Tiun ĉi poemon mi verkis antaŭ kelkaj jardekoj plendante pri aferoj en la Usona registaro dum la regno de Reĝo Reagan. La miaj plendetoj nun ŝajnas neniaĵoj kompare al tiuj en kelkaj aliaj landoj. Montrata ĉi tie estas nur fragmento de la originala tuto.

Noto: la iom kripta mencio pri Frato kun majuskla litero temas pri tiu “Granda Frato” el la romano verkita de George Orwell.

ENKONDUKO

Jen komencas diologo
interkreda pri arogo.
Klinlitere ĉantas ŝtato.
Rekte plendas subpremato.

51 DIKTATOROJ

Laŭ gepatra religio
tri-persona estas Dio.
Patro, Filo kaj Spirito.

Ne forgesu pri Profito.

En Usono tiu ordo
speguliĝas kun agordo.
Jen la tri-persona ŝtato:
Kvindek-Unu, Oro, Frato.

Ĝin ni nomas “demokrata”.
Alivorte “senkompata”.
Ĉiuj ĉantu kun aprobo,
“Ĝi plej bonas sur la globo!”

Ni admonas pri adoro
al la demokrata moro.
Ĉantu, “Ĉiuj estu fratoj.”

Ĉiuj krom minoritatoj.

En la “Lando de Libero”,
for de la kurten’ el fero,
unuopa diktatoro
vere mankas.
Krom la Oro.

Unuopan ni ne trovis,
malgraŭ serĉi ĝin ni provis.
Tamen vere Ni ekzistas.
El pluralo Ni konsistas.

Unuopa ne sufiĉas
por la lando kiu riĉas?
Ni minoritatojn punu
per la Niaj kvindek unu.

Kvindek Unu regu glave!
Kvardek naŭ rezignu sklave.
Ĉu aŭdeblas, ke ni ploras
dum la Kvindek Unu ĥoras?