KIEL AGI ORGANIZE
Se oni trarigardas la historion de gxisnuna budhana movado sub la nomo
de BLE, tuj evidentgxas, ke gxi cxiam ripetadis (re)fondon kaj malfondon
(aux preskaux-morton). Jen la kialo laux mia opinio: cxar BLE ne bazis sin
sur certa organizita forto, sed nur dependis de individua iniciatemo
(ekz. de March, Yoxon, Petri, Bury, Scröder); dum BLE dependis de individuo,
gxi tuj malvigligxis, kiam li malsanigxis aux mortis.
Nun ni devas pripensi pli modernan manieron por ne malfondi BLE.
Por tio mi proponas:
- (1) komitata sistemo
Ne estu tiel, ke unu persono prenas sur sin diversajn taskojn. Pluraj
aktivuloj-volontuloj farigxu komitatano, kaj la komitatanoj uzante
retposxtan sistemon interkonsiligxu, raportu, kaj disdividu efektivajn
laborojn inter si.
- (2) filia sistemo
Mi jam informis, ke JBLE estas preta farigxi japania
filio de BLE. Tio signifas, ke JBLE subtenas BLE kaj havas respondecon
pli vigligi budhanan movadon en Japanio. Se ankaux en aliaj mondopartoj
-- Euxropo, Nordameriko, Sudameriko, Cxinio -- fondigxos filioj, estas tre
kuragxige ankaux al japanaj budhanoj.
(S-ro Sui Gin en Cxinio skribis al mi, ke li trovos kelkajn, kvankam ne pli ol dek, membrojn de BLE, kaj klopodos starigi cxinian filion.)