kroĉ/i (tr) 1 Pendigi per hoko. 2 Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante starantan parton de unu en la alian. 3 Forte kapti, kateni. ~iĝi Sin ~i al, sin alligi al.
korupt/i (tr) 1 Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj. 2 Morale difekti, malvirtigi. ~aĵo Laŭ budhismo: maljustaj ideoj, opinionioj kaj sintenoj kiuj subtenas la malluman menson kaj obstaklas Iluminiĝon.
abnegaci/o Volonta forlaso de propraj komfortaĵoj aŭ plezuroj, por la bono de aliuloj aŭ pro religiaj motivoj.
bodhi-arb/o La honora titolo de tiu aparte speciala arbo sub kiu Budho atingis Iluminiĝon. Arbo de l’ Bodhio (Iluminiĝo).