Tagmezon de vendredo, la lasta labortago de 87-a Universala Kongreso de Esperanto, cxirkaux 39 homoj partoprenis la (re)fond-kunvenon de Budhana Ligo Esperantista (jen estis pli, jen estis malpli, cxar kelkaj eniris pri scivolo kaj foriris post nelonge).
S-ino Utako Kobayasi disdonis numerojn de la bulteno La Japana Budhano, kaj multe fotis.
Cxe altaro estis bela portreto de Budho Ŝakjamunio, flanke de kiu bruligxis
bonodoraj incensoj faritaj el brazilaj kaj sudamerikaj herboj. Dekstre pendis la internacia flago
de Budhismo, kaj maldekstre tuko kun Darmo-rado kaj la literoj B.L.E.
Gunnar Gällmo malfermis la sesion kaj legis la salut-mesagxon de Japana Budhana Ligo Esperantista, en kiu gxi petas farigxi filio de B.L.E.
Poste li legis la celojn kaj komitatpostenojn, kiuj estis aprobitaj de la pleno.
La cxeestantoj faris multajn demandojn, kiuj estis responditaj de prezidanto Gällmo.
prezidanto: Gunnar Gällmo (Svedio)
vicprezidanto: Jose Antonio Vergara (Cxilio)
gxen. sekretario:Yamaguti Sin'iti (Japanio)
kasisto: Yamamoto Osamu (Japanio)
redaktoro: Yamaguti Sin'iti
informanto al esp-istoj:Karma Chöki Wangchuk
informanto al budhanoj:Leon Roijen (Nederlando)
administranto de TTT-ejo:Gxan Uxesli Starling (USN)
administranto de reta listo:Stephen Schwichow (USN)
La Kongresa Kuriero n-ro 6 bone raportis pri la refondo de nia Ligo kaj
multaj interesigxis. La adreso estas: www.uea.org/cgi/m.cgi?m=ghu;d=esperanto_p/servoj/kongresoj/2002/kuriero6.html
Sur la cxambra tabulo estis skribita la ret-adreso http://www.budhanoj.rg3.net, kiu ligigxas al BLE oficiala TTT-ejo.
En pli intima kunveno, nia vic-prezidanto renovigis sian rifugxon, kaj
ricevis kiel memorajxon hindan incenson kaj verdan budhanan rozarion.
LANCxITAJ
en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto:
- La Dharmo-pado - Antauxparolo de Renato Corsetti
tradukis el la palia lingvo: Gunnar Gällmo, Eldona Societo Esperanto, Stocholm. 2002. 110 p. ISBN 91-85288-25-X
- Gällmo, G. - Kelkaj Faktoj pri Budhismo. Eldona Societo Esperanto, Stocholm. 2002. 77 p. ISBN 91-85288-27-6
- Yamaguti, S. - Enkonduko en Budhismon. Japana Budhana Ligo Esperantista, Nagoya. 2002. 112 p. ISNB 4-901651-00-5
Rezulte de la informado pri la prepararangxoj por la refondo de nia Ligo, nia komitatano pri informado al E-istoj ricevis inviton verkin longan artikolon por gazeto Kontakto, oficiala organo de TEJO.
Espereble, la enkondukaj informoj pri Budhismo povu allogi multajn gejunulojn al la Darma vojo.
Se iu volas vidi liajn malnetajn notojn, jen ili estas.