Budhana Ligo Esperantista  
TARA-VERDA
  Tara-Verda  
virtuala organo de Budhana Ligo Esperantista                    n-ro 0 , Vesak 2002
Tara (en la sanskrita lingvo) signifas: Stelo
Ŝi estas "diino" de Vaĝrajana skolo reprezentante la inan aspekton de Budho.

al  

Enhavo:
 

    KIEL AGI ORGANIZE

    Se oni trarigardas la historion de ĝisnuna budhana movado sub la nomo de BLE, tuj evidentiĝas, ke ĝi ĉiam ripetadis (re)fondon kaj malfondon (aŭ preskaŭ-morton). Jen la kialo laŭ mia opinio: ĉar BLE ne bazis sin sur certa organizita forto, sed nur dependis de individua iniciatemo (ekz. de March, Yoxon, Petri, Bury, Scröder); dum BLE dependis de individuo, ĝi tuj malvigliĝis, kiam li malsaniĝis aŭ mortis.
    Nun ni devas pripensi pli modernan manieron por ne malfondi BLE.

    Por tio mi proponas:

  • (1) komitata sistemo
    Ne estu tiel, ke unu persono prenas sur sin diversajn taskojn. Pluraj aktivuloj-volontuloj fariĝu komitatano, kaj la komitatanoj uzante retpoŝtan sistemon interkonsiliĝu, raportu, kaj disdividu efektivajn laborojn inter si.
  • (2) filia sistemo
    Mi jam informis, ke JBLE estas preta fariĝi japania filio de BLE. Tio signifas, ke JBLE subtenas BLE kaj havas respondecon pli vigligi budhanan movadon en Japanio. Se ankaŭ en aliaj mondopartoj -- Eŭropo, Nordameriko, Sudameriko, Ĉinio -- fondiĝos filioj, estas tre kuraĝige ankaŭ al japanaj budhanoj.
    (S-ro Sui Gin en Ĉinio skribis al mi, ke li trovos kelkajn, kvankam ne pli ol dek, membrojn de BLE, kaj klopodos starigi ĉinian filion.)
            YAMAGUTI  Sin'iti    Sin'iti




[paĝo 26]

2.    La korpo ... ... ..., Li estas eterne senŝanĝa.
Do, Budho neniam formortas por eterne; dum Lia Iluminiĝo ne detruiĝas,
Budho neniam formortas.
Tiel, Budho neniam malaperos; dum Iluminiĝo ekzistu.
Tiu ĉi Ilumniĝo ja aperigas sian figuron kiel Lumo de sia saĝo,
kiu vervekas homojn kaj ...
Tiu ĉi Ilumniĝo ja aperigas sian figuron kiel Lumo de sia Saĝo,
kiu vekas la homojn al la viv-renovigo kaj ...
...

...

3.    Budho havas triopan korpon ... ...

trie, la korpo de Respondata aspekto aŭ sanskrite 'Nirmana-kaya'.
trie, la korpo de Manifestiĝa aspekto aŭ sanskrite 'Nirmana-kaya'.

[paĝo 27]

Tiu ĉi korpo de Budho estas plenplena en ĉiaj mondoj, vastiĝas en ĉiuj lokoj, kaj tenas konstantan loĝadon por eterne kun nenia rilato al la ideo pri la Budho, kiun homoj havas en si ordinare.
Tiu ĉi korpo de Budho plenigas la tutan universon, atingas ĉiujn lokojn kaj por ĉiam ekzistas, ĉu la homoj kredas, ĉu ili ne kredas je Lia ekzisto.

4.    Sambhoga-kaya esta tiu, ... ...


DAŬRIGOTA  (venont-numere)