontakton.
Li klinigis sin malantaŭen. Pensu, pensu, pensu. Devas ekzisti eskapa vojo. Aŭ ĉu tiu ĉi estados lia vivo, lia sorto, en tiu ĉi grasa nebonsana korpo? Mario ekridis subite. Se dek miliono da dolaroj aĉetus al Ralston Eberi novan korpon—ŝajne tiun de Mario—sekvas ke dek miliono plu el la dolaroj de Ralston Eberi eble aĉetos la korpon refoje plu. Ĉar mono paroladis laŭte en la lingvo de Mervin Alen. Humiliga, naŭzige servila ago, kvazaŭ kisi piedon ĵus albatintan, memsubmeto, kapitulaco—sed la nuraj elektoj estis inter tio kaj daŭre porti la formon de Ralston Eberi.
Mario ekstaris, marŝis al la fenestro, elpaŝis sur la flugĉaran platformon, gestis al flugtaksio ke ĝi haltu.
Dek minutojn poste li staris ĉe adreso 5600-a sur avenuo Eksmor’ en Herbokamp’, la Domo de l’ Se. Ĝardenisto tondanta la heĝon okulumis lin kun malfido. Li suprenpaŝis laŭ la domvojeto, premis la butonon.
Estis, kiel antaŭe, mallongan atendadon, la nevidata serĉobservado de spionaj aparatoj. La suno brilis varme sur lian dorson, al liaj oreloj venis la ŝirrrr-sono de l’ heĝotondiloj de l’ ĝardenisto.
La pordo malfermiĝis.
“Bonvolu enveni,” diris la mola komerca voĉo.
Laŭ la koridoro, en la verdan kaj brunan ricevejon kun la pentraĵoj de la tri severaj nudulinoj antaŭ la antikva arbaro.
La virino fabele belega envenis; Mario rigardis refoje en la larĝajn klarajn okulojn kiuj kondukis al ia neordinara cerbo. Kies cerbo? scivolis Mario. Ĉu de viro aŭ de virino?
Ne plu sentis Mario la emo ke li ekscitu ŝin, enamigu ŝin. Ŝi estis nenatura, ia aĵo.
“Kion vi deziras?”
“Nu, do, vi konas min?”
“Pri kiu komerco?”
“Vi estas profitoĉasa komerco, ĉu ne?”
“Jes.”
“Mia komerco signifas pri mono.”
“Bonvolu sidiĝi.” Ŝi turnis sin; Mario rigardis la sveltan korpon forirantan. Ŝi marŝis malpeze, gracie, en malaltaj elastaj senŝnuraj ŝuetoj. Li fariĝis konscia pri la korpo de Eberi. La glandoj de la maljuna kapro estis sufiĉe aktivaj. Mario kontraŭbatalis aflikton naŭziĝan.
La virino revenis. “Sekvu min, mi petas.”
Mervin Alen ricevis lin afable, kvankam ne strebigante sin sufiĉe por oferti manprenon.
“Saluton, s-ro Mario. Mi iom atendis ke vi vizitu. Sidiĝu. Kiel glatas la aferojn? Ĉu vi ĝuas vian sperton?”
“Ne aparte. Mi agnoskas ke vi provizis al mi tre stimulan aventuron. Kaj ja—nun dum mi pripensas retrotempe—neniam faris vi falsajn reklamo-informojn.”
Alen ridetis malvarmetan nedaŭran rideton. Kaj Mario scivois pri kies cerbo tiu ĉi bela korpo nun ĉirkaŭas.
“Via sinteno estas neordinare filozofeca,” diris Alen. “La plimulto de niaj klientoj ne ekkonas ke ni estas donintaj al ili precize tion, por kio ili pagis. La esencoj de aventuro estas surpriziĝo, danĝero, kaj rezulto kiu dependas tute de la propraj streboj.”
“Preterdube,” rimarkis Mario, “tio, kion vi ofertas estas ĝuste precize tiel. Sed ne miskomprenu min. Se mi pretendus amikecon, tio ne estus sincera konduto. Malgraŭ ĉiuj raciaj argumentoj, mi sentas fortan rankoron. Mi mortigus vin senbedaŭre—eĉ kvankam tio, kiel vi certe montros—ke mi alprenis la tuton sur mi mem.”
“Precize.”
“Flanke de miaj propraj sentoj, ni havas certan komunecon de interesoj, kiun mi volas ekspluati. Vi deziras monon. Mi deziras mian propran korpon. Mi venis informiĝi pri tio, per kiuj cirkonstancoj niaj deziroj povus esti ambaŭ satigitaj.”
La vizaĝo de Alen estis ĝoja, li ridegis kun plena ĝuo. “Mario, vi amuzas min. Mi aŭdis ja multajn proponojn, sed neniujn tiel formalajn, tiel elegantajn. Jes, mi deziras monon. Vi deziras la korpon al kiu vi jam delonge kutimiĝis. Mi bedaŭras diri ke via antaŭa korpo nun estas la propraĵo de iu alia, kaj mi dubas ke ni povus persvadi lin pri ĝia redono. Sed—mi povas vendi al vi alian korpon, sanan, belan, kontraŭ nia kutima prezo. Dek milionoj da dolaroj. Kontraŭ tridek milionoj mi ofertos al vi ke vi elektu el ĉio havebla—korpon kian la mia, ekzemple. La Turo Empirea estas treege altkosta projekto.”
Mario diris, “Mi kuriozas, kiel oni efikas tian ĉi interŝanĝon? Mi ne notas ajnan cikatron aŭ alian signon pri cerba grefto. Kio plej probable neniel eblas ajnakaze.”
Mervin Alen kapjesis. “Estus tede, interplekti kelke da milionoj da paroj da nervoj. Ĉu vi scias pri la fiziologio de la cerbo?”
“Ne,” diris Mario. “Ĝi estas komplika, tio sumas la tuton de miaj scioj pri tio—tiom, kiom mi ĝis nun eĉ volis scii.”
Alen kliniĝis malantaŭen, ripozetis, parolis rapide, kvazaŭ laŭ parkero. “La cerbo dividiĝas laŭ tri partoj, la medolo, la cerbeto—tiuj du regas la pretervolaj movoj kaj refleksoj—kaj la cerebro, la sidloko de memoro, inteligenteco, personeco. Pensado okazas en la cerbo per la sama metodo laŭ kiu pensado okazas en meĥanikaj cerboj, per la elektado inter vojoj tra sinsekva aro el individuaj nervokeloj.
“En psiko-manka cerbo, la relativa facileco de ĉiuj eblaj cirkvitoj samas, kaj la elektraj potencialoj de ĉiaj kaj ĉiuj keloj samas.
“La nia teĥnika metodo dividiĝas laŭ sinsekva aro de paŝoj—malkovritaj, mi povas aldoni, hazarde dum programo de esplorado en tute alia kampo. Unuapaŝe, oni metas la kapon de paciento en kavaĵo de io, kion la originaj esploristoj nomis golasmo*—organika kristalo kun granda nombro da ĉirkaŭaj fibroj. Inter la golasma kavaĵo kaj la cerbo estas kelke da tavoloj—harara, haŭtohista, osta, tri apartaj membranoj, kaj ankaŭ interplektaĵo de sangotuboj, tre komplike. Tamen, la nervaj keloj estas unikaj pro havi altan elelktran potencialon, kaj por praktikaj kialoj la aliaj interkuŝantaj keloj neniel obstaklas.
“Duapaŝe, per komplika skan-metodo, ni kopias ĉiujn statojn de la nervaj interkeloj sur la golasmon, dividante la rilatojn laŭ struktura mapo komuna inter ĉiuj homoj.
“Triapaŝe, oni interŝanĝas la kavojn de golasmo, kaj retrofaras la metodon, la cerbo de homo A ekipiĝas per la potenciajoj de homo B, kaj tiu de B per tiuj de A. La tuta farado bezonas nur kelke da minutoj. Neĥirurge, sendolore, senvunde. Homo A ricevas la psikon kaj memorojn de homo B, kaj homo B alprenas tiujn de homo A.”
Malrapide Mario frotis al si la grasan mentonon. “Ĉu vi signifas, ke mi—mi—neniel estas Roland Mario? Ke pensi la pensojn de Roland Mario estas nura iluzio? Kaj ke neniu kelo en tiu ĉi korpo devenas el Roland Mario?”
“Ne eĉ la plej malgranda spiraĵo. Vi estas tute—mi pensu. Via nomo estas Ralston Eberi, mi kredas. Ĉiu aparta keleto de vi estas Ralston Eberi. Vi fakte estas Ralston Eberi, ekipita per la memoroj de Roland Mario.”
“Sed mia glanda strukturo? Ĉu tio ne modifos la psikon de Roland Mario? Preter ĉio, la agoj de viro ne devenas tute de ties cerbo sola, sed de intermiksita sintezo.”
“Ĝuste tiel,” diris Alen. “La efekto progresados dum tempopaso. Vi grade ŝanĝiĝos, fariĝos pli tiel kiel estis Ralston Eberi antaŭ ol okazis la interŝanĝo. Kaj same okazos je la korpo de Roland Mario. La tutaj ŝanĝecoj dependos de la relativaj fortecoj inter medioj kontraŭ genetikaĵoj en ambaŭ viaj du personecoj.”
Mario ridetis. “Mi volas foriri el tiun ĉi korpon baldaŭ. Mi ne ŝatas tion, kion jam mi eklernis pri Eberi.”
“Alportu dek milionojn da dolaroj,” diris Mervin Alen. “La Domo de l’ Se ekzistas por nur unu celo—enportu monon.”
Mario inspekte rigardis zorge al Alen, notis la solidan senmakulan haŭton, la belan figuron de la vizaĝo, kranio, mieno.
“Por kio do vi bezonas tiom multege da mono? Kial, inter ĉiuj eblaj kialoj, oni konstruu Turon Empirean?”
“Mi faras tion kiel ludo. Ĝi amuzas min. Mi tediĝis. Mi jam esploris multajn korpojn, multajn ekzistecojn. Tiu ĉi korpo estas al mi la dek kvara. Mi ekzercis jam povon. Al mi ne gravas tiu sento. Ĝia premo agacas min. Mi neniel suferas psikozon. Mi ne eĉ agas senkompate. En la mia komerco, kion perdas unu viro, tion gajnas la alia. Ambaŭ la du valoroj egalas.”
“Sed estas rabe!” protestis Mario amare. “Ŝteli jarojn for de la vivo de unu viro por transdoni al ies alia.”
Alen gestis ŝultroleve. “La korpoj vivas same longe mezurite laŭ la sumo. La tuta rezulto ja egalas. Nenio ŝanĝiĝas krom la moviĝo de memoroj. Preter ĉio, eble mi estas, laŭ la ĵargono de metafiziko, solipsisto. Laŭ la tuto de miaj sentoj—laŭ miaj okuloj, laŭ mia cerbo—mi estas la unu sola vera individuo, la unu sola konscia intelekto.” Liaj okuloj parte fermiĝis. “Kiel alie povus esti ke mi—mi—estis elektita inter tiom multe da aliaj por sperti tian ĉi magie specialan vivon, kion mi ja spertas?”
“Ba!” respondis Mario.
“Ĉiu viro amuzas sin laŭ sia plej bona kapablo. Mia nuna intereso estas konstrui la Turon Empirean.” Lia voĉo profundiĝis sonorile pro emocia suprenflugo. “Ĝi leviĝos ĝis kvin kilometroj en la ĉielon! En ĝi troviĝas bankeda ĉambro kun planko el alternaj arĝentaj kaj kupraj strioj, larĝa je duono da kilometro, interne alta je duono da kilometro, ĉirkaŭita de ok vitraj balkonoj. Estos ĝardenaj terasoj tiaj, kiaj neniuj aliaj sur la tero, kun fontanoj, akvofaloj, fluantaj riveretoj. Unu tuta etaĝo estos felando de la antikvaj tempoj, popoligita de belaj feinoj.
“Aliaj etaĝoj montros la teron laŭ staĝoj de ĝia historio. Estos muzeoj, konservejoj de diversaj muzikostiloj, ĉambroj por artistoj, laborejoj, laboratorioj por ĉiu konata scienca esplorado, sekcioj por vendobudoj. Estos belegaj ĉambroj kaj balkonoj destinitaj al nenio krom por esti travagataj, sekcioj celantaj—eble adoradon al Astarta. Estos koridoroj plenaj de ludiloj, cent restoracioj de gastronomoj, mil tavernoj vendantaj likvajn sonĝojn; koridoregoj por vidado, aŭdado, ripozado.”
Diris Mario, “Kaj kio post vi tediĝos pri la Turo Empirea?”
Mervin Alen ĵetis sin malantaŭen en la seĝo. “Nu, Mario, vi tuŝas al mi je vunda loko. Preterdube io sugestos sin. Nur se ni povus eskapi de l’ tero, povus flugi preter la nudaj rokoj de la planedoj, al aliaj steloj, aliaj vivaĵoj. Se tiel, ne plu estos kialo por ia Domo de l’ Se.”
Mario frotis al si la grasan vangon, okulumis al Alen pensoplene. “Ĉu vi mem inventis tiun ĉi teĥnikon.”
“Mi kaj kvar aliaj kune estis esplora teamo. Ĉiuj aliaj jam mortis. Mi sola nun konas la teĥnikon.”
“Kaj via sekretariino? Ĉu ŝi estas unu el viaj ŝanĝitoj?”
“Ne,” diris Mervin Alen. “Tejn estas tio kio ŝi estas. Ŝi vivas por malami. Ĉu vi kredis min ŝia amato? Ne,” kaj li ridetis malforte. “Ne tio mi laŭ ajna difino. Ŝi deziras pri detruo, morto. Ino brila nur ĉe la surfaco. Interne ŝi estas malhela kaj detruema, kiel guto de varmega oleo.”
Mario jam ensorbis tro multe da faktoj, tro multe da informo. Li estis jam preteririnta sian kapablon pri plua konceptado. “Nu, mi ne prenos pli multe da via tempo. Mi volis esplori pri la mia situacio.”
“Nun vi scias. Mi bezonas monon. Jen, laŭ miaj scioj, la plej facila metodo por akiri ĝin grandakvante. Sed mi ankaŭ ofertas mian propran oportundonon pri rabato—banka nokto, binga vespero, kio ajn vi volas nomi ĝin.”
“Kiel, do?”
“Mi bezonas klientojn. Ju pli da klientoj, des pli da mono. Kompreneble mia reklamado ne povas trakti tion tre precize. Do mi ofertas unu senpagan ŝanĝiĝon, senpagan korpon kontraŭ alsendo de ses novaj klientoj.”
Mario mallarĝigis la okulojn. “Do—Sutloŭ akiras krediton kontraŭ Zaer kaj mi?”
Alen esprimis nekomprene. “Kiu estas Sutloŭ?”
“Vi ne konas pri Sutloŭ?”
“Neniam aŭdis la nomon.”
“Ĉu eble Ditmar?”
“Ho, li estas sukcesema, Ditmar estas. Dek mil aĉetis por li korpon kun progresinta cirozo. Du klientoj plu sufiĉas por ke li eskapu. Sed eble mi paroladas tro. Mi povas doni al vi ne plu da tempo, Mario. Bonan nokton.”
Dum li eliris, Mario haltis ĉe la ricevejo, rigardis malsupren al la vizaĝo de Tejn. Ŝi rigardis reciproke, vizaĝo kia ŝtono, okuloj kiaj safiroj. Mario subite sentis ekzaltiĝon, mistikecon, kvazaŭ li marŝis sur vivantan pensoŝtofon; li konis la povon de interna ekscio.
“Vi belas sed vi tiel malvarmas, kiel la subo de l’ maro.”
“Jen la pordo kondukanta eksteren.”
“Via beleco estas tiom nova kaj rompiĝema afero—surfaco dika je nura milimetro. Du viŝoj per tranĉilo ŝanĝus vin en teruraĵon, ian de kiu homoj forturnus la rigardon dum vi pasus.”
Ŝi malfermis la buŝon, fermis ĝin, levis sin stari, diris, “Iru jenen por eliri, s-ro.”
Mario etendis manon, spertis ekvidon de la grasaj malfirmaj fingroj de Ralston Eberi, grimacis, reprenis la manojn. “Mi ne povus tuŝi vin—per tiuj ĉi manoj.”
“Nek per ajnaj aliaj,” ŝi diris trans la malvarmeta distanco de sia propra ekzisteco.
Li pasis ŝin alirante la pordon. “Se oni vidus la plej belan estulinon kiu povas ekzisti, se ŝi havus animon kiel roka kristalo, se ŝi defius ke oni prenu ŝin, rompu ŝin, kaj oni estus perdita en grasa malbelega korpo el kaĉo—”
Ŝia mieno ŝanĝiĝetis iomete, laŭ kiu direkto li ne povis certiĝi. “Jen la Domo de l’ Se,” ŝi diris. “Kaj vi ja estas grasa malbelega kaĉaĵo.”
Li foriris senparole. Ŝi glitis ferme la pordon. Mario gestis ŝultroleve, sed la vizaĝo de Ralston Eberi bruliĝis en varma ardeco de humiliĝo. Ne estis amo, nenia penso pri amo. Nenio pli troviĝis en la defio, multe tiel kiel la defio de monto al grimpistoj kiuj supreniras ĝian altecon, rabas la sekretrojn de ĝiaj malebenaĵoj, mastrumas ĝian supron. Tejn, tiom malvarma kiom la fora flanko de l’ luno!
Iru for, diris akre la cerbo de Mario, disiĝu eskape for de l’ obsedo. Pufeco, inaj korpoj, forgesu ilin. Ĉu la nuna malordo ne jam sufiĉe komplikas?
Ĉe la pordo de la Domo de l’ Se Mario luis flugtaksion al 19-a Marŝaŭma Placo—grandega domo el rosa marmoro, multepinta, voluta, tiel troe detaloplena kiel ĉiuj aliaj posedaĵoj de Ralston Eberi. Li dikfingrumis la serurotruon. La linioformoj kongruis al la identigaj desegnoj, la pordo ekglitis malantaŭen. Mario eniris.
La fotografo jam preparis lin pri lia familio. Florence Eberi renkontis lin kun timeta suspektemo; la filoj estis malafektaj, pasive malamikaj. La filino ŝajnis havi neniajn ajn emociojn, krom konstanta kvalito de malkomprena surpriziĝeco.
Dum vespermanĝo, Mario elvokis koleron de la korpo de Elberi per manĝi nenion krom salato el laktuko kun karotoj kaj vinagro. Lia familio konfuziĝis.
“Ĉu vi sentas sane, Ralston?” demandis lia edzino.
“Tre bone.”
“Vi ne manĝas.”
“Mi eksekvas dieton. Mi deprenos la lardon el tiu ĉi malbelega korpo.”
Ok okuloj ekelstaris, kvar paroj da tranĉiloj kaj forkoj halitĝis kvazaŭ ekglaciiĝinte.
Mario daŭrigis trankvile, “Okazos kelkaj ŝanĝiĝoj ĉi tie. Tro multe da facila vivado estas malsanige al homo.” Li frontigis sian parolon al la du junaj viroj, ambaŭ samaj kun blankaj vizaĝoj, pastecaj vangoj, pufaj lipoj. “Vi junuloj, do—mi ne volas trakti vin misforte. Preter ĉio, ne estas via kulpo naskiĝi kiel filoj de Ralston Eberi. Sed ĉu vi scias pri tio, kion signifas vivtenadi per ŝvite labori?”
Luter, la pli maljuna, ekparolis kun digno. “Ni laboras per la ŝvito de niaj cerboj.”
“Diru plu al mi pri tio,” diris Mario.
La okuloj de Luter montris koleron. “Mi elfaras pli da laboro en unu semajno ol vi faras dum tuta jaro.”
“Kie?”
“Kie? Nu, en la vitraĵofareja laborkorto. Kie alie?” Jen fajra sento, pli ol tio kion Mario atendis.
Ralston 2-a diris per raŭka kolerema voĉo, “Ni pagas al vi kontraŭ niaj ĉambroj kaj manĝoj, ni ne ŝuldas al vi eĉ cendon. Se vi ne ŝatas la aranĝojn ĝuste tiel, kiel ili nun estas, ni foriros.”
Mario eksentis vundiĝon. Li misjuĝis la infanojn de Eberi. Blankaj vizaĝoj, pastecaj vangoj, ne necese signifas pri pastecaj spiritoj. Estos pli bone, ke li entenu la proprajn sentojn, bazigu sian konversacion nur sur konataj faktoj. Li diris milde. “Pardonu, mi ne intencis ofendi vin. Ĉesu min pagi kontraŭ viaj ĉambroj kaj kostoj. Elspezu tion kontraŭ ion utilan.”
Li ekrigardis kun suspekta scivolemo al Klidia, la filino de Eberi. Ŝi montris duone vakuan rideton. Pli bone ke li tenu la buŝon fermita. Povas okazi ke ŝi ellaboras dek du horojn ĉiutage je servado al la socio.
Mario tamen trovis ke li sentas agacan premiĝon en la domo de Eberi. Malgraŭ vivante en la korpo de Eberi, la sento de liaj vestoj, liaj intimaj ekipaĵoj tamen profunde maltrankviligis lin. Li malpovis devigi sin uzi la razilon kaj dentobroson de Eberi. Pritrakti la necesojn de la korpo de Ralston Eberi al li malbongustis plej ekskvizite. Li trovis, kun ekĉeso de kreskinta timo, ke la propra litoĉambro malsamis ol tiu de Florens Eberi.
Li vekiĝis tre frue la sekvan matenon, apenaŭ post sunleviĝo, malpacience foriris la domon, matenmanĝis oranĝosukon kaj sekajn tostaĵojn ĉe eta restoracio. La stomako de Eberi protestis la malgrandan kvanton per kolera tondretado. La gamboj de Eberi plendis tiam, kiam Mario decidis marŝi laŭ la piedira strio anstataŭ voki flugtaksion.
Li malŝlosis kaj eniris la malplenan oficejon de Eberia Flugĉaro, vagis sencele tien kaj reen laŭlonge en la ĉambraro, pensanta. Ankoraŭ pensante, li eniris sian propran oficoĉambron. La malordo, la aro de rokokaj malbelaĵoj, agacis lin. Li vokis ke purigisto venu, mangeste montris la ĉambron. “Forprenu ĉiom da tiuj troornamaĵoj. Vi mem hejmenportu ilin, alproprigu ilin. Kion ajn vi ne deziras, tion forĵetu. Lasu resti nur la labortablon, kelke da seĝoj. La restaĵo—for!”
Li eksidis kline malantaŭen, pensante. Metodoj, planoj.
Kiajn armilojn povus li uzi?
Li desegnis markojn sur paperfolio.
Kiel li povus ataki?
Eble la leĝuloj povus lin helpi—iel. Eble la AKP. Sed kiun leĝon kontraŭis Mervin Alen? En la leĝaro antaŭa, ekzemplero mankis. La Domo de l’ Se vendas aventuron. Se kliento aĉetis multon pli ol tio kion li atendis, tiu rajtas kulpigi nur sin mem.
Mono, mono, mono. Ĝi ne povas reaĉeti lian propran korpon. Li bezonis movigan ilon, armilon, premon kion li povos apliki.
Li teleekrane vokis publikan informoservejon, petis la informotekon pri ‘golasmo’. Nekonata.
Li faris kelke pli da markoj, desegnis per sensignifaj strekoj; kie troviĝas mankoj en la defendilaro de Mervin Alen? La Domo de l’ Se, la Turo Empirea. Fojon plu li teleekranis la informejon, petis la tekojn traktantajn pri la Turo Empirea. Tajpaĵoj ekmontriĝis sur lia ekrano.
La Turo Empirea estos multcela konstruaĵo ĉe loko en Herbokamp’. La plej alta etaĝo situos kvin kilometrojn super la grundo. La arĥiteka firmao estas Grupo Kubal’, Korporacio, ĉe Lankestero. Kontraktoj por la fundamento jam interkonsentiĝis je la firmao Lorni’ kaj Libel’—”
Mario tuŝis la ŝanĝoklavon; la ekrano montris arĥitekan krajonan desegnon—maldika konstruaĵo etendiĝanta supren tra tavolo de nuboj ĝis la malplena blua ĉielo. Mario tuŝis la ŝanĝoklavon.
Nun venis detalaj informoj, pri la pezeco, volumeno, komparoj kontraŭ la piramidoj, la digego ĉe la Ĉilung-rivera interkrutejo, la konstruaĵego Skaterholm’ ĉe Rono, la Turego Haŭke’, la Merkato de l’ Mond’ ĉe Daressalamo.
Mario premis la komuniko-klavon. Nenia respondo. Ankoraŭ tro frue. Malpacienca nun, li mendis kafon, eltrinkis du tasojn, laŭmarŝante la oficoĉambron pro nervozeco.
Finfine voĉo respondis lian signalon. “Kiam s-ro Koreaos envenos, mi tiam volos alparoli lin.”
Kvin minutoj poste, Luis Koreaos frapis ĉe lia pordo.
“Bonmatenon, Luis,” diris Mario.
“Bonmatenon s-ro Eberi,” diris Koreaos kun strikte gardita mieno, kvazaŭ atendanta informon plej ege malbonan.
Mario diris, “Luis, mi deziras konsilon...ĉu vi iam ajn aŭdis pri la Grupo Kubal’, Korporacio? Arĥitekoj?”
“Ne. Mi ne povas diri, ke mi tion priaŭdis.”
“Mi ne volas distri vin for de la via laboro,” diris Mario, “sed mi volas akiri regopovon super tiu firmao. Kviete. Sekrete, eĉ. Mi volas ke vi faru kelkajn kvietajn enketojn. Ne uzu mian nomon. Elaĉetu tiom multe da voĉdonrajtaj akcioj kiom nun merkate haveblas. Pagu tiom multe kiom necesas, sed akiru la akciojn. Kaj ne menciu mian nomon.”
La vizaĝo de Koreaos fariĝis masko de amuziĝo, kun amara tordiĝo ĉe la buŝo. “Kion mi uzu por mono?”
Mario frotis al si la malstriktajn faldaĵojn ĉirkaŭ la mandiblo. “Hm! Ĉu ne ekzistas rezervita konto, ia ŝparaĵo ĉe l’ banko?”
Koreaos rigardis lin strange.
“Decas, ke vi mem prisciu.”
Mario strabis flanken. Tio veras, decas ke li jam sciu. Al Luis Koreaos, jen sidas antaŭ li Ralston Eberi—la arbitrema, ordonema Ralston Eberi. Mario diris, “Enketu pri tio, kio ajn vi povas eltrovi, Luis, mi petas.”
Koreaos diris, “Atendu minuton.” Li eliris la ĉambron. Li revenis kun peco de papero.
“Mi estis kalkulanta la kostojn de planitaj ŝanĝoj pri la fabriko. Estos necese ke ni pruntu. Tio ne estas afero mia, kion vi jam elfaris pri la konto.”
Mario ridetis malamuzite. “Vi neniel povus kompreni, Luis. Kaj se mi dirus tion al vi, min vi ne kredus. Forgesu pri tio. Ĝi ne plu estas.”
“La Sudafrika agentejo hieraŭ transsendis sumon valora je iom pli ol miliono. Tio apenaŭ eĉ iomete helpos pri la fabrika rearanĝo.”
Mario faris geston de malpacienco. “Ni faros pruntoprenon. Ĝuste nun vi havas milionon. Esploru pri tio, kiom multe da la akcioj de Grupo Kubal’ vi povos aĉeti.”
Koreaos foriris la ĉambron sen diri eĉ vorton. Mario grumblis murmure al si mem, “Kredas min freneza. Pensas ke eble li plaĉumu min...”
Dum la tuta mateno Mario ekstudetis malnovajn tekojn tra sia ekrano, provante elpreni la fadenon de la komercoj de Eberi. Estis multaj postsignoj de la hastaj elraboj de Eberi—la interŝanĝado de ĉekoj kontraŭ valoro, forvendado de valoraj havaĵoj, transsendo de kontraŭ-valoroperdaj kontoj en lian propran konton. Sed malgraŭ tiuj forprenegoj, la firmao Eberia Flugĉaro tamen ŝajnis esti finance sekura. Ĝi ankoraŭ tenis hipotekojn, koncesiojn, kontraktojn valorajn je multoble pli ol tiu kvanto da mono kion Eberi sukcesis forpreni.
Tediĝinta pri la tekoj, li mendis pli da kafo, surpaŝadis la plankon. Lia menso konsideris pri 19-a Marŝaŭma Placo. Li pensis pri la kulpigontaj okuloj de Florens Eberi, pri la malamikeco de Luter kaj Ralston 2-a. Kaj Mario esperis pri Eberi, ke li ekhavu sian propran lokon ĉe inferio. La familio de Eberi estis nenia respondeco, nenia afero propra al li. Li televokis al Florens Eberi.
“Florens, mi ne plu vivados ĉehejme.” Li provis paroli kompate.
Ŝi diris, “Tiel mi kredis.”
Mario diris rapide, “Mi pensas, ke ĉion konsiderante, estos pli bone je vi, ke ni malgeedziĝu. Mi ne kontraŭstaros tion; vi rajtas havi tiom multe da mono kiom vi deziras.”
Ŝi montris al li senemocian silentan rigardadon. “Tiel mi kredis,” ŝi diris refoje. La ekrana kontakto ekrompiĝis.
Koreaos revenis tuj post tagmezmanĝo. Estis varme, Koreaos estis marŝinta la piedstrion, lia vizaĝo briletis pro ŝviteroj.
Li subenĵetis orname tranĉitan plastan faldpoŝon sur la tablon, montrante la dentojn en triumfa rideto. “Jen ili. Mi ne scias tion, kion vi planas fari per tio, sed jen ili. Kvindek du elcentoj da la akcioj. Mi elaĉetis la nevon de maljunulo Kubal kaj du el la proprietularo. Mi kontaktis ilin ĝustatempe; ili ĝojis vendi. Ili malŝatas pri tio, kien la komerco progresas. Maljunulo Kubal donas ĉiom da sia propra tempo al la Turo Empirea, kaj ne akceptas ajnan repagon kontraŭ la laboro. Diras, ke la honoro de la laboro sufiĉas. La nevo ne kuraĝas dispute batali kontraŭ maljunulo Kubal, sed li ja ĝojis elvendi sin. Estis same pri Kon kaj Ĉiver, la kunproprietuloj. La laborpreno de la Turo Empirea ne eĉ repagas ĉiutagajn elspezojn.”
“Hm! Kiom da jaroj havas Kubal?”
“Li devas esti ĉirkaŭ okdekjara. Viveca maljuna knabo li, plena de vinagro.”
Honoro de la laboro! pensis Mario. Neniaĵo! La repago al maljuna Kubal estos juna korpo. Voĉe li diris, “Luis, ĉu vi iam ajn vidis Kubalon?”
“Ne, li apenaŭ montras sin ĉirkaŭ la oficejo. Li envicigas la laborajn kontraktojn, la inĝeniera laboro okazas ĉe la oficejo.”
“Luis,” diris Mario, “jen tio, kion mi volas ke vi faru. Surlistigu la akciaron ĉe la registaro nome de vi mem, donu al mi transdonan kontrakton sur kiu dato mankas, kiun ni ne surlistigos. Teleekrane kontaktu la oficejon, alparolu la ĝeneralan oficejestron. Diru al li ke vi sendos min tien. Mi estas nur amiko via al kiu vi ŝuldas favoraĵon. Diru lin ke li devos min doni tutan kaj finan aŭtoritaton super ajna laboro kion mi deziras alpreni. Ĉu komprenite?”
Koreaos okulumis Marion kvazaŭ li atendis ke la dika korpo eksplodos en fajron. “Kion ajn vi deziras. Mi supozas, ke vi scias pri tio, kion vi faras.”
Mario ridetis bedaŭre. “Mi ne povas elpensi pluajn farendaĵojn. Intertempe, ellaborigu vian novan desegnon. Vi mem estru pri tio.”
Mario vestis la korpon de Ralston Eberi per modesta bluo, sin prezentis ĉe la oficejo de la Grupo Kubal’, tuta etaĝo en la konstruaĵo Rotenburgo. Li demandis al la akceptistino pri la oficejestro kaj kondukiĝis enĉambren al alta kvardek kelkjara viro havanta vizaĵon delikate flavecan. Li havis frunton surŝutitan de efelidoj, maldensajn sable blondajn harojn, kaj li respondis al la demandoj de Mario kun pikeco kaj malamikeco.
“Mia nomo estas Taŭsig... Ne, mi estas nur la oficejestro. Kon antaŭe estris la desegnoĉambron, Ĉiver la inĝenierajn aferojn. Ili ambaŭ eksiĝis. La oficejo estas malordegaĵo. Mi laboris ĉi tie dek du jarojn.”
Mario certigis al li, ke ne ekzistas plano por lin superpaŝi. “Ne, s-ro Taŭsig, vi daŭros kiel la estro. Mi parolas por la nova regado. Vi daŭre regu la oficejon—pri ĝeneralaj aferoj, ĉiuj novaj kontraktoj—tiel same, kiel ĝis nun. Via titolo nun estu ĝenerala direktoro. Mi volas prilabori la Turon Empirean—sen sperti ajnan altrudon. Mi ne trudos al vi; vi ne trudos al mi. Ĉu agrable? Post elkonstruiĝos la Turo Empirea, mi foriros kaj la oficejo refariĝos tute via.”
La vizaĝo de Taŭsig malvolviĝis de ĉirkaŭ la linioj de suspektemo. “Ne multe alia okazas krom pri la Turo Empirea. Nature, tio mem estas grandega afero. Pli granda ol ajna sola viro.”
Mario rimarkis ke li ne planis desegni la tutan aferon sur sia propra benko, kaj la vizaĝo de Taŭsig striktiĝis refoje, reage al la ŝajna sarkasmo. Ne, diris Mario, li nur volis esti la plej supera aŭtoritato je tiu aparta laboro, super ĉio krom la volo de la konstruprojekta kliento.
“Unu lasta afero,” diris Mario. “Tiu ĉi interparolo, kiun ni ĵus faris inter ni, devas esti,” li montris kline al Taŭsig flankan palpebrumon, “strikte privata. Vi prezentu min tiel, kiel novan dungiton, nur tiel. Nenia vorto pri la nova reganto. Nenia vorto pri tio, ke li estas amiko mia. Forgesu tion. Ĉu komprenite?”
Taŭsig konsentis kun amara digneco.
“Mi deziras kvietecon,” diris Mario pensoplene. “Mi deziras nenian kontakton kun la klientoj. La intervjuoj kun ĵurnalistoj—vi traktu tiujn. Mi estados nevidebla inter la fonaĵoj.”
“Ĝuste tiel, laŭ via diro,” diris Taŭsig.
Turo Empirea fariĝis parto de la vivo de Mario tiom multe, kiom lia spirado, lia pulso. Dek du horojn tage, dek tri, dek kvar, la grasa korpo de Eberi sidadis kurbe ĉe la longa laborbenko, kaj la okuloj de Eberi sentis pike kaj larmis pro tralaboradi longajn kostoprognozojn, desegnodetalojn, planojn pri etaĝaj plankoaranĝoj. Sur la granda ekrano unu metron for de liaj okuloj fluadis la laboraĵoj de dudek kvar desegnistoj, ok cent inĝenieroj, artistoj, ornamistoj, metiistoj sennombraj, ĉiuj atendante lian oficialan aprobon. Sed lia regado estis minimuma, sindetenata, ne notita. Nur pri kelke da detaloj altrudis Mario, kaj tio nur kun tiel ega zorgo, tiel subtile, ke la ŝanĝoj restadis nekonataj.
La novaj konstru-teĥnikoj, la regado super materialoj, la ekzakta muldado de planŝeno* kaj parencaj substancoj, antaŭ-fabrikado, nepena transportado de masivaj membroj faris ke la konstruado de la Turo Empirea estu preskaŭ magie facila kaj rapida. Etaĝon post etaĝo ĝi etendiĝis en la ĉielon, kreskante tiel kvazaŭ nenormale grandega fazeol-burĝono. Ŝtalaj, betonaj, planŝenaj* plankoj kaj muroj, magneziaj solivoj, flank-apogiloj, pilastroj, la nova vezikeca vitro por fenestroj—kunmetitaj por fari precizajn unuojn, hisitaj, metitaj ĝustaloke pere de ŝarĝ-helikopteroj.
Tutatage kaj tutanokte la blua brileco de la aŭtomataj veldiloj bruligis la ĉielon, kaj la fajreroj disŝutiĝis kontraŭ la steloj, kaj ĉiutage la esperanta masivaĵo puŝis sin pliproksimen al la malaltaj nuboj. Poste tra la malaltajn nubojn supren al la superaj niveloj. Suno ĉe iu etaĝo, pluvo ĉe alia fore malsupera. Supren je kilometro post kilometro, en la regionojn de aero kie la vento ĉiam fluadas tiel, kiel kremo, nehaltigita, ne intermiksita kun la varmeta fetoro de l’ tero.
Mario perdis sin pri la Turo Empirea. Li konis la amplekson de materialoj, la brilecojn de cent metaloj, la silkecan glaceon de planŝeno, la koloroj de la duon-valoraj mineraloj: jado, cinabro, malakito, agato, gagato, raraj porfiroj de sub la montaroj de antarkto. Mario forgesis sin, forgesis la Domon de l’ Se, forgesis pri Mervin Alen, pri Tejn, pri Luis Koreaos kaj Eberia Flugĉaro, krom je spasmecaj, neinterligitaj periodoj kiam li fortiris sin de la Konstruaĵo Rotenburgo dum kelke da horoj.
Kaj kelkafoje, kiam li estis plej envolvita, li trovis kun ekhororo ke lia voĉo, lia vidpunkto, liaj gestoj ne estis tiuj de Roland Mario. La dumvivaj refleksoj kaj kutimoj de Ralston Eberi prezentis sian efikecon. Kaj Roland Mario sentis pli fortan hastegon. Konstruu, konstruu, konstruu!
Kaj pri nenia alia loko laboris Mario pli zorge ol pri la 900-a nivelo—la plej supera etaĝo, priskribita sur la indekso kiel oficejoj kaj vivoĉambroj por Mervin Alen. Kun la plej komplika atento al detaloj Mario planis la konstruadon, specifanta pri speciale konstruitaj solivoj, ventolaj ekipaĵoj, ĉiuj aparte fabrikitaj laŭ mezuroj de li mem desegnitaj.
Kaj tiel do la monatoj de la vivo de Mario ŝanĝiĝis laŭ sia naturo de estonteco en pasintecon, dum kiuj li fariĝis preskaŭ alkutimiĝinta al la korpo de Ralston Eberi.
Je iu marda nokto la personeco de Mario estis enmetita en la korpon de Ralston Eberi. Je merkreda mateno li vekiĝis. Je vendredo li strebadis sian menson en la oficejo de Eberia Flugĉaro ĉe la Bloko Etera, kaj la tria horo posttagmeza preterpasiĝis sen lia atento. Je vendreda vespero li pripensis la Oksfordan Terason, lian renkontiĝon kun Janier, Breŭ, la sennoma spirito en la malsana korpo nomata Ditmar. Kaj la sekvan mardon je la tria horo, Mario sidadis ĉe tablo sur la Oksforda Teraso.
Ses metrojn malproksime sidis Janiver, Breŭ, Ditmar. Kaj Mario pensis pri tiu tago antaŭa kiam la kvin sidadis mallaboreme en la sunbrilo. Kvar senkulpuloj kaj unu viro okulumante ilin malsate, prijuĝante la prezon kion alportos iliaj korpoj.